28
DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de Ĉ EA Agnoskita kiel laika eklezia organiza ĵ o Jaro 2012 (22) Numero 1 (85) I N T E R N A C I A K A T O L I K A U N U I Ĝ O E S P E R A N T I S T A Katolika Sekcio de ĈEA 2012 Romkatolika Katedralo de la sanktaj Petro kaj Paŭlo en la urbo Pécs La urbo Pécs en Hungario gastigos la 65-an Kongreson de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista La 65-a Kongreso de IKUE okazos en Cisterciana Gimnazio kaj Kolegio en centro de la urbo Pécs, proksime de la katedralo de la sanktaj Petro kaj Paŭlo

DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

  • Upload
    others

  • View
    7

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

DIO BENUGazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA

Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Jaro 2012 (22) Numero 1 (85)

INTE

RN

ACI

A KATOLIKA UNUIĜO ESPERA

NTISTA

Katolika Sekcio de ĈEA 2012

Romkatolika Katedralo de la sanktajPetro kaj Paŭlo en la urbo Pécs

La urbo Pécs en Hungario gastigos la 65-an Kongreson deInternacia Katolika Unuiĝo Esperantista

La 65-a Kongreso de IKUE okazos en Cisterciana Gimnazio kaj Kolegio en centro de la urbo Pécs, proksime de la katedralo de la sanktaj Petro kaj Paŭlo

Page 2: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

70Okaze de grava vivjubileo de kara episko-

po Mons. Josef Hrdlička ni elkore gratu-las kaj bondeziras al li Dian benon, sen-nombrajn Di-gracojn, lumon de la Sankta Spirito, konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria kaj akompanon de la sankta Jozefo, por ke li ankoraŭ longe kaj senlace laboru sur la vitejo de la Sinjoro.

Tion elkore al Vi, kara episkopo Jozefo, deziras kaj per la preĝoj kuniĝas kun ce-teraj gratulantoj la dankemaj katolikaj esperantistoj memorantaj pri Vi.

En la IKUE-Tendaro 1997 en Sebranice En la IKUE-Tendaro 2000 en Sebranice

En la 55-a IKUE-Kongreso 2002 en KroměřížEn la IKUE-Tendaro 1997 en Sebranice

Page 3: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

3

LA NATUROEstas surpriza, ke tiun vorton en la

Skribo ni preskaŭ ne trovas. Pli ofte aperadas tie la vorto kreitaĵaro, kreitaro, tero, verko de la manoj de Dio. Per no-cio naturo ni komprenas kunaĵon de ĉio kreita, la universon kaj la teron kun sub-stancoj nevivaj, kreskaĵoj, animaloj kaj la homo.

Jesuo uzadas multajn paradigmojn kaj parabolojn ĝuste el la naturo, por pliproksimigi al ni esencon de la Dia regno. Ĉio, kion Dio kreis, servas kaj al la praktika bezono de la homo, kaj kiel simbolo, la bildo por ekkompreno de pli altaj realecoj kaj signifoj.

Se ni ellernos observadi kaj percepta-di la naturon el vidangulo de rigardo de Jesuo, ni ne ĉesos miregi kaj konstante ni malkovrados ĝiajn evidentajn kaj kaŝitajn mesaĝojn, en kiuj kaŝiĝas ri-markinda dimensio de la senco, ordo kaj beleco.

Episkopo Josef Hrdlička

KRIZO DE LA KREDOKiam en la homo ekestas krizo de la

kredo, ĝi estas la krizo de espero, amo, saĝeco, justeco, forto, pieco, modereco, amo al Dio, timosento antaŭ Dio. Males-to de ĉi ĉio en la homa animo (oni povas diri neĉeesto de Dio) estigis treegan kri-zon, pro kiu suferas la tuta homaro.

Materialismo kiel enkorpiĝo de Sa-tano estas malĉeesto de Dio en la homa animo. Sed Dio estas la Amo, Lumo, Justeco kaj Saĝeco, Forto, Pieco kaj ĉiu virteco kaj perfekteco.

Jesuo en la mesaĝo alP. Ottavio Michelini

ALPAROLO DE LA PREZIDANTOKaraj gefratoj, la nuna, ankoraŭ ni povas

diri la nova jaro 2012 jam senhalteble dekal-kulas la tagon post la tago. Antaŭ nelonge ni travivis kristnaskan periodon kaj jam antaŭ ni estas periodoj karesma kaj paska. Ankaŭ rapide proksimiĝas la nunjaraj aranĝoj, pri kies partopreno ni devas serioze pensi.

Kiel unua tre alloga aranĝo sin proponasal ni Bibliaj Tagoj en la urbo Trento, Italio, okazonta en la tagoj 07.-13.03.2012. La deta-laj informoj kun aliĝilo troveblas en interre-taj paĝoj de nia sekcio www.ikue.org/cz. La urbo Trento estas facile atingebla el Ĉeĥio,ĉar por vojaĝo tien kaj reen ekzistas idealaj busliniaj konektoj el Praha.

En la tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de juniookazos la 3-a Renkontiĝo en Žirovnice, kiun aranĝas nia, do la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Par-topreni ĝin povas ne nur membroj de nia sekcio aŭ IKUE, sed kiu ajn, sendepende de tio, ĉu li aŭ ŝi estas katoliko. La pordo al la renkontiĝo estas malfermita por ĉiuj.

Tiuj, al kiuj ni havas retpoŝtan ligon, jam scias, ke la 65-a Kongreso de IKUE nun-jare okazos en la urbo Pécs (ĉeĥlingve Pěti-kostelí) en Hungario de la 14-a ĝis la 21-a de julio. Estas preparata tre bela kaj altnivela kongresa programo kun vizito de tre vizitin-daj lokoj. Ne hezitu partopreni la kongreson promesantan tre belajn travivaĵojn en la hun-gara urbo Pécs, kie kiel episkopa kanceliero plenumas la servon pastro Attila Szép, iama multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice.

Kaj septembre de la 27-a ĝis la 30-a oka-zos Trilanda Konferenco en la urbo Břeclav (Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio), kiun aranĝas Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kadre de ĝi povas okazi ankaŭ kunveno de nia Katolika Sekcio de ĈEA. Tial jam nun serioze planu parto-preni ankaŭ tiun ĉi trilandan konferencon.

Antaŭĝojante vian aktivan partoprenon en la aranĝoj, salutas vin Miloslav Šváček

Page 4: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

4

LA EKLEZIO NE ESTAS UNU EL MULTAJPartaĵo el Homilio de Benedikto la 16-a el la Santa Meso surOlimpika Stadiono en Berlino la 22-an de septembro 2011

Iuj homoj restas ĉe rigardo al la Eklezio nur ĉe ĝia ekstera aspekto. Tial la Eklezio al ili vidiĝas kiel unu el multaj organizacioj in-terne demokratia socio kaj laŭ iliaj mezuriloj kaj leĝoj ili juĝas eĉ tiel nekunmezureblan grandecon, kiel estas la Eklezio. Se al tio ankoraŭ aldoniĝas tia doloriga realeco, ke en la Eklezio estas la fiŝoj bonaj kaj ankaŭmalbonaj, tritiko kaj ankaŭ trudherbo, kaj la rigardo fiksiĝas sur la negativaj flankoj,poste la granda kaj misterplena mistero de la Eklezio ne malfermiĝas.

Poste alvenas neniu ĝojo el aparteneco al vinbertrunko de la Eklezio. Disvastiĝas mal-kontenteco, ĉagreno, se iu ĉe siaj supraĵaj kaj eraraj imagoj pri la Eklezio ne vidas realigi-tajn proprajn „imagojn pri la eklezio“! Poste silentiĝas ankaŭ tiu ĝoja „Dankon al Dio, ke Li donis al mi la gracon kaj alvokis min en sian Eklezion“, kiel tion kantadis kun kon-vinko ĉiuj generacioj de la katolikoj.

La Sinjoro en sia parolo plu daŭrigas: „Restadu en mi kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne re-stas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi, ĉar sen mi – ni povus ankaŭ traduki: ekster mi – vi povas nenion fari.“ (Joh 15,4-5)

Aŭ, aŭAntaŭ tiun ĉi decidon estas starigita ĉiu

el ni. Estas tio grava, diras al ni Sinjoro en sia parabolo: “Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas.” (Joh 15,6) Al tio aldonas sankta Aŭgusteno: “La branĉojn atendas unu el tiuj du eblecoj, aŭ vinbertrunko, aŭ fajro; se ili ne estas en vinberarbo, ili estos en la fajro; por ke ili ne troviĝu en la fajro, ili restadu en la vin-bertrunko.”

La decido ĉi tie postulata nin urĝe at-entigas pri ekzistenciala signifo de nia viv-decido. La bildo de la vinbertrunko estas samtempe signo de espero kaj promeso. Mem Jesuo venis pere de enkorpiĝo en tiun ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas akvon de la vivo, nutras nin kaj fortigas. Li prenas sur sin ĉiujn niajn kul-pojn, angoron kaj suferon, purigas nin kaj fine transformigas nin je mistera bona vino.Iam en tiuj horoj de la mizerstato ni sentas nin esti kvazaŭ en premilo, kiel vinberoj, kiuj estas tute elpremitaj. Sed ni scias, ke lige kun Kristo ni fariĝos plenmatura vino. Eĉ tion malfacilan, penegan en nia vivo ka-pablas Dio transformadi. Grave estas, ke ni „restu“ sur vinbertrunko ĉe Kristo. (...) Resti en Kristo signifas resti ankaŭ en la Eklezio.

Page 5: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

5

HOMILIO DE EPISKOPA KANCELIERO SAC. ANTONÍN BASLERen esperantlingva Sankta Meso okazinta la 17-an de julio 2011 por partoprenantoj

de la 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Olomouc.

Karaj geamikoj,mi vin ĉiujn bonvenigas en nia belega

sanktejo dediĉita al sankta Ĉefanĝelo Miĥa-elo, kiu tiuloke kaj tiuaspekte staras jam tricent jarojn. Ĝi verdire estas la domo kon-struita sur la roko. Kaj Sinjoro Jesuo, kiu nin sur ĉi tiun lokon hodiaŭ venigis, volas, ke ankaŭ nia vivo estu la domo konstruita sur la roko, kiu estas Li mem, kiun skuigos eĉ ne la plej granda vivŝtormo, kiu persistos eĉ kontraŭ la plej fortaj tempestoj kaj ura-ganoj de la vivo. Nia regula partopreno de la dimanĉaj sanktaj mesoj estas tia tutviva kleriĝado en tiu ĉi la plej grava arto, al kiu instruas nin Jesuo Kristo, kiu plenrajte diras pri si mem: „Unu estas via instruisto – Kris-to, vi ĉiuj estas gefratoj.“

Kaj pri kio temas lia hodiaŭa leciono? Pri la regno de Dio. Ofte la homoj dum legado de la Evangelio opinias, ke la regno de Dio estas ĉi tie komprenata en senco teritoria, kvazaŭ temas pri iu spaco, aŭ teritorio – kiel ili tion konas el historio aŭ fabeloj. Kaj Jesuo Kristo fakte parolas pri maniero de la vivo. La regno de Dio en prezento de Jesuo estas vivmaniero, perfekte direktita al Dio, orientita je Dio, kiel la plej grava centro de

nia estado. Kaj ĉar tiun manieron de la vivo ni vidas perfekte formitan en Jesuo Kristo (Li diras: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de la ĉiela Patro), ni povas diri, ke ĝuste en Li kaj per Li al ni alvenas la Dia regno. Do: se mi vivas tiel, ke mi akceptas Dion kiel veran Sinjoron, Reĝon, pri kiu mi scias, ke

Li estas, kaj volas esti, samtempe mia Patro, la plej bona Patro, do mi estas en la regno de Dio. Alivorte dirite: Se mi vivas tiel, kiel Jesuo, mi jam estas en la Dia regno.

Kaj ĉar nia Sinjoro estas realisto, kaj Li bone scias, en kio ni vivas, per la unua pa-rabolo Li montras al realeco de la mondo. La mondo, kvankam ĝi estas verko de Dio, bedaŭrinde ĝi ne estas senigita de la malbo-no kaj maljusteco. La malbono ekzistas en la mondo eĉ tiomkvante, ĝis la homoj ofte demandas: „Ĉu tiun ĉi mondon ne kreis Dio, kiu ja estas bona kaj justa?“

Jesuo respondas: „Tion faris malamiko!“ Diablo, kiu certe ne estas egalranga kontraŭ-ulo al Dio, kvazaŭ iu duobla principo de la bono kaj la malbono. Ankaŭ la diablo estas nur kreitulo, tre inteligenta, kiu sian altan

Pastro Antonín Basler interparolanta kun la kongresanoj en preĝejo de Sankta Miĥaelo

Foto el www.esperanto.cz

Preĝejo de Sankta Miĥaelo en Olomouc

Page 6: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

6

inteligentecon donis en la servon de la mal-bono post tio, kiam li ekribelis kontraŭ Dio, kiel al ni tion priskribas libro Apokalipso de Sankta Johano. Kaj pri tiuj, kiuj postsekvas la vojon de fiereco kaj malbono, Jesuo diras,ke ili estas infanoj de tiu ĉi patro – la dia-blo. Ili estas tiu herbaĉo, kiu kune kun tritiko kreskos ĝis la rikolto, ĝis la fino de la mon-do, kaj kiun oni ne elŝiru tuj, ĉar dum la vivo la homo povas ankoraŭ konvertiĝi, kiel el Saŭlo iĝis Paŭlo, aŭ kiel tiu krimulo, krucu-mita dekstre de Jesuo, kiu aŭdis el lia buŝo: „Hodiaŭ vi estos kun mi en la paradizo.“ Tial nin Jesuo instigas al pacienco ne nur rilate al la aliuloj, sed same ankaŭ rilate al ni mem, Li kondukas nin al volonteco komenci ĉiun tagon denove, kaj neniam rezignacii antaŭ nia klopodo pri la Dia regno en nia propra vivo.

Per la dua parabolo Jesuo atentigas nin, ke la etaj komencoj de la Dia regno en nia koro ankoraŭ ne devas signifi, ke temas priio senvalora. Ekzistas sennombraj sanktuloj kaj aliaj ekzemploj en la historio, el kiuj oni povas vidi, kiel el etaj komencoj elkreskis grandaj verkoj. Vidu ekzemple vivon de sankta Aŭgusteno, aŭ la mem bildon de la Eklezio, kiun Sinjoro Jesuo komencis kun dek du apostoloj kaj hodiaŭ ni vidas la Ek-lezion kiel dumiliardan familion, kiu kon-stante kreskas.

La tria parabolo pri la fermentaĵo en granda kvanto da faruno poste montras al granda interna forto de la regno de Dio, do de la homoj, kiuj vivas orientitaj al Dio, kaj transformas la komunumon ĉirkaŭ si per tio, ke eĉ senvorte ili en ĝin enportas Dion.

Kaj konklude ni povas konsciiĝi, ke tiu kampo, en kiun Dio semis bonan semon, kaj lia malamiko post Li la herbaĉon, estas ankaŭ nia propra koro. Mem Jesuo diras: „El la koro de la homo eliras malbonaj pensaĵoj, murdoj, adultoj, malĉasteco, rabado, malvera atestado, ofendoj“. (Mat 15,19.) Kaj en nia

koro restos tiu herbaĉo, eĉ se nur kiel semo ĝis la fino de nia surtera estado, tial estas tielgrave, ke ni kapablu superregi ĝin, regi kune kun Jesuo, sub lia gvidado kaj en lia forto. Neniam ni do perdu tiun ĝustan orientiĝon, ĉar kie mankas la ĝusta direkto al Dio, tie nenio povas esti bona, diras Benedikto laDeksesa. Nin ĉiujn baptitojn Jesuo postulas: „Restadu en mi kaj mi restados en vi. Kiu re-stadas en mi kaj mi en li, tiu donas multe da frukto, ĉar sen mi vi nenion povas fari.“ (Joh 15,5). Aliloke Li diras: „Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi kaj mi en li.“ (Joh 6,56). Do la Dia regno ne estas tie aŭ aliloke, sed ĝi estas meze de ni, ĝi estas en ni, se ni vivas kun Jesuo, Li vivas en ni.

Karaj geamikoj, ne ekzistas en la mondo pli granda trezoro, ol estas nia kredo, ol es-tas nia amikeco kun Jesuo. Lia deziro estis: „Ke ĉiuj estu unu“. Kaj tiucele certagrade kontribuas ankaŭ via klopodo pri unu lingvo kaj interkompreniĝo inter la nacioj. Do Dio, nia ĉiela Patro, vin plu benu kaj Li estu ĉiam pli forta via apogo.

Eĉ per palposento la blinduloj povis imagi be-lecon de kelkaj ekleziaj artaĵoj (www.esperanto.cz)

Page 7: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

7

ŜAJNAS, KE LA MONDO ŜANCELIĜASEpiskopo Andreas Laun

Tre disvastiĝis sento de trompiĝo pro politiko de politikistoj. Kial? La homoj ĉiam pli kaj pli multe sentas timon el ekonomia malcerteco, ili timas pro kreskanta krimeco kaj teroro, ili ĉagreniĝas pro registara poli-tiko de ŝuldoj sur unu flanko kaj pro privi-legioj de la politikistoj kaj iliaj malprudaj enspezoj sur la dua flanko. Ili sentas sin estisenigitaj de siaj pli malgrandaj aŭ pli grandaj liberecoj per reguloj superantaj la regulojn, kaj kio estas pli malbona, ili sentas sin prira-bitaj pri fundamentaj rajtoj, kiel estas la rajto de gepatroj je eduko de siaj infanoj, al kiuj estas entrudata en lernejo edukado, kiu fakte estas seksualizado. Indignitaj estas ankaŭ la homoj per tio, kiel iuj politikistoj perforte klopodas realigi sensencajn ideologiojn kaj radikalajn evoluciojn.

Kaj plue: la homoj suferas pro multaj malbonoj kaj timas pro ili. Temas pri kres-kanta nombro da disfalintaj familioj, need-ukebla junularo kaj problemoj en ilia kleriĝo spite de modernaj kaj reformaj konceptoj. Dramece kreskas dekresko de infanoj, kaj kiu atentigas pri tiu stato, estas signita kiel malsana kaj amorala. Multajn homojn tur-mentas ekzistproblemoj, necertaj laborlokoj kaj konstante kreskantaj impostoj kaj prezoj.

Multajn politikistojn tiuj ĉi demandoj tute ne interesas, ili la kulpon ĵetas sur iujn „aliulojn“, aŭ plibeligas konkretajn prob-lemojn per dezirata „moderna evoluo“.

Konkretaj malfermitaj respondoj al de-mando pri la kaŭzoj rajtas neniupreze esti publike eldiritaj, ekzemple ke la ĉefa kaŭzo de demografiaj problemoj estas la fakto, keĉiujare estas mortigita tia nombro da in-fanoj, kiu plenigus unu negrandan urbon, kaj tiuj murdoj realiĝas ne „kontraŭleĝe“, sed „laŭleĝe“. Kvazaŭ la infanoj ne kreus esencon de la estonteco kaj ne apartenus al la feliĉo kaj bonfarto de ĉiu lando.

Sed antaŭ ĉio ne estas allasebla, kaj eĉ tio prezentas politike nekorektajn agadojn kaj la plej malbonan malrespekton de tabuo,

se iu asertas, ke la ĉefa problemo de ĉiu mal-bono de la nuna mondo estas, ke ĝi sin for-turnis de Dio.

Multaj eŭropanoj ankoraŭ lasas sin bap-ti, geedziĝi kaj entombigi per pastro, sed samtempe oni malrespektas Diajn ordonojn, oni ne respektas naturecan ordon de la kre-

ado. La mondo „sen Dio“ estas klopodanta ĉiam kun pli granda aroganteco same, kiel estis iam klopodanta „la mondo sen judoj“.

Tio, pri kio la nuna mondo klopodas, Biblio jam delonge konas: Per konstruo de „babilona turo“ la homoj provis starigi sin mem sur la lokon de Dio, sed per tio ekestas grandega ĥaoso. Konsekvenco de tio estas, ke la homoj al si mem ne komprenas, iliaj projektoj ruiniĝas kaj plua historio estas di-finita per mono, perforto kaj maljusteco.

Konstruo de „La urbo sen Dio“ hodiaŭ ne estas sukcesa. Pli vere la mondo ŝanceliĝas de unu krizo al la alia, de unu katastrofo al la plua katastrofo. Ĉu ne estas la plej urĝa tem-

Helpepiskopo de Salzburg Mons. Andreas Laun

Page 8: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

8

po, por ke la politikistoj kaj iliaj voĉdonantoj metu al si la demandon: „Ĉu ne estas la katastrofoj kaj malfeliĉoj konsekvencoj de la homa erarvagado, ĉu ankaŭ ni estas la kaŭzo de multa suferado, ĉar ni forigis Dion, kaj el legitima diferencado inter Dio kaj la mondo, inter la eklezio kaj la ŝtato ni kreis skismon inter mondo kaj Dio?

Kiam la Evangelio diras: „Dio venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne ak-ceptis“, poste la homoj diras: „Dio neniam venis, kaj se Li venus, ni Lin ne bezonas, Li nur ĝenas, Li do foriru, kaj tuj kaj porĉiame. Ĉar la mondo apartenas al ni, ĝi estas nia, por Dio ĉi tie mankas loko, nur en muzeo de dioj kaj religioj, kiuj estas por ni indife-rentaj.“

Kion Dio pri tio ĉi ĉio pensas, tion es-primis lertparole jam profeto Amoso. Unue li elkalkulas pekojn de la homoj, poste mal-bonojn, kiujn Dio pro la pekoj sendis kaj al-lasis, sed konstante denove sonas Dia akuzo, kvazaŭ la Dio mem ne volus ekkredi tion: „Kaj malgraŭ tio vi ne turnis vin al mi!“ Kiu havas orelojn por aŭskulti, aŭdas tiun frazon en plendo de Jesuo super Jerusalemo pri sopiro de Dio, por ke la pekuloj, sed amataj homoj tamen konvertiĝu, revenu al Li kaj lasu sin savi!

Ĉu ne estas ĝi precize tio, kio mankas al niaj hektike agantaj, sed senkonsilaj poli-tikistoj: reen al nia Savinto, al la Patro de ĉiuj homoj, reen al por liaj homoj adekvataj leĝoj kaj strukturoj?

Kiel provokacio hodiaŭ sonas vortoj de Otto von Habsburg: „Vera Dia ordo estas la ekkono, ke ĉiu povo alvenas de supre, ke ĝi do ne povas esti nelimigita, sed ĉiam sub-metita al la plej altaj moralaj leĝoj, al Dia natura leĝo. Dia ordo estas ne nur funda-mento de la legitima povo, ĝi estas sekura protekto de tiuj, kiuj estas al la povo subigi-taj. La ĝuste komprenata Dia ordo estas la plej forta garantio, kiun entute la civitano povas havi.“ (O. v. Habsburg, Mit Gott für die Geschichte, Heiligenkreuz 2009, p. 64).

Transprenita el Kath-net

LA RIFUĜEJO DE LA PEKULOJTiel kiel la homa okulo ne toleras inten-

san lumon, ĉar ĝi kaŭzas inflamon, tiel kiella homa haŭto ne toleras acidon, ĉar ĝi ankaŭ kaŭzas inflamon, tiel same la homa koro, lahoma animo ne toleras kulpon. La homo, se li havas iun pekon, havas du eblecojn, kiel trakti ĝin. Aŭ mi ĝin enpuŝos en min, ankoraŭ pli profunden el mia konscio en mian subkonscion, aŭ la kul-pon mi ĵetos eksteren. Estas tio eble same kiel kun forfalaĵo. Aŭ mi ĝin ien piedpuŝos en la ĉambro, por ke ĝi ne estu videbla, sed ĝi tie plu restadas kaj putras, aŭ mi ĵetos ĝin en la balaaĵujon kaj mi definitive liberigos min deĝi. La homo de la komenco de la 21-a jar-cento tre malmulton scias, kiel senigi sin de la kulpo, ĉar li ne konas rifuĝejon, kien iri kun tio, kio estas por la homa koro fremda, do li la kulpojn subpremas en sin. Kaj la sub-premita kulpo kondukas al la malsano. Enpsiĥiatrio ni diras al ĝi auxieta, anksieco, depresio aŭ agreseco.

La agreseco estas vere sekvo de la ne-solvita kulpo el pasinto. Havi kien iri kun la kulpo, havi kien iri kun la peko, tio es-tas grandega ŝanco, kiun la homo ricevadas de Dio. Se la homo faris ion malbonan, do li havas du eblecojn. Aŭ li de tiu problemo forkuras aŭ kun tiu problemo li iras al la Pa-tro. Ni ekmemoru, kion faris Adamo, kiam li pekis. Li sin kaŝis. Kaj tio estas la baza psiĥologia eraro. Li forkuris antaŭ Tiu, kiu estas justa. Li forkuris en la kaŝejon. Kaj kiam lin la Eternulo kvazaŭ simbole serĉas, ĉar la Eternulo ĉiam serĉas nur simbole, ĉar Li scias, kie estis la unua homo kaŝita, do Adamo estas kaŝita. Sed ni, la kristanoj, havas la eblecon iri al la Patro, por ke estu pardonite al ni kaj ni ne plu devas timi, ĉar por tio ni ankoraŭ havas la rifuĝejon de la pekuloj, kiu nin ne kaŝas antaŭ Dio, sed por-tas nin al Dio. La Virgulino Maria estas tiu pozitiva rifuĝejo. Max Kašparů

Page 9: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

9

MIA KRISTO ORTODOKSA, PROTESTANTA KAJ KATOLIKA

Mi rakontos al vi pri mia Kristo. Kon-stante mi starigas al mi mem la demandon: „Kia Li estas, mia Kristo, Dio kaj Savanto, frato kaj bona paŝtisto, kiun mi ekkonis helpe de la kredgraco, kiu estiĝis la senco kaj la celo de mia vivo?”

Dio sin revelacias en vivo de ĉiu homo laŭ la tre individua maniero. Li vokigas ĉiun in-dividue, montrante, kiel Li aprecas ĉiun el ni.

Interparolante kun diversaj homoj pri la temoj de la kredo, mi venis al la konkludo, ke la vojoj de la homo al Dio estas mirinde neripeteblaj kaj ke „Patro tirigas” al Kristo ĉiun alimaniere. Estinte unujara mi estis baptita en ortodoksa eklezio. Antaŭ la bapto mi malsaniĝis treege je pneŭmonio. Laŭ la opinioj de kuracistoj mi havis malmulte da ŝancoj transvivi. Tiam miaj gepatroj decidis bapti min kiel eble plej rapide, malgraŭ tio, ke tia paŝo povis kaŭzi malfacilajn konsek-vencojn en la oficejo, en kiu ili laboris. Ne-longe post la bapto venis rapida resaniĝo. Tio estis la vera miraklo. En la familio mi tamen ne ricevis religian edukiĝon. Mi ne vidas en tio la kulpon de miaj gepatroj, ĉar ilia infaneco kaj juneco pasis en la erao de tutneniiganta batalo kontraŭ religio, kiam oni malpermesadis eĉ pensi pri Dio, kaj des pli havi iujn kontaktojn kun eklezio. La sovetia lernejo edukadis min je ateisto, gein-struistoj klopodadis per ĉiu forto enkapigi al ni la dogmon pri malestado de Dio kaj iu alia vivo, donante anstataŭ tio la kredon je la ekreganta komunisma paradizo sur la tero. Mi ne povas nun senkulpigi min pri tio, kiel kune kun geamikoj mi primokadis la maljunajn homojn irantajn al diservoj en or-todoksaj preĝejoj, kiel malsaĝa mi tiam es-tis, ŝajniganta esti saĝulo, kaj kiam mi klari-gadis al mia avino kaj patrino la sensencon de la religiaj festoj aŭ de la benado de ovoj kaj manĝaĵoj antaŭ Pasko. Tio estis infanaĵo. Tamen en la vivo de ĉiu homo venas la tem-

po por primeditado pri la senco kaj la celo de la vivo. Nenion mi povis klarigi al mi mem, en nenio mi trovadis la respondon je la tur-mentantaj min demandoj. La morto de mia praavino, kaj pli poste de avino, kiujn mi tre amis kaj kun kiuj ligiĝis la plej belaj re-memoroj el mia infaneco, devigis min al pli profunda pripensado de la senco de la vivo. Mi spertis malsekurecon – la ekzistencia-lisman, la grandan timon antaŭ la estonteco, kaj precipe antaŭ la morto. La spertitan ani-man malplenon mi provis plenigi, kvietigi per filozofio, praktikado de la orientaj batal-artoj, tamen tio ne solvadis la problemon.

Je la fino de 1988 oni vokis min al sol-datservo. Mi servis en la urbo Lvovo, en la regimento de la satelita interligiteco de la sekurecpolico – KGB, kie ĉiam oni atentadis nian pensadon, tion, kion ni diras, kion ni skribas al nia hejmo kaj kion oni skribas al ni. Mi neniam forgesos tiun tagon, kiam mia amiko estinte en Lvovo aĉetis Biblion. Mi petis, ke li permesu al mi legi ĝin. Bedaŭrinde, estis nek tempo, nek eblecoj, nek kondiĉoj por trankvila legado de ĉi tiu libro. Iu oficirokonsolis sendi ĝin al hejmo. Mi klopodis utiligi ĉiun liberan momenton, por kiel eble plej multe en ĝi tralegi. Ĵus tiam mi unuafoje eksciis pri Kristo; mi konvinkiĝis, kiel vere Sinjoro Jesuo Kristo sin revelacias tra la Dia Vorto. Li alparoladis min tra la tekstoj de la Sankta Skribo. Mi memoras la nekutimecon de la impreso, kiun kaŭzadis la legata teksto, kia mirakla inspiro plenigadis mian animon. Tiam mi ekkonis Kriston kiel Amikon, kiu neniam forlasas min en malfacilaj momen-toj, en la momentoj de psika krizo. Eĉ dum la plej malfacilaj momentoj mi sciis, en kiun mi povas sendube enmeti esperon, kiun peti pri la forto kaj la helpo. Fine de 1990 finiĝismia armeo servo, kaj en decembro mi ricevis inviton por la kristana konferenco en Kievo, kiun organizis iu protestanta organizo el

„Christus ist ein Fester Grund der Seligkeit und ein unueberwindlicher Felsen aller, die an Ihn glauben.” (Kristo estas firma bazo de la beateco kaj nevenkebla roko de ĉiuj, kiujkredas je Li.) Martin Luther

Page 10: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

10

Varsovio. Mi akceptis la inviton kiel la vo-lon de Kristo, por ke mi povu pli bone ek-koni Lin. Tiam mi unuafoje petis Kriston pri la pardono de ĉiuj miaj pekoj, mi malfermis mian koron kaj mi petis Lin, ke Li eniru en ĝin, venu en mian animon. Mi akceptis Lin kiel mian Sinjoron kaj Savanton, mi redonis al Li mian vivon, kaj „nun ne plu mi vivas, sed en mi vivas mem Kristo” (Gal 2, 20).

Kristo ne estas por mi nur la persono, kiu vivis antaŭ du mil jaroj, sed Li vivas hodiaŭ. En mia vivo mi spertis lian estan-tecon, lian amon kaj lian helpeman manon. Ĉiu paŝo, ĉiu evento en mia vivo ne estas hazarda, sed kiel skribas Dag Hammarskjöld en sia taglibro – „en la lumo de la kredo kiel la ‘nuptigo de Dio kun la animo’ ĉio havas la sencon”. Ekde la momento de la ekkono de Kristo mi ekkredis je Li kiel je la Sinjoro kaj Savanto, mi retrovis la celon kaj la sen-con de la vivo: vivi servante al Dio kaj al la proksimuloj, vivi en la amo de Kristo.

En la jaro 1992 la serĉado venigis min al malgranda tiam romkatolika paroĥo en mia urbo Lugansk (Orienta Ukrainio). Post longa serĉado mi trovis la komunumon de mirindaj homoj, inter kiuj mi povis disvol-vadi kaj profundigadi mian kredon. Estinte 22-jaraĝa mi unuafoje akceptis Kriston sub la formo de Pano kaj Vino. Tre longa kaj de tempo al tempo malfacila estis mia vojo ekde la totala neado ĝis la ekkono de Kristo kaj la vivo en Li kaj kun Li. La batalo por la kredo kaj ligiteco kun Kristo, daŭrigado en lia amo kaj vero, estas la celo de ĉiu kristano. Sur ĉi tiu vojo plej multe mi timas perdi la kredon kaj la personecan kontakton kun Kristo, ĉar tiam mia vivo perdus la sencon. „Mi estas la lumo de la mondo. Kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo” (Joh 8,12) – diris Kristo. „Mi estas la

vojo kaj la vero kaj la vivo” (Joh 14,6). „La viva kunestado kun Dio estas la kondiĉo de la ekkono de si mem, en Li ni prenadas la forton, por iradi laŭ la vojoj rektaj kaj tiama-niere venkadi sin mem” – skribas Dag Ham-marskjöld en siaj “Vojmontriloj”. Legante ĉi tiun libron mi admiradis, kiel forte la vivo de tiu homo estis ligita kun Kristo, ĝis kiel pro-fundan ekkonon de Dio kaj vivon li kun Li atingis. Mirindaj estas la vojoj de Kristo por ĉiu homo, lia rolo en la vivoj de la unuopaj homoj. Mian rakonton mi volus fini per lapreĝo el la taglibro de Hammarskjöld:

Vi, kiu estas super ni,Vi, kiu estas unu el ni,Vi, kiu estas ankaŭ en ni. Por ke ĉiuj povu vidi Vin ankaŭ en mi,por ke mi povu prepari la vojon al Vi,por ke mi povu dankadi al Vi por ĉio, kio renkontas min,por ke mi povu ĉe tio ne forgesadi pri la bezonoj de aliaj homoj.Ĉirkaŭbraku min per via amo tiel,kiel Vi volas, por ke mi ĉirkaŭbraku per ĝi ĉiujn.Por ke ĉio, kio estas en mi mem,povu turniĝi al via graco,kaj por ke mi neniam eksentu males-peron,ĉar mi estas sub via mano,kaj en Vi estas la pleno de fortoj kaj boneco.

Sergio Antipov-Vasieleviĉ (Ukrainio)

El la libro: „Opowiem Ci o moim Chrys-tusie” (Mi diros al vi pri mia Kristo), prepari-ta de Sac. Stanisław Celestyn Napiórkowski, franciskano, Niepokalanów 1996.

Por legantoj de Dio Benu esperantigisStanisław Śmigielski

Se iun tagon la homo provos, estu kie ajn, konstrui sian vivon sur ateismo, li kreos ion tiel renversitan, tiel blindecan kaj nehomecan, ke la tuta konstruaĵo ruiniĝos sub ŝarĝo de homaj malbenoj. Revolucio ne estas la plej malbona en tio, kion ĝi detruas, sed en tio, kion ĝi kreas. Fjodor Dostojevskij

Page 11: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

11

PILGRIMLOKA JUVELO SVATÁ HORA – SANKTA MONTOLa plej granda sanktejo en Bohemio

(landparto de Ĉeĥio) estas ampleksa, belega komplekso de konstruaĵoj de Patrino de Dio super urbo Příbram – Baziliko la Malgranda de la Virgulino Maria.

La plej grava en la sanktejo, krom statu-eto de la Virgulino Maria Sanktmonta, estas la ĉefa altaro, tuta el arĝento. Historio de la ligna statueto de la Virgulino Maria estas ligita, jam en la tempo de regado de Karolo la Kvara, kun ĉefepiskopo Arnošt el Pardu-bice. La unua miraklo sur la Sankta Monto okazis en la jaro 1632, kiu ekstartis komen-con de la pilgrima movado.

En la jaro 1647 venis al regiono de Příbram jezuitoj. Pere de ilia laboremo ŝanĝiĝis la kapelo sur la supraĵo de Sankta Monto je belega rezidenco. La kapelo, klostra galerio, sanktejo kun balustrado, ĉio estis ornamita per belegaj freskoj, statuetoj, stukaĵoj.

Ĉiujare konstante alvenadas pilgriman-toj el ĉiuj anguloj de la mondo adorkliniĝi al Dipatrino, la Virgulino Maria Sanktmonta, por elpeti ŝian protekton kaj propeton ĉe ŝia Filo Jesuo Kristo. Ankaŭ el mia loĝurbo Zruč nad Sázavou ĉiujare pilgrimas la paroĥanoj al Sankta Monto. Dum trarigardo de surpla-fonaj pentraĵoj en klostra galerio estas ebleco vidi sukcesintan bildon de kastelo el nia urbo Zruč kun pordegoj, remparo kaj mastruma

konstruaĵo, bedaŭrinde post forbrulo de unu kastela alo. Pri tiu fatalaĵo rakontas sinjoro dekano el Štěpánovice Jan Šlechta tion ĉi: „Kiam la fajro eksplodis, mi ĵetis mian ro-zarion el Sankta Monto en la fajron. Malgraŭ tio, ke la fajro estis vastiĝanta, post tio ĝi tuj ĉesis. La rozario, kiu estis post kvaronhora resto en la fajro trovita, estis varmega, sed eĉ ne fadeno el ĝi estis forbruligita.“

Vizitu la pilgrimlokon Sankta Monto ĉe Příbram (Svatá Hora u Příbrami) kaj certe vi ne estos disreviĝintaj.

Jaroslava Hamajdová, Zruč nad Sázavou

Korespondi dezirasPensiulo, vilaĝano, katoliko deziras

korespondi pri diversaj temojtutmonde:

Jan Kašpárek, CZ-59233 Radešínská Svratka 27, Ĉeĥa Respubliko.

Page 12: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

12

HISTORIA ABSURDAĴOBBC anoncis, ke ĝi ŝanĝas difinon de

jarnumerado. La ĝisnunan praktikadon de nomado de epoko „antaŭ Kristo“ kaj „post Kristo“ oni anstataŭos per ĝenerala „nuntem-pa erao“, por ke kredantoj de aliaj konfesioj ne estu ofendataj. Sed el flanko de multajnekristanoj pere de diversaj iliaj porparo-lantoj aperis reago, ke ili tute ne sentas sin ofenditaj per tradicia datado.

La fakto estas tia, ke tiel nomata takto al aliaj religioj estas nura preteksto por tiuj, kiuj volas el kulturo forviŝi kiun ajn spuron de la kristanismo. Iniciatintoj de ĉi tiuj ce-ladoj estas nur kelkaj okcidentaj laikoj.

Ne estas tio unuan fojon, kio tiel okazas. La provon pri ŝanĝo de datado devenas el Franca Revolucio, kiu enkondukis novan ka-lendaron en la 14-a de julio 1789 – tradicia tago de komenco de revolucia movado, kaj kiu eltrovis novajn nomojn de la monatoj. La kristanaj festotagoj estis anstataŭitaj per aliaj „revoluciaj“. Por ke estu likvidita dimanĉo, oni enkondukis anstataŭ septagaj semajnoj la dektagajn, tiel nomatajn deka-dojn. Tiun kalendaron senvalidigis Napo-leono en la jaro 1806.

La duan similan provon realigis Lenin, kiu kiel elirpunktan tagon de la kalendaro indikis tagon de la 24-a de oktobro 1917. Tiu kalendaro funkciis ekde la jaro 1929 ĝis la jaro 1940. La semajno havis kvin tagojn. Ankaŭ en tiu kalendaro la kristanaj festotagoj estis anstataŭitaj per la tagoj naskiĝintaj el revolucio. Sed samtempe kun tiu ĉi revolu-cia kalendaro estis uzata origina gregoriana, por ke la lando konservu rilaton al la cetera mondo. Similan provon faris ankaŭ Muso-lini, kiu volis kalkuli tagojn ekde „marŝo al Romo“, kiu komencis faŝisman eraon.

Klopodo likvidi la kristanan kalendaron havas ĝis nun sur sia konto provojn, kiuj ĉiuj fiaskis. Estas necese diri, ke ĉi-foje BBC sinlimigas nur je ŝanĝo de nomo kaj ne de la kalkulado de tempo. Ĝi tamen estas hipokri-

ta faro. La hipokriteco estas en tio, ke oni forgesu, kial la jarkalkulo datiĝas ĝuste de ĉi tiu limsigno.

Sed kial ni mienu, kvazaŭ ni ne scius, ke ĝuste de tiu momento estas konfirmita laideo, ke ĉiuj homoj estas rilate al si egalaj kaj estas infanoj de Dio? Ekde tiu momento estas pravigitaj ĉiuj homaj rajtoj, sur kies bazo oni prijuĝas naciojn kaj registarojn. Kial ne rekoni, ke ekde tiu ĉi limsigno prin-cipe ŝanĝiĝis la mondo? Ke malaperis tabuo pri materiala malpureco kaj estis liberigita natureco ĝuste tial, ke Dio estas transcen-da (translimanta sensajn kaj raciajn kom-prenkapablojn). Malfermiĝis la ebleco ek-konadi la mondon, kio alportis ekeston de moderna scienco. Kial ne atribui al si parton el atingoj, kiujn la kristanismo havas en la nuntempa kulturo kaj civilizacio? Tio ne es-tas demando de la kredo, sed de la racio.

Tradukita el L´Osservatore Romano

KOMPRENEMOKiom da miskomprenoj kaj perdoj

jam estis kaŭzitaj pro nekomprenemo de la plej profunda kerno de la afero.

La patrineco komprenata kiel ludo, la maturiĝo komprenata kiel motivo de nerespondeco, la servo al aliuloj kom-prenata kiel ordonemo, la geedzeco ak-ceptata kiel portempa, la libereco kom-prenata kiel arbitreco.

Estas necese kompreni la kernon, sencon kaj esencon de ĉiuj valoroj.

Alivorte...Ni ne devas kompreni

predikejon kiel mentorejon,pekkonfesejon kiel punkaptitejon kaj

Eŭkaristion kiel rekompencan manĝon.La predikejo estas alvoko,

la pekkonfesejo rekapabligo,la Eŭkaristio refortigo.

Max Kašparů

Page 13: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

13

LA PLEJ . . . LAŬ PATRINOTEREZA EL KALKUTO

Kio aŭ kiuj estas:La plej bela tago? Hodiaŭo.La plej granda baro? Timo.La plej facila aĵo? Erarado.La plej granda miso? Rezigno.La plej granda kaŭzo de ĉiu malbono? Memamo.La plej bona sinamuzo? Laboro.La plej bonaj ekspertoj? Infanoj.La plej fundamenta bezono? Komunikado.La plej profunda ĝojo? Esti utila al iu.La plej granda sekreto? Morto.La plej malbona eco? Malbona humoro.La plej danĝera homo? Mensoganto.La plej malbona sento? Kolero.La plej bela donaĵo? Pardono.La plej grava institucio? Familio.La plej agrabla travivaĵo? Paco en koro.La plej afabla ekpreno? Kun rideto.La plej bona medikamento? Optimismo.La plej granda kontenteco? Plenumita tasko.La plej kredinda fonto de forto? Kredo.La plej bezonaj homoj? Presbiteroj.La plej granda bonaĵo sur la mondo? Amo.

Por legantoj disponigis D-ro Max Kašparů

ALKURAS NOVA JAR´Alkuras Nova jar’en nia kalendar’– jen Kristonasko.La fest’ de ĝoj’ kaj lum’ĝin festu sen enu’kaj sen fiasko.Timigas reĝa tron’ –kuraĝe al staltrog’vi iru.Plenumon de la vol’kaj pacon al popol’deziru!

Sac. Serhij Prudko, Ukrainio

La redakcio de Dio Benu dankas al multnombraj bondezirantojde kiuj ĝi ricevis personajn, pa-perajn, retpoŝtajn aŭ pertele-fonajn bondezirojn okaze deKristnasko kaj Nova Jaro 2012.La redakcio esperas, ke la le-gantoj de Dio Benu plu kon-servos la favoron al ĝi.

LA LUMO EN LA MALLUMOLa lumo en la mallumo estas por ni la

homo fidinda.Longelineparolas,ĝustatempe li venas kaj faras, kio estas farenda. Ne fan-faronas kaj neglektas la malsaĝajn parolojn, li estas honesta kaj rekta en la rilato al si mem kaj ankaŭ al la aliuloj. Je tiu ĉi homo oni povas sin apogi, konfidi al li malgravan,sed eĉ gravan aferon sen bezono zorgi, kiel tio finiĝos, ĉar li estas la homo bonmora kaj fidinda.

Mi deziras al vi, ke vi tiajn homojn en la vivo renkontu laŭeble plej ofte.

Slávka Hamajdová

DIGNA REMEMOROEn la 12-a de oktobro 2011 estis solene

malvualita memortabulo surmure de pen-siono “ESPERO” en Skokovy, honore al medicindoktoro Josef Hradil. Nia estimata, de ĉiuj amata, longjara esperantisto, la sin-joro D-ro Josef Hradil, fondis klubon de esperantistoj en Mnichovo Hradiště, eldon-adis E-gazeton Verda Familio. Li instruis Esperanton kaj verkis fakan medicinan E-vortaron. Li vivis kaj praktikadis kuracistan servon en Mnichovo Hradiště kaj ankaŭ en Skokovy. Li naskiĝis la 22-an de novembro 1924 kaj mortis la 26-an de oktobro 2008.

Tiel kara, bonkora kaj kredanta homo ne-niam estos inter ni, esperantistoj, forgesita.

Skávka Hamajdová

Page 14: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

14

BIBLIAJ TAGOJ en TRENTOMarto 07.-11.03.2012

Estimataj, Vi estas invitataj partopreni tradiciajn BIBLIAJN TAGOJN (kun ADORU) okazontaj nunjare de la 7-a ĝis la 11-a de marto 2012 en la norditala urbeto TRENTO.

Trento estas bela urbo piede de la Alpoj facile atingebla peraŭtomobile, pertrajne kaj peraviadile tra la flughaveno de Verona. Ĝi estas fama pro la Trenta (Tridenta) Koncilio enla 16-a jarcento, kiu, responde al Reformacio, reformis la katolikan eklezion.

La loko: La Sanktejo “Madonna delle Laste - piazza delle Laste 1, Trento, Italio.

Nia kunvenejo estos la domo de la karmelana monaĥejo, kiu disponas pri komunaj sa-lonoj, sesdeko da loĝlokoj, manĝejo, kapelo kaj la Sanktejo “Madonna delle Laste”.

Oni povas loĝi kaj manĝi tie por nur 128 € (+ 5 € por uzo de littukoj kaj bantukoj).La ĉambroj estas 1, 2 aŭ 3-litaj. La necesejo estas sur la koridoro. Ekzistas ankaŭ tranokt-

eblecoj en apuda “Villa S. Ignazio” aŭ en hoteloj, junulargastejo ktp. en Trento.Pli detalajn informojn kaj aliĝilon disponigos al vi interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sek-

cio: www.ikue.org/cz, aŭ petu ilin ĉe la redakcio de Dio Benu, se vi ne disponas pri interreto.

La katedralo en Trento Domoj kun freskoj sur la urboplaco

Page 15: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

15

ĈU ANTIKRISTO?Manfréd Seitz

Jam tio estas antikristeca, ke tiu ĉi temo estas en la ekleziaj komunumoj tabuo.Ĉiuj kristanoj estas alvokitaj, ke ili atendu denovan alvenon de Kristo. Antaŭ ol Kristo

venos, aperos laŭ biblia atestado Antikristo. Dia Antagonisto, kiu sin starigas sur la lokon de Kristo kaj batalas kontraŭ Li. Sed kiu li estas? Tio estas tre grava demando, ĉar la savo aŭ damno de la homo dependas je tio, ĉu li aŭ ŝi sin aligos al Kristo, aŭ al lia Kontraŭulo. En la 20-a jarcento estis indikitaj totalismaj naziismaj kaj komunismaj sistemoj kiel enper-sonigo de Antikristo. Kaj kie li kaŝas sin hodiaŭ?1. En la Eklezio

Mi diras tion malfermite. Aliel neniu ekscitiĝos, ĉar ni alkutimiĝis plibeligi la raportojn pri la stato de la Eklezio. Sed tio ne estas mia opinio, sed la diraĵo, ekzistanta en la Nova Testamento. Serĉi lin post ĉiu angulo estus certe erara interpretado. Ni devas agadi kontraŭ potenco, kiu sin lerte maskigas, kiu estas kaŝita, nevidebla, mal-facile trovebla. Ekzistas ebleco ĝin malkaŝi nur tiel, ke dum sekvado de Kristo ni ĝin malkaŝigas per lumigita vidpovo de la kredo (Efe 1, 18). Sen revelacio (forŝiro de masko) tio ne eblas. Ni devas atenti mesaĝon de la Sankta Skribo.

2. Kion diras la Skribo?Radikojn ni trovas jam en la Malnova

Testamento. Tie oni priskribas, ke Antikristo minacas la Diservon. En Danielo 9, 27 oni parolas pri malsanktigo de templo, por ke ĝi estu neuzebla, do ne pri ĝia detruo. Pri la detruo parolas nur Jesuo Kristo. Li malkaŝas al siaj disĉiploj: Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas. Kaj ili forlogos multajn (Mar 13, 6). Ili estos memelektitaj „savan-toj“, kiuj promesos bonfarton al la nacioj kaj la mondo kaj ili klopodos validigi siajn imagojn pri la absoluta povo. Ili persekutos tiujn, kiuj ne iras kun ili. Tio, kion al ni volas Jesuo diri, estas bezono de la animzorgado, kiu al tio preparantas kaj la falsajn profetojn demaskas.

S-ta Paŭlo tion prenas kaj plu tion disvol-vas, ĉar li vidas ion novan – pluan eskalon: Neniu vin trompu iamaniere, ĉar antaŭe oka-zos la apostateco (multaj homoj apostatiĝos) kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de

pereo (2Tes 2, 3). „La homo de peko“ ne devas esti unuopulo, povas tio esti la tuta nacio, kiu estas obsedita pri disfalo de la ordo, evitado de la leĝoj, krimeco, forlasado de moraleco kaj la homeco. Tio povas ankaŭ esti plimulto de la homaro. Pli poste ĉe s-ta Johano en lia 1-a epistolo aperas nomo: Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon (1Joh 2, 22). Li ne venas de eks-tere, sed estas interne de la komunumo. Li estas kompleksa indiko de tiuj, kiuj dubigas kaj neadas diecon de Jesuo Kristo. Tiuj certe reprezentas iun formon de la kristana kredo, sed ne plu ili povas diradi Kristo, sed nur Jesuo. Ili estas, moderne dirite „jezulogis-toj“, kiuj konsideras Jesuon kiel grandan etikan instruiston, sed ne kredas je Li kiel je nia Sinjoro kaj Savinto.

Rekte provokantan mesaĝon oni trovas en Apokalipso de s-ta Johano. En la 13-a ĉapitro el la maro estas supreniranta besto ... kaj la tuta tero mire postiras la beston (Apo 13, 1.3). Estas ĝi verŝajne tiu la plej terura bildo al Dio malamikeca monda potenco, kiu kunigas religion kaj politikon. Antikristeca estas variospeca, tiel ni povus resumi tiun ate-ston de la Skribo. Ĝi maturiĝas en diversaj versioj ĝis fina versio: La Antikristo alvenas.Li jam ĉi tie estis kaj alvenadas konstante denove, ĝis sia lasta la plej eskalita kaj la plej maturiĝinta apero.

3. Kion la Eklezio prisilentasLa nuntempa eklezio silentas pri la mis-

tera aspekto de la Antikristo. Li laŭ atesto de la Skribo eliĝos el la eklezio mem, kaj tio:• pere de Dion ofendantaj ritualoj, kiuj ne havas bazon en la Sankta Skribo, kaj pere de

Page 16: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

16

sendiecado de la Diservo;• pere de disvastiĝanta falseco kaj neleĝeco (Mat 24, 12), ĉar mankas preciza distingka-pableco de la konscienco, kiu estas en multa direkto arĥaika;• pere de totalitaraj pretendoj, kvazaŭ la ek-lezio respondecus pri la socio kaj la mondo;• en teologiaj tendencoj, kiuj kunigas reli-gion kun politiko kaj elvokas elkreskon de ĉio tio, kion oni ne darfas diradi, por ke la homo ne volas esti indikita kiel konserva-tiva, nescienceca aŭ nesane pia, ĉe kio neniu scias, kiu tion difinas. Tiun „silentantansuperregadon“ oni devas indiki kiel espri-mon de la Antikristo kaj estas necese pri ĝi paroli.

4. Antikristo proklamas amon, sed senla sufero La Antikristo vidiĝas en rolo de antaŭ-

iranto de la venanta Kristo. Sed ĝis kiam vere ne okazos fino de la mondo, estas nee-ble lin identigi kun iu persono, nek kun Hit-ler, nek Stalin, Saddam Husajn aŭ Bin Ladin. Unue aperadas antikristaj paroloj, direktoj kaj strukturoj kaj pri tiuj nun temas. Por ilin malkaŝi kaj ilin demaskigi, estas necese pre-cize deĉifri nocion „Antikristo“. Kutime ni lin komprenas kiel enpersonigon de la mal-bono. Sed tio ne estas lia videbla flanko.

Li estas Antikristo kaj tial li havas pontkapon en la eklezio. Li rolas sur la loko de Kristo, kaj tial li volas reprezenti tion, kio vidiĝas kiel bona, bonveniga, de multaj ŝatata, sed kion Kristo indikis kiel trompan. Antikristo proklamas amon, malkreskadon de la sufero, tion, kio mildigas vivbatalon kaj kio liberigas seksualecon de ĉiu limi-gado. Li forigas nenaskiĝintan vivon, ĉar ĝi el iu homa klerisma kaŭzo vidiĝas kiel evitinda. Li forprenas al maljunaj kaj nere-sanigeble malsanaj homoj vivon, por ilin pro kompato liberigi el la suferado. Li problemi-gas Dekalogon kaj anstataŭas ĝin senĉese pli per pli novaj moralaj imagoj: tiujn kristanajn li opinias kiel superitajn, eksmodajn, neuze-blajn kaj ekminacantajn memrealigon de la homo. Li komence ŝanĝas laŭrajtan liberi-gan batalon per nehomeca teroro, kiu alpor-

tas teruron kaj morton de senkulpaj homoj. Kaj kiel ofte malantaŭ tio staras religio kiel konfirmo, justigo kaj pelforto. Eĉ ne la kris-tanismo en sia historio evitis tion. La An-tikristo korpigas, reprezentas kaj proklamas tion, kio en nuntempa epoko estas entrudiga-ta kiel humana, lumiganta, konsentinda kaj senkondiĉe ordonata. Unuvorte: Substanco kaj signo de la antikristaneco estas tio, ke ĝi vidiĝas en masko de bono kaj helpo en la plej granda turmentado, kiu nin trafis, kaj ankaŭkun ŝmiraĵo de la morala sendifekteco. Ĝi estas kvazaŭ persono aŭ kiel mesaĝo, kiun estas necese alvicigi al malfacile distinge-blaj malnovtestamentaj profetoj de la savo.

5. Plejmulto de la kristanoj fariĝos oferode AntikristoLa antikristaneco unue vidiĝas kiel spi-

rita revelacio, ne kiel persono. Sed kiel ĉio spirita ĝi strebas sin „enkorpiĝi“. Ĝi volas iĝi korpo, persono kaj eknestiĝi en la pensado de la homoj. Sed ĉar ĝi zorgeme en si kaŝas, ke la aferoj estas verdire starigitaj surkape kaj laboras kontraŭ Kristo, kontraŭ Skribo, kontraŭ kredo, kontraŭ eklezio, nur malmul-taj ĝin distingas. Tial, kiel diras Solovjev, kiu verkis en la jaro 1900 la plej profundan kaj gravan verkon pri Antikristo, plejparto de la kristanoj fariĝos lia ofero. Ili ne dis-tingos „signon de la tempo“, pri kiu Jesuo atentigadis apostolojn kaj komunumon de la kredantoj.

6. Kristo venkos linHodiaŭ ekzistas strukturoj, aperoj kaj

movadoj, kiuj plejparte nesciante – servas al Antikristo. Alvenos, ke li, kiel diras la Skribo, iĝos absoluta potenca centro de la universala absolutismo. Sed ĝis nun havas la kredantoj pere de Sankta Spirito dona-con de distingado kaj kapablon nevideb-lan malamikon rekoni kaj vidi lin eĉ en lia maskovestiĝo. La krucumita kaj resurektinta Kristo lin venkos. Tial finas la lasta libro dela Skribo per nesuperebla kanto de la laŭdo al Dio kaj Savinto, kiu akompanas la komunu-mon de la kredantoj ankaŭ sur ĝia krucvojo.

Komma 24/2004

Page 17: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

17

Irena kaj Stephan Miller el Germanio parolas Esperanton jam de la frua junaĝo. La geedzoj interkonatiĝis pere de Esperanto kaj havas leteramikojn en la tuta mondo. Kiam la franciskana Patro Carlo Cecchitelli elIsraelo en la jaro 1970 eksciis, ke tiu ĉi paro geedziĝis, li transdonis al la frato de Irena la Betleheman Di-Infanon kiel malfruan geedziĝan donacon.

Ni tre ĝojis pri tio kaj ni ĉiam ege esti-mas ĝin, rakontas Irena Miller. Ĉiujare dum kristnaska tempo kuŝas la Di-Infano sub la kristnaskarbo. Sed tio ne estas la sola histo-rio pri ĉi tiu Di-Infano.

Stephan Miller rakontas, ke ili ricevis la Di-Infanon sen lulilo. Do li demandis la lignaĵistan lernanton Toni Nägele, ĉu li po-vas pretigi taŭgan kripeton. Kelkajn mona-tojn post ĝia finpretigo li akcidente mortis. Lakripeto restas por ĉiam bela memoraĵo pri li.

Dufoje jam estis la geedzoj en Israelo, kaj kompreneble ili vizitis ankaŭ Patron Carlon, kun kiu ili havas pere de Esperanto leteramikecon jam ekde 40 jaroj. Li vivis en la jaro 2000 en Gorny – la monaĥejo Ein Kerem, kvin kilometrojn okcidente de jeru-salema malnova urboparto. Laŭ historio estis Ein Kerem la urbo en Judujo, kien iris Maria post la anĝela anonco por viziti en la domo de Zeĥarja la parencan Elisabeton, la patri-

non de Johano la Baptisto (Luk 1, 39-40), al kiu li naskiĝis. La plej gravaj vidindaĵoj en Ein Kerem estas la franciskana preĝejo

JESU-INFANO DONACITA EL BETLEHEMO

Geedzoj Stephan kaj Irena kun Patro Carlo Cecchitelli en Israelo

Kristnaske kun la donacita Jesu-Infano

de Sankta Johano la Baptisto kaj la Maria-fonto, el kiu trinkis Maria.

Volonte mi denove vizitus Israelon, ĉar tre impresis min tiu lando. Ĉie oni renkontas la biblian historion, rememoras Irena Miller.

Unu el la plej impresaj tra-vivaĵoj estis la Diservo ĉe la lago Genesaret.

La memoraĵo – la Di-Infano – estas bone kuŝanta sur la blanka tuketo sur la pajlo de la kripeto. La blanka tuketo ankaŭ havas sian his-torion. Ĝin donacis maljuna kaj malriĉa virino el Kubo. Ankaŭ por genepoj estas ne-cese konservi la historieton de tiu ĉi Di-Infano.

Page 18: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

18

KOLBASETO POR ETERNULOSe mi aŭdas vorton „fasto“, mi ekmemoras pri la surskribo sur unu tombeja monu-

mento, kie estas skribite: Ĉio foriris, nur la spuro de la rememoroj al ni ankoraŭ restis. Kaj kial tiu interrilato kun la tomba surskribo? Ĉiam min do ekatakas la parafrazo: Enhavo de la fasto estas for, nur la nocio mem al ni restas.

Fasto, alivorte ion lasi, forlasi, ellasi..., simple rezigni pri io. De unu, interliganta min, mi rezignas, por ke mi la duan, min liberigantan, akiru. Tiel verŝajne en la pasin-teco kaj cetere ankaŭ en samtempeco devas aspekti la enhavo de ĉiu karesma periodo. Devus..., se oni vere ĝuste kaj sencenhave ĉion ekkomprenus, kion tiu periodo propo-nas kaj al kio en ĝi la Eklezio instigas.

La karesman tempon ni devus unuavice kompreni kiel ŝancon. Kiel tempon kaj spa-con, en kiuj ni ricevas okazon por interna renoviĝo. Tiu diference de la tempo pasigita en spaco de la kosmetika salono ne estas tuj tiel bone videbla, sed estas sentebla el nia vizaĝo. Sed tion antaŭas la malfacilaĵoj kun la fasto ligitaj, ĉe kiuj ni facile povas mieni triste. Antaŭ tio avertas Jesuo, kiam li diras en la Evangelio, ke ni dum la fasto ne mienu kiel hipokrituloj (Mat 6, 16-18).

Duavice estas necese la faston kompreni kiel provon de nia propra fideleco al la in-struo de la Eklezio. En pasinteco la homoj fastis diversmaniere. Ĉiu vendredo estis aŭtomate fasta tago, iu aldonis ankaŭ mer-kredon kaj la karesma periodo estis, kiel jam la titolo diras, tute fasta. Hodiaŭ ne plu estas en la spirita vivo devo en la vico da aferoj, sed nura rekomendo.

Ĉu la konsiloj aŭ ordonoj?Ĝi jam tiel malproksimen progresis, kiel

mi aŭdadas de modernaj katolikoj, ke eĉ ne Dekalogon oni devas kompreni kiel or-donon, sed kiel bonajn konsilojn por la vivo. La konsilo estas nur la konsilo, vi ja povas elekti. Kaj poste al ili ekparolu pri la fasto aŭ rekomendo, ke la geedziĝan festenon, el kaŭzo de la progresanta gravedo de la fian-ĉino solenatan ĝuste antaŭ la paska semajno, oni okazigu ne tro bruece.

Trie estas necese kompreni la faston kiel provon de la honesto. Mi konas fidelan kato-

likon, kiu en neniu vendredo dum la jaro pre-nas en la buŝon peceton da porkaĵo, sed laedzino regule preparas tiutage por la vesper-manĝo truton aŭ salmon. Ja fasto estas fasto.

Siatempe mi aŭskultis en iu preĝejo, en antaŭkaresma dimanĉa prediko, tre alte kva-lifikitan dietologian prelegon de la pastro. Miestis instruita pri diversaj formoj, pli malpli faste riproĉindaj, alidire pli malpli propekaj, kiujn mi povas kun pli aŭ malpli granda ŝarĝo de la konscienco praktiki en la Cindra Merkredo kaj la Sankta Vendredo. Per kiom da ovoj oni povas anstataŭi la viandon kaj se mi en tiuj tagoj rezignos ankaŭ la ovojn, ke mi anstataŭ ili povas uzi majonezon, sed se mi vere volas fasti eĉ sen majonezo, mi devas uzi tiun, en kiu ne estas ovoflavaĵo.Tiumomente aperis ĉe mi ideo, ĉu anstataŭ majonezo ne estus pli preferinde rekomendi rezigni pri la televido, pri la komputilaj lu-doj, pri la vantemaj paroloj en restoracio aŭ pri la cigaredoj... Sed eble ne estus, ĉar la mezepokaj kompendioj por la predikantoj nenion tian enhavas.

Dio niajn fastojn ne bezonasSe ni suferas per iu falsa impreso en la

spirita sfero, unu el ĝi estas imago, ke Dio bezonas niajn spasmemajn fastetojn, ke ni ilin faras por Li, ke Li sen nia kolbaseto varmigita kaj formanĝita ĝis post la nokto-mezo, el Cindra Merkredo je ĵaŭdo, tute ne povus esti. Ne. Ni faras tion por ni. Kaj ĝis tiun veron ni ekkomprenos, kiel diradis mia avo, nur poste en nia kapo eklumiĝos. En la antaŭkaresma dimanĉo denove la pastro en anoncoj fine de la meso sciigos al ni, ke es-tonta merkredo estas Cindra, plua dimanĉo la unua karesma kaj mi denove, sidante en la preĝeja benko inter grupeto da tro aĝaj paroĥanoj, post unu jaro ekmemoros tiun tombejan surskribon.

D-ro Max Kašparů

Page 19: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

19

LA KATOLIKA KREDO KAJ PROTESTANTISMOAgentejo Kath-net publikigis intervjuon, kiun al ĝi disponigis Sac. Konrád

Sterniger kaj kiu koncernas denovan reunuiĝon de la kristanojViaj eldiraĵoj pri la temo de ekumenismo

elvokas grandan eksciton. Ĉu vi kalkulis kun tio?

Jes, mi ricevas multajn refleksojn, pozi-tivajn, kritikajn kaj rifuzantajn. Sed la pozi-tivaj reagoj montras, ke multaj katolikoj estas maltrankviligitaj per tio, kiel oni ofte hodiaŭ praktikas la ekumenismon. El mia animzorga praktikado mi havas spertojn, ke ekzistas multaj katolikoj, kiuj atendas klaran kaj unusencan respondon pri veroj de la vera kredo, de la vera eklezio kaj la vera religio. La respondo por ni estas la unusence revela-ciita vero, kiun donacis al ni Jesuo Kristo, kaj tiu vero povas esti nek dispecigata nek kamuflata. Ununura vera religio estas lakatolika religio kaj ununura vera estas per Kristo fondita sankta, apostola, katolika Ek-lezio, kiel ni preĝas en Kredkonfeso.

Kelkaj kritikistoj asertas, ke per viaj eldiraĵoj vi ne staras sur la grundo de la in-struo de la 2-a Vatikana Koncilio.

Tion, kion mi ĵus diris, estas konstanta instruo de la Eklezio. Kiam oni en la konci-lia dekreto Unitatis redintegratio parolas pri rea repaciĝo de la kristanoj, devas tiel okazi en unu, unusola Eklezio de Kristo. Kiam mi konkludas, ke la disiĝintaj kristanoj devas reveni reen en la patran domon, mi staras sur la grundo de la Koncilio. Per tio mi diras nenion alian, ol ke la katolika Eklezio kaj nur ĝi estas la Eklezio de Kristo. Ankaŭ mi dialogas kun tiuj, kiuj ne estas katolikaj kris-tanoj, sed ĉiam kun la celo kaj sopiro, ke mi instigu la disiĝintajn gefratojn al la reveno en la patran domon. La Eklezio estas sekura arkeo, en kiu ni povas nin savi.

Kial estas la protestanta instruo hereza?Se la protestanta instruo ne estus hereza,

ne estus necese, ke ĝin la Tridenta Koncilio kondamnu. La herezo rompas unuecon de la kredo kaj sĥismo, kiel ni scias, unuecon de

la gvidado, tio okazis per sĥismo de la or-todoksanoj. Bedaŭrinde ofte ni aŭdas, ke la katolikoj kaj la protestantoj havas pli da tio, kio ilin kunigas, ol da tio, kio ilin disigas. Sed tio restas nepruvita. Kion tio konkrete signifas, se oni havas tiajn opiniojn? Ke tio, per kio la protestantoj de ni diferencas, estas propradire malesenca. Ĉu vere estas male-senca, se ni havas du aŭ sep sakramentojn? Ĉu estas malesenca, ke apud la ĝenerala pastreco ni havas ankaŭ sakramentan sacer-dotecon? Aŭ ĉu estas malesenca, se Kristo estas ĉeestanta sur la altaroj en la Plejsankta Sakramento kun dieco kaj homeco, korpo kaj animo, korpo kaj sango, aŭ ĉu ne? Aŭ ĉu estas malesenca, ĉu ekzistas purgatorio kiel loko de puriĝado, aŭ ĉu ne? Ĉu estas io malesenca, ĉu la Virgulino Maria estis kon-cipita sen makulo de la hereda peko kaj plu estas Virgulino kaj Dipatrino? Mem vi povas fari pri tio opinion. Ni vidas ĉi tie grandajn mankojn kaj herezojn de la protestantismo. Tio, kio dividas la katolikan kaj protestantan kredojn, ne povas esti prisilentita, kvazaŭ nenio okazus. Inter la katolika kredo kaj protestantismo estas netranspontigitaj abis-moj. Kiam mi tion diras, estas tio nenio kontraŭ la amo aŭ malamikeco rilate al la protestantaj kristanoj, ĝi estas male ordono de la proksimula amo. Atentigi iun pri lia malsano aŭ eraroj, se tio okazas en la amo, estas ankaŭ esprimo de la vera amo. Kia es-tus kuracisto, kiu ne atentigis sian pacienton pri la danĝeroj, kiuj minacas lian vivon?

Ankaŭ vi diris, ke la unueco sen la vero ne estas la vera unueco. Ĉu vi povas mencii konkretan ekzemplon, kie la demando de la vero ne estas sufiĉe grave respektata?

Kia ĝi estas unueco, se apud si staras vero kaj herezo. Mi ne povas sub mantelo de la amo elimini demandon de la vero. Kaj la vero povas esti nur unu, kaj tio estas la vero, kiun al ni revelaciis Jesuo Kristo. La ekzem-

Page 20: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

20

ploj, kiam oni flankenstarigas la demandonde la vero, estas sufiĉe multaj. La katolikapastro kaj protestanta pastoro: Komuna pre-zentado dum ekumenaj programoj kaŭzas la opinion, kvazaŭ temus pri la ekvivalen-taj servantoj de la kulto. Kaj tamen inter la katolika sacerdoto kaj protestanta pastoro estas esenca diferenco. Sankta komunio en katolika sankta meso kaj vespermanĝo de la Sinjoro ĉe protestantoj – ĉi tie estas vera Ko-rpo de Kristo kaj tie panpeceto memore al la lasta vespermanĝo. Tial ne estas permesata interkomunio. Mi pensas pri multkulturaj ejoj en malsanulejoj, flughavenoj, lernejoj...Tio estas ejoj, kie ekzistas simboloj de ĉiuj ajn eblaj religioj. La demando de la vera religio tie ludas neniun rolon. Ĉi tie oni naskas impreson, kvazaŭ ĉiuj religioj es-tas egalaj, tio signifas same bonaj kaj same veraj... Kaj tamen tio estas tute diferencaj mondoj! Ankaŭ la uzado de la nocio „ek-lezioj“ kondukas al la ĥaoso, kvazaŭ Kristo fondis kelkajn diversajn ekleziojn, kiuj inter si principe diferenciĝas en fundamentaj de-mandoj. Kristo, nia Sinjoro, ja ne povas al si kontraŭdiri. Tion komprenas ĉiu ordinara laiko.

Se ni do kun protestantoj ne havas komu-nan Kriston, ĉu estas ebla kun ili komuna preĝo?

Ofte mi ĉeestis interreligiajn preĝajn renkontiĝojn. Mi devas bedaŭrinde konstati, ke la komuna preĝo estas ebla nur malfacile. Eĉ se ni en la preĝo nin turnas al Kristo, tiam mi volas min turni al la tuta Kristo kaj al tio ankaŭ apartenas, ke la Filon kaj la Patrinon ne estas eble disigi. Kaj poste estas ĉi tie komuno de la sanktuloj, kiuj estas glorigitaj membroj de la Korpo de Kristo. Plue lia vera kaj reala ĉeesto en la Plejsankta Sakramento. Al tio apartenas ankaŭ la zorgo pri la preĝoj por la suferantaj gefratoj en la purgatorio. Por protestantoj estas la preĝo nur la akto de la amo. Kiel vi vidas, ne ĉion oni povas fari komune. Eĉ okazadas, ke la kristanoj, kiuj sin enpreĝe turnas al Patrino de Dio, estas

fare de protestantoj indikataj kiel okultistoj. La graco el la preĝo povas flui nur tiam, seni fakte estas unu.

Kiel vi taksas „Karisman Renovigon“ kaj ekumenismon?

Dio la Sankta Spirito estas Donacanto de la vivo. Tiel mi tion travivis kun multaj ka-tolikoj. Kiu lasas sin vere gvidi per la Sankta Spirito, tiun Li alkondukos en la koron de la Eklezio kaj tiun plenigos per la granda amo al la Eklezio kaj al ĝia videbla kapo, al la papo. La Sankta Spirito al ni montras ankaŭ sian Fianĉinon, la Plejsanktan Virgulinon Marian. La Sankta Spirito alkondukas dis-iĝintojn reen en la sinon de la Eklezio. Ofte mi tion kun granda ĝojo travivis. Tiel ni ak-ceptas la karisman renovigon kun malfer-mitaj brakoj. Bedaŭrinde, ne ĉie regas tiu Spirito, sed la movado pli ofte iras direkten, ke ĉiuj konfesioj estas ekvivalentaj kun la katolika kredo. Pri iu „reveno de la disiĝintaj gefratoj en la patran domon“ oni bedaŭrinde tie ne parolas. Tamen ĝuste tio devus esti la ĉefa celo.

Ĉu vi kun tio ne estas la voĉo „soleca vokado en la dezerto“?

En tiuj ĉi aferoj mi tute ne estas sola kaj ankaŭ ne en la zorgo pri ekumenismo, kiu ĉe multaj homoj kaŭzas opinion, ke estas tute egale, al kiu konfesio ni apartenas. En la sekvaj tagoj mi el plena koro preĝos, ke estu nur „unu grego kaj unu paŝtisto“. La Sankta Spirito prilumu korojn de ĉiuj en la katolika eklezio kaj veku en la disiĝintaj gefratoj sopiron pri la unueco en la kredo kaj en la amo, en la sino de ununura, sankta, katolika kaj apostola eklezio. Kaj al la katolikoj la Sankta Spirito donacu pli grandan amon al la Eklezio kaj dankemon por la donaco, ke ili estis baptitaj en la vera Eklezio. Ili fariĝu decidemaj aktivaj kristanoj, kiuj forigas mal-fervorecon kaj per sia ekzemplo atestu, ke ili sekvas vokadon de nia Savinto, por ke en la Eklezio kaj pere de la Eklezio ili naskiĝu por la eterna vivo. Kath-net

Page 21: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

21

LUKT´ NIA (Bojujte dál)Aŭtoro nekonata El la ĉeĥa tradukis Jiří Kořínek

Refreno: Lukt´ ni - a, san - kta ba - tal´.

Lukt´ ni - a, san - kta ba - tal´.

Ni vi - du: jen jam aŭ - ro - ro,

ni vi - du: jam vo - kas ho - ro,

lukt´ ni - a, san - kta ba - tal´.

1. Rek - te pa - ŝu, gar - du la ho - no - ron,

eĉ se por vi laŭ - ro nur en rev´.

Al po - ten - caj la - su ti - es glo - ron,

vi ne pe - tu pri fa - vor´ laŭ dev´.

Ref.: Lukt´ nia, sankta batal´ ...

Page 22: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

22

RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTOLa elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (20:20 UTC).

DIMANĈE - daŭro 9’20” - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz, kurt-onde 4005 kaj 5885 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala polarizado, 11804 MHz, aŭdkanalo E, 128 Kbit/s. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23:50, per la samaj frekvencoj.

MERKREDE KAJ ĴAŬDE - daŭro 9’ - frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz - kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aŭdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500.

Oni povas aŭskulti ankaŭ per la Interreto:http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Granda arkivo: http://www.radio-vatikana-esperanto.orgPetu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:

RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIOSCV-00120 CITTÀ DEL VATICANO

E-poŝto: [email protected]

SALUTO „AHOJ“Ahoj, Ahoj! Ĝi estas unu el la plej oftaj salutoj. Ĝi delonge hejmiĝis en Ĉeĥio kaj

Slovakio. Per ĝi sin salutas ne nur infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj. Sed kiu konas ĝian originan signifon?

Hodiaŭ jam preskaŭ neniu scias, ke ĝi estis ŝatata saluto de maristoj. La vorto „AHOJ“ estis skribita sur pruo de ĉiu ŝipo. Ĝi estas mallongaĵo de jenaj vortoj: „Ad Honorem Jesu“ (Por honoro de Jesuo). Do „Ahoj!“

Ricevita de Milan Sveda el Kanado

2. Kiu eĉ per or´ ne aĉeteblas / kaj ne mutas, naĝas ne kun flu´, / kiu serĉasjuston kaj ne feblas, / tiu kun ni luktas brave plu. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...3. Al dizerto se konsilas timo, / vin kolomba gardu vojocert´. / Singardemu kiel la vulpino, / ne de l´ vojo logu vin dizert´. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...4. Luktu, restu al Sinjor´ venĝado, / Li juĝiste punon fiksos jam. / Perdas tiu,kies bat´ por bato, / kiun venkas tento al malam´. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...5. Ne ekdormu, ne maltrafu venon / al la nova promesita ter´. / Nokt´ promesas jam al vi matenon, / nin ne trompu rego de malhel´. Ref.: Lukt´ nia, sankta ...

Page 23: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

23

DIO ĈIAM AŬDAS NIAN PREĜONEl Kroniko de brazilana emerita instruisto kaj poeto Celso Martins.

Unu mia amiko devis fari ekzamenon por instrui naturajn sciencojn al gejunuloj en iu privata lernejo ĉi tie en Rio de Janeiro, Brazilo. Tial mi iris kun li al koncerna mez-grada lernejo por lotumi inter dudek temoj, kiun li en la sekva tago devos instrui en la klaso al tridek gejunuloj. Vidante la temolis-ton, mi okulfrape koncentrigis mian preĝon al bona Dio kun la peto, ke li lotumu la nu-meron du, temanta pri homa digesto, pri kiu mi antaŭnelonge instruis gelernantojn, kiam mi eklaboris kiel biologia instruisto en la lernejo. Facile, ĉu?

Bedaŭrinde, mia amiko ellotumis la numeron dudek. „Domaĝe!“, mi ekpensis, „certe la temo estas tute alia, eble pri akuŝo de bebo?“ Rilate tion, mi malmulte scias (tiutempe mi ankoraŭ estis fraŭlo; nur poste mi iĝis patro de filo kaj filino, nuntempejam kreskintaj en fraŭlecan aĝon). Mi estis malĝoja. Sed tamen eraris mi. Fakte la lasta temo similis al la dua – ĝi rilatis digeston! Mi helpis la amikon en lia preparo por buŝa kaj praktika ekzameno. Li do gajnis maksi-mumajn 100 poentojn kaj tial li facile fariĝis instruisto. Dio ĉiam elaŭdas nian preĝon!

FAVORE AL LA TUTMONDA PACOSenĉese, laŭ miaj malgrandaj fortoj,

mi ekde mia junaĝo (nun mi estas jam 64-jaraĝa) kun vigla apogo de mia amata edzino Meli (jam foririnta en la eternecon) mi multe verkas artikolojn por brazila gazetaro cele al la tutmonda paco.

Jesuo Kristo diris: „Mi donas al vi la Dian pacon“. Tio aperis en lia sankta Evan-gelio. Ni, la kristanoj de la tria miljaro, ne-pre laboradu favore al la paco – la paco en

ĉies koroj, en ĉiuj familioj, en ĉiuj landoj, en la tuta mondo.

La paco estas harmonio, progreso, feliĉo. La paco estas ununura vojo al plena vivado sur nia terplanedo, inter la kristanoj kaj ne kristanoj, ĉiuj ni estas gefiloj de la samaĉiela Patro – Patro nia. Ni do ĉiuj estas ge-fratoj. Fratece kaj frateme ni devas kunvivi. Dio benu nin!

PROFESORO, MI PASTRIĜOS!Tio okazis en la jaro 1977. Mi instruis

naturajn sciencojn (aero, grundo, akvo kaj polucio) al junaj gelernantoj en iu mez-grada lernejo en malriĉa kvartalo en mia naskiĝurbo Rio de Janeiro, Brazilo, marde, ĵaŭde kaj sabate.

La malriĉa lernejo situas en la kamparo. En unu soleca posttagmezo venis al mi ĉe fino de la leciono lernanto Gustavo. Li es-tis 14-jaraĝa, blankulo kun malĝojaj nigraj okuloj, bruneca hararo, kaj kun iom da lar-moj en la okuloj li diris: „Profesoro, amiko, nun estas la lasta fojo, kiam ni vidas nin.“

„Kial?“ – emocie mi raŭke demandis. „Mi fariĝos pastro, ĉar mia familio estas ege malriĉa kaj en ĝi mankas pano. Mi ne volas fariĝi krimulo, mi ne volas vendi drogojn aŭ esti ŝtelisto.“ Kaj li mallevis la kapon. „Gus-tavo, ĉu vi jam pripensis serioze tion? Vi ne povos amindumi, nek edziĝi, la afero estas tre grava.“ „Jes, nia pastro diris la samon al mi, sed tamen mi ne volas morti pro mal-sato.“ Kaj ploreme li diris: „Profesoro, mi devas foriri.“ „Dio benu vin, filo amata“, midiris, kaj li foriris por ĉiam.

La okazintaĵojn el sia instruista praktikado por legantoj de la revuo Dio Benu disponigis ilia verkinto Celso Martins. Dankon al li!

Page 24: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

24

ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMUROprizorgata de frato Max Kašparů

Pli bone estas ne scipovi skribi…Amiko demandis miliardulon:„Kiel povas esti, ke vi, nescipovanta skribi en la angla lingvo, tamen fariĝis miliar-dulo?“La miliardulo respondis:„Kiam mi antaŭ 40 jaroj venis al Usono el Ĉeĥoslovakujo, mi vizitis kelkajn katolikajn preĝejojn kaj petis laboron kiel preĝejpedelo. Sed oni nenie akceptis min, ĉar mi ne scipovis skribi anglalingve. Do, mi komencis okupiĝi pri aĉeto kaj vendo de vrakoj kaj tiel – dum la jaroj – mi fariĝis granda komercisto kaj poste milionulo kaj miliardulo. Do, imagu al vi, kio estus okazinta, se mi estus reginta la skribadon de la angla? Mi ankoraŭ nun estus pedelo en la katolika preĝejo…“

Kiu estas la plej riĉa?Katoliko, protestanto, muslimo kaj judo debatas dum tagmanĝo. Katoliko: „Mi estas tiel riĉa, ke mi aĉetos Citibank“.Protestanto: „Mi havas tiom da mono, ke mi aĉetos General Motors!“Muslimo: „Mi estas tre riĉa reĝo de la petrolo kaj mi planas aĉeti Microsoft“.Poste ili ekrigardas al la judo. Tiu malrapide miksas la kafon, poste supermetas kafku-lereton sur la tablon kaj trankvile diras: „Sed mi nenion el tio vendas.“

Pri mizerikordoHodiaŭ vespere mia bofilo legis al mia nepo Stefano el la Sankta Skribo la tutan tekstonpri bonfara Samariano. Poste li diris: “Stefano, kiu el ili estis mizerikorda?“Kaj Stefano respondis: „Tiu azeno“.

Ĉu ili ludis kartojn?Enkonduko: En komunista Rumanujo pokero estis malpermesita kaj la homoj kaptitaj dum ludado estis punitaj.

Rabeno ludas pokeron kun tri kristanaj pastroj: ortodoksa, katolika kaj protestanta. Ilin kaptas policano, kiu alparolas unue la ortodoksan popon: “Vi estis ludanta pokeron, ĉu jes?”Popo: “Tute ne, Dio mia. Mi neniam farus ion tian.”Tiam li turnas sin al la katolika pastro: “Ĉu vi estis ludanta la pokeron?”Pastro: “Mia Dio ne pardonus al mi tian pekon.”Poste li demandas la protestantan pastoron: “Vi estis ludanta la pokeron, ĉu?”Pastoro: “Sinjoro, ĉu vi ne scias, ke nia religio ne permesas hazardludojn?”Fine la policano turnas sin al la rabeno: “Nu, certe vi ludis la pokeron!”Rabeno: “Kun kiu povis mi ludi la pokeron?”

Page 25: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

25

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěr-ka roku 2011 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2011 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2011 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti.Příjmy IKUE tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika, výdaje spojené s novými stanova-mi a volbami v IKUE a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Veškeráčinnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci. Miloslav Šváček, předs.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la periodon de Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por la Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco.Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2011 (v Kč)Příjmy v roce 2011:

48454,09

Sekce příspěvky sekci 42596,0043104,09

úroky z účtu u KB 8,09ostatní příjmy 500,00

IKUE Espero Katolika, čl. přísp. IKUE 5350,00 5350,00Příjmy celkemVýdaje v roce 2011:

48251,00

Sekce tisk DIO BENU 21839,00

41982,00poštovné 14766,00bankovní poplatky 2278,00kancelářské potřeby 1570,00ostatní výdaje 1529,00

IKUE odvod člen. přísp. IKUE a EK 6269,00 6269,00Výdaje celkem

Rekapitulace zůstatek z r. 2010

příjmy v r. 2011

výdaje v r. 2011

převod zůst.do r. 2012

Sekce 45192,24 43104,09 41982,00 46314,33IKUE 3312,00 5350,00 6269,00 2393,00Celkem 48504,24 48454,09 48251,00 48707,33

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per la monkontribuaĵoj kaj la artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu. Ni atendas vian pluan kunlaboron.

Page 26: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

26 ISSN 1803-8387

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: [email protected]. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2012 (22) - číslo 1 (85).

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.11.2011 ĝis la 30.1.2012: Adamík František, Bajelytė Stanislava, Baťová Hana, Bednářová Marie, Bielovienė Nijolė, Budinská Drahomiř, Burkauskienė Eugenija, Bůžková Věra, Částečka Ladislav, Čečman Ivo, Černá Antonína, Černá Květoslava, Čudková Věra, Dohnálek Petr Adam, geedz. Duda Josef kaj Drahomíra, sac. Dyglys Marius, geedz. Filip Josef kaj Libuše, Grikpėdis Adomas Mečislovas, Grincevičius Antanas, Gvildys Antanas, sac. Hošek Stanislav, Chodníček Jaroslav, Jelinková Milena, gedz. Jílek Josef kaj Ludmila, Jílková Božena, Kaan Milan, Kaucová Jana, Klumpar Alois, Krejčíř Antonín, Kronshage Anton, Łaba Marian, Matoušek Jan, Matýsková Jaromíra, Maudrová Helena, Metelka František, Mohapl Vladimír, Nosek Václav, Noske Gottfried, Obruča Lubomír, Patera Jiří, Pokorná Jana, Railienė Janina, sac. Rudzinskas Valerijus, Skalická Jitka, Skujienė Valdone, Sobol Bogusław, Šukienė Irena, Tomíšek Jindřich, sac. Traickis Eugenius, Vokáčová Danuše, Wirges Villi. Tre koran dankon!

Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-SekcioMilí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto novém roce, který nám opět dává možnost

prožít krásné a duchovně hodnotné akce mezi esperantisty.První akcí jsou Biblické dny v Trentu (Tridentu) v Itálii od 7. do 11. března. Vloni jsme

se s bratrem Jarkem Chodníčkem této hodnotné akce zúčastnili v Německu ve Werlu. A v Trentu to bude určitě opět velmi zajímavé. Bližší informace s přihláškou, pokud máte přístup k internetu, jsou na internetových stránkách naší sekce www.ikue.org/cz.

Druhou akcí bude třetí setkání v Žirovnici, které pořádá naše sekce od 1. do 3. června. Účastnit se této finančně nenáročné akce může kdokoliv bez ohledu na členství v naší sekci,kdo chce prožít krásné tři víkendové dny v našem společenství. V příloze Vám posíláme přihlášku a předběžný program. V případě potřeby poskytneme Vám další informace, pokud Pastorační centrum, které také nese název “Ripozdomo Esperanto” neznáte z minulých dvou setkání. Informace o tomto místu, které se stává tradičním pro akce esperantistů, můžete případně také vyhledat na internetových stránkách naší sekce www.ikue.org/cz.

A třetí velmi přitažlivou akcí v tomto roce bude 65. kongres IKUE v maďarském městě Pécs (Pětikostelí), bohatém na historické památky. Mrzí nás, že jsme před uzávěrkou tohoto čísla DB neobdrželi konkrétní informace o tomto kongresu, na kterých se usilovně pracu-je, abychom Vám je mohli sdělit. Jakmile je obdržíme, hned je prostřednictvím internetu sdělíme všem, na které máme mailový kontakt. Poštovní zásilkou je zašleme také těm, kteří nemají přístup k internetu a projeví zájem se kongresu zúčastnit.

V říjnu od 27. do 30. se uskuteční konference esperantistů ze tří zemí a to Česka, Slo-venska a Rakouska v Břeclavi. V rámci této akce, kterou pořádá Český esperantský svaz, by-chom chtěli realizovat také setkání členů naší sekce. Proto už nyní uvažujte o Vaší účasti.

Nakonec ještě prosba či výzva těm, kteří mají přístup k internetové poště, aby mi sdělili svou mailovou adresu, abyste na ni mohli dostávat aktuální informace, čímž lze ušetřit výlo-hy za zásilky zasílané obyčejnou poštovní službou. Vaši mailovou adresu mi sdělte na tuto moji mailovou adresu: [email protected]. Předem velmi děkuji.

Na spolupráci a setkání s Vámi na těchto akcích se těší Vás bratr Miloslav Šváček

Page 27: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

Vidaĵo el la preĝeja turo al la Pastorala Centrejo - Ripozdomo Espe-ranto, en kiu okazos la 3-a Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Partoprenu la renkontiĝon en Žirovnice!

De la 1-a ĝis la 3-a de junio 2012

Renkontiĝo organizata fare de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Žirovnice

Page 28: DIO BENU - IKUE · multfoja partoprenanto de niaj IKUE-ten-daroj en Sebranice. ... ĉi mondon, por esti nia baza radiko. En ĉiu mizereco kaj sekegiĝo Li estas la fonto, kiu donacas

PARTOPRENU LA 65-AN KONGRESON DE IKUE EN PÉCS

Detalajn kongresajn informojn kaj aliĝilon disponigas jenaj interretaj paĝoj: http://www.ikue.org/kong2012/index.htm

La cisterciana gimnazio kaj kolegio, en kiu okazos la 65-a Kongreso de IKUE La urbodomo sur la ĉefplaco en Pécs

Planata pilgrimo al baziliko en Máriagyűd Pilgrimekskurso al la urbo Mohacs

La Esperanto-Parko en Pécs

Moskeo, nun la katolika preĝejo en Pécs