24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 1 (916) • 2016 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Nepre Vi aliĝu al Kristana Kongreso en Bratislava! Informiĝu ĉe la sekretario – adreso sur paĝo 2 Ŝtuparo ĉe la kastelo en Bratislava. Foto de Jonik/Vikipedio Ĉu vere – vi ne vizitis Slovakion? vi ne konas ĝian ĉefurbon – Bratislava? Ĉefa placo en Bratislava. Foto de Ondrejk /Vikipedio Nova ponto Foto de Ondrejk /Vikipedio

O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

  • Upload
    others

  • View
    3

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 1 (916) • 2016

DIA

REG

NO

ISS

N 0

167-

9554

Nepre Vi aliĝu al Kristana Kongresoen Bratislava!

Informiĝu ĉe la sekretario – adreso sur paĝo 2

Ŝtuparo ĉ

e la k

astelo e

n Bratislav

a. Fo

to de Jo

nik/Vikipedio

Ĉu vere –vi ne vizitis Slovakion?

vi ne konas ĝian ĉefurbon– Bratislava?

Ĉefa pla

co en

Bratislav

a.Fo

to de

Ond

rejk

/Viki

pedio

Nova

ponto

Foto

de O

ndre

jk/V

ikipe

dio

Page 2: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

2 DIA REGNO 1/2016

Redaktoraj vortoj

Kiel kutime, la nuna numero estasmiksaĵo. Espereble vi trovas la

artikolojn interesaj. La diverseco iomrespegulas la fontojn de la kontribuoj:de plenaj artikoloj – ideoj – bildoj –ĝis traduko de nacia gazetartikolo. Sednur malmultaj legantoj sendis materi-alon al mi. Mi atendas vian kontribuon!Pri tio mi skribas ankaŭ aliloke.

Alia temo, kiun mi volas tuŝi, estasla somera kongreso en Bratislava. Tiuestas la ĉefa somera punkto en niafamilio. Ĉu ankaŭ vi venos? Espereblejes. Ja estus granda ĝojo (denove)renkonti vin. Antaŭ longe mi spertiske la partopreno en kongresoj, krom laĉeestado en kristana rondo, ebligasviziton al kaj ekkonon de aliaj landojkaj mondpartoj. Kaptu la okazon!

Bonan legadon!

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Lidická 939/11,

CZ 290 01 Podĕbrady, Ĉeĥio) +420723672335;

: [email protected]

Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS* Klauzál utca 32,

HU 1072 Budapest, Hungario) +36 302 000 306;

: [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:

pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj

per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se estas en via lando UEA­poŝtĝirkonto

(informiĝu ĉe UEA) bonvolu prefere pagi al UEApor konto kelk-p de KELI • Franca bankkonto de

'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;

IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaŭ la ttt-paĝon www.chez.com/keli/

---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

* Nygatan 10 A; SE-281 48 Hässleholm; Svedio;) +46 70 2004574;: [email protected]

Kontrollegis: Éva FARKAS-TATÁR, Pavel POLNICKÝ

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,­ aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady, Ĉeĥio: [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec.

ENHAVO

Novjara saluto 3Ĉu vi komprenas kion vi legas?Kiel vi legas?

4

Sesdek bondeziroj 5La morto de patrino 7Reago pro artikolo en antaŭanumero

9

Historia renkontiĝo en Havano 10Indas ĉiam aserti 12Partoprenlisto, daŭrigo 13Kilianskirche, Heilbronn 14Ne devas esti viroj ­ la anĝeloj 15Wittenber: Luther-statuo 16Pestoj - malsanoj de homoj kajbestoj

17

Informetoj 22Korektoj 23Mia Preĝo 24

Page 3: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 3

La jaro 2015 estis por la mondoterura jaro. Krom la jam multajmilitoj, la mondo devis sperti

teroristajn atakojn, ĉe mi en Francio,sed ankaŭ en multaj aliaj landoj. Lahomoj fremdiĝas al la aliaj. Estas tiujkiuj mortigas blinde aŭ cele, unuope kajamase, estas tiuj kiuj fuĝas el la militamizero, el la politika aŭ religia per­sekuto, el senespera futuro, kaj kiuj troofte mortas dum la vojaĝo ĉu sur teroĉu en la maro, kaj estas tiuj kiuj pro iuimaga timo fermas la pordojn, la limojn.

Nia mondo freneziĝis. Inter tiujfrenezuloj estas tiuj kiuj volas vivi laŭla imago, laŭ la bildo kiun ili memkonstruis el malnova supozata oraepoko, laŭ la ordonoj de religio kiun ilimem ne konas sed same imagas al si,laŭ politikaj aŭ naciaj valoroj, kiujneniam estis tiel, kiel ili asertas.

Iom da espero venis, kiam internaciakunveno decidis pri principoj rilate alla klimatŝanĝiĝa minaco.

Ĉu la jarŝanĝiĝo efektive ŝanĝis lasituacion kaj la sintenon de homoj? Onipovas dubi. Ĉiaj minacoj restas. Sedrestas ankaŭ al ni la espero. Neniu povospreni ĝin de ni. Ni daŭre esperu keregantoj kaj popoloj zorgos pri la aliajhomoj, pri nia ununura planedo, pri la

farto de la malfeliĉuloj kaj de la malriĉajlandoj.

En tio, ni, kristanoj havas grandeganrespondecon. Ĉu ni ne estas la salo dela tero kaj la lumo de la mondo? Ĉu latero sentas tiun plusan guston? Ĉu lamondo vidas tiun brilan lumon?

Se ne, ni devas reiri al nia fonto, alnia fido, al nia spirito. Kiel vi legas? Nireiru al la Biblio, unuope kaj kune, kajagu laŭe. Tiel la mondo scios pri niaDio, la Kreinto, pri nia Savanto, ĝiaSavanto.

Unuope, ni ne kapablas multonatingi, sed aro da gutaj agadoj certe pliefikos.

Se ne ni, kiu alia povos proklami lagloron de Dio? Soli Deo Gloria.

Novjara saluto

Philippe COUSSON, FR

Ĉu la jarŝanĝiĝoefektive ŝanĝis la

situacion kaj la sintenonde homoj? Oni povas

dubi. ... Sed restasankaŭ al ni la espero.

Page 4: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

4 DIA REGNO 1/2016

Oni povas pritrakti la temon denia baldaŭa kongreso divers­maniere.

Unu el ili estas kompreneble rigardila diversajn manierojn legi la tekston denia Biblio, studi ĝin, mediti ĝin,kompari ĉi tiujn manierojn.

Sed gravas ankaŭ kaj precipe tio,kion ni faras el tiu legado, el tiu studado,el tiu meditado.

Tiun punkton levas ĉi tiu mallongateksto el la epistolo de Jakobo.

Ĉar al kio utilas legi, se nenio ŝanĝ­iĝas en nia vivo, en nia konduto, en niamaniero vidi la mondon, en nia manierokompreni la mondon?

Kompreneble eĉ tute profana litera­turo, stacidomaj romanoj aŭ romantikapoezio povas ŝanĝi la vivon de laleganto. Kaj la legado de la Biblio neefikus?

Kion oni trovas en la sanktaj skriboj?Kion ili senvualigas? Kion ili rivelas?

Unue nin mem, kio ni mem estas. Iliestas la spegulo, kie oni povas sin vidikun la propraj trajtoj, intencoj kaj de-

ziroj. Tamen oni povas ne agnoski tiunĉi sian bildon.

Krome, pli ol ordinara beletro, iliankaŭ parolas al ni pri la kreinto, priDio, eĉ se ni ne volas rimarki tion,aŭskulti tion. Ili parolas pri Lia naturo,pri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo,pri nia sinteno.

Tiaj komprenoj povus konduki alsenespero por iu ajn klarvidanto, kromse tiu mem rifuzas agnoski la naturonkaj postulojn, eĉ la realon de iu mondafonto.

Tial oni povas trovi plie en tiu librola mesaĝon pri solvo, pri libereco, prirekomenco por la unuopa homo kaj latuta homaro. Tiel en ĝi estas bonanovaĵo, Evangelio.

Kiam ni legas persone la Biblion,kiam ni komunume aŭskultas ĝin, niankaŭ troviĝas ĉiam denove en tiusituacio, sperti kio estas la efiko de tiurilato kun la teksto.

Ni do povas en ĉiuj ĉi tiuj okazojdemandi nin, kion mi lernis pri Dio kaj

Ĉu vi komprenas kion vi legas? Kiel vi legas?La kongresa temo

Philippe COUSSON, FR

Jakobo 123 Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similasiun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo; 24 ĉar li sinrigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis. 25 Sed tiu, kiu fikserigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas,ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiuestos benata en sia faro.

Page 5: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 5

liaj atendoj, pri ni kaj nia penso kajkonduto, pri la liberigo kaj libereco,kion ni povas ricevi, akcepti, pri la farojpretigitaj, kiujn ni plenumu.

Legi la Biblion, aŭskulti la Vorton,ne estas simpla distro, simpla paŭzo enla vivo, sed ĉiam nova ekiro, kie fontasnia tuta vivo nuna kaj tuja. El tiuj tempojĉe la Vorto, ĉe Dio mem, ni serĉu novan

elanon, ĉiam ankoraŭ novan, novanenergion. Legi la Biblion ne donas al niakiron, sed ekiron.

En la teksto de la evangelio laŭ Luko,kie troviĝas tiu demando “Kiel vilegas?” troviĝas ankaŭ tiu ordono . “Iruvi, kaj faru tion saman”.

01. Estu ĉiam sana!02. Paco regu cian animon!03. Sciu, ke la plej forta valuto estas la

amo!04. Estu pacienca ankaŭ kun ci mem!05. Ridetu al ĉiuj, eĉ al cia spegul­vizaĝo!06. Ĝoju pro ĉiu bono!07. Ĝoju pro ĉiu belo!08. Estu dankema pro cia vivo!09. Ne forgesu, nur tiu maljuniĝas, kiu

ne mortas juna!10. Pensu pozitive!11. Sentu cian gravecon!12. Helpu ĉiujn, eĉ nepetite!13. Aŭskultu la plendojn de aliuloj!

14. Neniam plendu!15. Ĉiutage promenu en la naturo!16. Rimarku, se floro por ci dehiskas!17. Havu favoratan arbon!18. Kelkfoje kantu laŭte nur por ci mem!19. Lernu ripozi!20. Ĉirkaŭbraku la gemaljunulojn!21. Sciu, ke la akvo estas la plej grava

trinkaĵo por la homo!22. Lernu taksi la ĝojon de la dono!23. Pardonu ĉiam al ĉiuj!24. Instruu aliulojn esperi!25. Provu konsoli la ĉagreniĝantojn!26. Cia manplato plenas de karesoj, donu

ilin al aliuloj!

Sesdek bondezirojJulia SIGMOND, IT/RO

La unua el miaj naŭ baptogefiloj iĝis 60­jara. Nekutiman donacon ŝi ricevis:mi sendis sesdek bondezirojn al ŝi. Mi tiel sentas, ke ĉi tiuj bondeziroj fakteestas bonaj konsiloj, pro tio mi sendas ilin al vi ĉiuj, kun sincera amo.

Page 6: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

6 DIA REGNO 1/2016

27. Respektu cian unuan penson!28. Notu ciajn interesajn sonĝojn!29. Respondu al ĉiuj leteroj!30. Havu verajn sekretojn!31. Kredu, ke la nuntempa momento

pleje valoras!32. Legu ĉiutage, kiom ajn ci lacas!33. Sentu la responson de cia grandeco,

fronte al formiko!34. Sentu la gravecon de cia malgrand-

eco, fronte al la kosmo!35. Lernu konstante ion!36. Havu gravajn planojn!37. Konu bone la forton de la penso!38. Uzu bone la forton de la vortoj!39. Havu kuraĝon pardonpeti!40. Akceptu, ke foje aliuloj pravas!41. Rekompencu la malbonon per bono,

por la ekvilibro!42. Fojfoje dormu longe, por forigi cian

lacecon!43. Ne permesu al mishumoro regi cian

animon!|44. Plezuru ofte sunleviĝon aŭ sun­

subiron!

45. Plantu sekrete florsemojn, kie nekreskas floroj!

46. Aprecu, ke ci vidas!47. Aprecu, ke ci aŭdas!48. Aprecu, ke ci paroli kapablas!49. Estimu la sentojn de aliuloj, eĉ se ili

diferencas de la ciaj!50. Ne provu ŝanĝi aliulojn!51. Estu cia propra estro: regu cin mem!52. Evoluigu ciajn kapablojn ĝis la limo

de neebleco!53. Timu de neniu kaj de nenio!54. Ne timu de maljuneco!55. Almenaŭ unufoje dum jaro, havu

“ermito-tagon”!56. Sciu ĉiam, ke ci kapablas je pli multe!57. Permesu por ci mem foje revadi!58. Sciu, nur de ci dependas, kion ci

altiras!59. Volu kaj kuraĝu esti feliĉa!60. Vivu ĉiam konscie!

Kara leganto

Dum longa tempo, mi nenion/aŭ tre malmulte menciis en miaj enkondukajRedaktoraj vortoj ke mi volonte ricevas kontribuojn al nia komuna gazeto.

La lastajn numerojn mi malfacile plenigis, kaj aldone al aliaj kaŭzoj, tio ankaŭiom malfruigis la publikigon de la gazeto. Espereble vi samopinias kun mi, ke nine publikigu malplenajn paĝojn.

Do, mi denove volas substreki ke Dia Regno bezonas (viajn) kontribuojndiversspecajn. Povas esti fotoj kun kelkaj simplaj klarigoj; ideo / malneta skizopri okazaĵo; (kruda) traduko de nacilingva artikolo aŭ meme eltrovita temo.Kompreneble ju pli preta la kontribuo estas, des pli ĝi helpas al mi.

Ne hezitu, nur malmultajn kontribuojn mi ĝis nun ne publikigis. Tiokompreneble povas okazi, sed vere malofte okazis. /Redaktoro

Page 7: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 7

Kiam mi havis nur 13 jarojn, mispertis tre malĝojan okazon,sed Dio utiligis ĝin por montri

al mi la belegan esperon de la Releviĝo.

Mia patrino estis malsana de la korodum pluraj jaroj. La 26-an de decembrode 1950, ŝi, laŭ sia kutimo, ripozis postla tagmeza manĝo. Estis tempo de lakristnaskferioj. Farmisto el nia preĝej­anaro kun siaj du filoj alvenis al niahejmo por inviti mian frateton kaj minpor pasigi du aŭ tri tagojn ĉe iliafarmbieno.

Ni estis tre kontentaj: “Paĉjo, paĉjo,permesu nin foriri kun ili!”

“Momenton, knaboj,” diris la patro.“Mi demandos patrinon, kion ŝi opiniaspri la afero.” Li eniris la ĉambron kajeliris kun la vizaĝo palega: “Knaboj,patrino estas foririnta!”

La tagon poste, ni iris al la kadavrejopor elekti la ĉerkon kaj plani la en­terigon de patrino. Kvazaŭ tio okazushieraŭ, mi rememoras, ke dum la reirohejmen, mi sidis en la aŭtomobilo flankede paĉjo kaj la frateto. Estis tagomalvarmega kaj la neĝo kovris ĉion.Tiel mi mem sentis: malvarma kaj senespero. Mia mondo estis finita.

Tiam, subite, mi sentis la ĉeeston deDio. (Patrino tre amis Kriston kaj ŝi estisrakontinta, ke ŝi akceptis Lin kiel siaSavanto, kiam ŝi havis 16 jarojn.) Mi

estas leginta la Sanktajn Skribojn ekdela aĝo de ok jaroj. En tiu momento, mikomprenis tion, kion mi legis en laBiblio pri la Releviĝo kaj tion, kion miapatro estis predikanta pri la Releviĝo deJesuo Kristo kaj la venonta Releviĝo detiuj, kiuj amas Lin. Mi komprenis ankaŭĉi­tiun vorton de Jesuo: “Mi estas lareleviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi,eĉ se li (aŭ ŝi) estas mortinta, tiu vivos.”(Evangelio laŭ Apostolo Johano 11, 25)

Sidante tie en la aŭto, mi sentis, kela malĝojo malaperis antaŭ la certeco:“Patrino ne estas en la ĉerko! Nur ŝiaŝelo estas tie. Patrino estas kun Kristo.En la Tago de la Releviĝo, mi vidos ŝindenove!” Dum ŝia enterigo, mi sentistian fortan ĝojon, ke mi ne verŝis eĉ unularmon. Kompreneble, mi sentis ŝianmankon, sed mi sentis ankaŭ la ĝojiganesperon de la Releviĝo. Tiu esperobaziĝas firme sur la Vorto de Dio.Ekzemple, la Apostolo Paŭlo (inspiritade la Sankta Spirito) skribas en 1-aKorintanoj 15, 51-52:

“Jen mi sciigas al vi misteron: Ni neĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, enmomento, en okula ekmovo, ĉe la lastatrumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kajla mortintoj releviĝos senputraj, kaj niŝanĝiĝos.”

La Apostolo skribas ankaŭ en 1­aTesalonikanoj 4, 13-18:

Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciupri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne

La morto de patrinoVilĉjo GOLDSMITH, Usono

Page 8: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

8 DIA REGNO 1/2016

El Preĝo por ĉiu Tago

de Jelly Koopmans-SchotanusMendu tiun­ĉi libreton ĉe sekretario PavelPolnický (adreso en la kolofono).

13. februaroĈiela Patro, riĉigu min per la kono de Viavero, por ke mi povu riĉigi aliajn. Ĉiun tagonmi ĉerpu novan forton el Via Vorto. Gardumin kontraŭ malicaj pensoj, kiuj malvalorigasla vivon.

Preĝoporĉiu

Tago

Jelly Koopmans-Schotanus

malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havasnenian esperon. 14 Ĉar se ni kredas, keJesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭtiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Diovenigos kun Li. 15 Ĉar ni diras al vi perla vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estosvivaj, restantaj ĝis la alveno de laSinjoro, tute ne havos lokon antaŭ laendormiĝintoj. 16 Ĉar la Sinjoro memmalsupreniros de la ĉielo, kunsignalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo,kaj kun la trumpeto de Dio; kaj lamortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; 17poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj,estos kune kun ili suprenkaptitaj en lanubojn, por renkonti la Sinjoron en laaero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun laSinjoro. 18 Tial per tiuj vortoj konsoluunu la alian.

Jesuo Kristo releviĝis el la mortintojkaj Li vivas. La Biblio donas al ni laesperon ke Li revenos kaj suprenkaptostiujn, kiuj amas Lin. Sed unue, lapersonoj mortintaj, kiuj fidis al Liricevos novajn korpojn, “kaj tiel ni estospor ĉiam kun la Sinjoro.” Estas pro tiubelega vero, ke mi neniam preĝas dumpli ol 65 jarojn por la paco kaj la ripozode patrino. Laŭ la Vorto de Dio, miSCIAS, ke ŝi ripozas kun Kristo. MiSCIAS, ke je la tago de la Releviĝo ŝiricevos novan korpon. Mi SCIAS, kemi vidos ŝin denove.

Kia grandega konsolo!Kia grandega espero!

Page 9: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 9

Kara Redaktoro,

Jam de pli ol 5o jaroj mi legas niangazeton Dia Regno. Multfoje miestis ravita de interesaj kaj valoraj

artikoloj, raportoj, kelkfoje ne tute. Sedmi lernis de apostolo Paŭlo, ke niakceptu unu la alian, do mi ne permesisal mi pli seriozan kritikon kontraŭ – laŭmi – tro infanecaj atestoj. Eĉ mi pensis,ke ni okcidentaj kristanoj jam tiomgradeperdis nian simplan, infanecan kredon,ke nun el la tria mondo niaj “nov-kristanaj” gefratoj estos niaj misiistoj.

Tiel mi povis legi la artikolojn deVilĉjo GOLDSMITH ofte kun duboj,speciale pri la potenco kaj atakemo demalbonaj spiritoj, demonoj. Mi seriozekredas, ke Jesuo Kristo venkis super laSatano! Sed ĉi lasta artikolo, kiu aperisen la antaŭa numero de DR tuteindignigis min. …..

Mi sincere kredas je tio, ke ni povaskaj rajtas peti helpon de nia Ĉiela Patro,eĉ nia Sinjoro Jesuo Kristo kuraĝigas,instigas nin: “petu en mia nomo ion ajnde la Patro” Sed tiu petado ne estasperŝnura tirado de pupo! Nia Patro jaestas la Ĉiopova Dio!

Jesuo prezentas al ni sian Patronkompatema kaj bonkora. “…estu filojde via Patro, kiu estas en la ĉielo, ĉar

Li levas Sian sunon sur la malbonulojnkaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur lajustulojn kaj la maljustulojn. (Mat 5,45)

“... Li estas bona al la nedankemulojkaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kielvia Patro estas kompatema”. (Luk 6,35-36)

Mi trovas tre malinda tiel farireklamon por Dio ke: vidu la tutaregiono suferas pro la sekeco, sed superla terpeco de la kristanino Dio donaspluvon!

Kara Frato Redaktoro, dum mialonga vivo mi konis ankaŭ kelkajnredaktorojn kaj ĝenerale ili plendis, kemalmultaj artikoloj kolektiĝas poraperigi ilin. Mi iom komencas dubi ĉune nur la verkantoj sed ankaŭ la legantojestas malmultaj. Aŭ oni legas ion,konsentas aŭ malkonsentas, sed neinteresiĝas pri la tuta afero tiom, ke onireagu pri tio legita nur flankenmetas ĝin.Tio estas kompreneble kaj memkritiko,kaj plendo. Mi sendis jam artikolojn, prikiuj mi pensis, ke post la apero ekestosdiskutoj en nia gazeto, sed nenio okazis.Ĉu oni ne rimarkis tion, ke revoluciajideoj estis en ili? Aŭ tute simple ni neestas skribemaj?

Éva Farkas-Tátar

Reago pro artikolo en antaŭa numero

Page 10: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

10 DIA REGNO 1/2016

Historia renkontiĝo en Havano, Kubo

Bengt Olof ÅRADSSON, SE

Simila renkontiĝo inter la papo kajla kapo de la Rusa OrtodoksaEklezio neniam okazis. La unuiĝ­

inta kristana mondo finiĝis en 1054.Ĉijare, la 12an de februaro 2015,preskaŭ 1.000 jarojn poste, renkontiĝispapo Francisko kaj patriarko Cirilo elMoskvo sur neŭtrala tero en Kubo.

La kunveno intence okazis mal-proksime de Eŭropo por ke neniu estuhejme. En la flughaveno de Havano, enabsolute ne-religia loko, tiuj du havissian kunvenon, kiu daŭris kelkajnhorojn.

“Finfine! Ni estas fratoj”, diris lapapo, kiam li brakumis la patriarkon enspeciala ĉambro de la flughaveno enHavano.

La kunveno estis rezulto de intensaVatikana diplomatia laboro, kiu daŭrisplurajn jarojn. Kaj Johano Paŭlo II kajBenedikto XVI, provis vane aranĝikunvenon, sed nur nun la tempo estismatura. Laŭ la ambicio de Francisko, laVatikano devas ludi pli aktivan diplo-mation rolon. Por ke la nuna renkontiĝookazu, multe dependis de la agado deFrancisko. Li ne petis la ortodoksan

La papo Francisko kaj la patriarko Cirilo de Moskvorenkontiĝis post preskaŭ 1000 jaroj.

Cirilo la 1-a. Foto de: www.kremlin.ru Francisko en 2014 Foto de: korea.net

Page 11: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 11

patriarkon veni al Romo kaj li ankaŭ neproponis, ke li mem iru al Rusio. Li dirissimple: ”Kie, kiam kaj kiel la patriarkovolas.”

Tiel estiĝis ekstra halto en Kubo, kiukuŝas laŭ la papa itinero jam planita alMeksiko. La patriarko vizitis Kubonoficiale kaj venis jam tagon antaŭe.

“La plej grava afero dum la ren-kontiĝo estas la persekutado de kristanojen Afriko kaj la Proksima Oriento. Ĝituŝas ambaŭ”, diris la metropolitoHilarion Alfejev, kiam la kunveno estisprezentita semajnon antaŭ la okazo. Lirespondecas pri la internaciaj rilatoj dela Rusa Ortodoksa Eklezio. Prezentookazis samtempe en Vatikano.

Francisko jam parolis maltrankvilepri “tria mondmilito, kiu okazas enkelkaj diversaj lokoj”. En mondo, kie laminacoj, perforto kaj terorismo estaskreskantaj, li evidente havas ekumenanplanon, kiu estas transponti la diferen-cojn kaj konfliktojn. La ĵusa renkontiĝoen Kubo estu komprenata en tiu lumo,

ankaŭ la provaj diplomatiaj kontaktojnkun Ĉinio. Kaj kompreneble ankaŭ laaŭtuna vojaĝo al Svedio oktobre, kiamla papo, kune kun la Tutmonda AsocioLuterana en Lund komencos la festonpri tio, ke antaŭ 500 jaroj Martin Luthernajlis siajn tezojn sur la preĝejan pordonen Wittenberg.

Kial nun tio­ĉi okazas?“Ni vivas en internacia drama situa-

cio. Kial resti en malakordo kiam niajsenkulpaj fratoj estas murditaj de ek-stremistoj!” diras Kardinalo WalterKasper en la itala gazeto REPUBBLICA,responde al tiu demando.

Komuna komunikaĵo venos de la dugvidantoj en kiu antaŭvideble iliesprimas siajn komunajn maltrankvilojnpor la situacioj en Irako kaj Sirio.

Post la renkontiĝo papo Franciskodaŭrigis sian kvintagan viziton alMeksiko.

(Bazita sur artikoloj de Peter Loewe enDagens Nyheter kaj de SVT Nyheter)

Jam pasis 962 jaroj ekde la dueklezioj iris siajn apartajn

vojojn pro politikaj kialoj. Tiunokazaĵon oni nomumas laOrienta Skismo. Ĝi baziĝis sur lafakto ke Romo kaj Konstantino-polo drivis dise geografie, lingvekaj politike. Kiam patriarko estisenoficigita en Konstantinopolola demando leviĝis pri la papasuvereneco. La skismo finiĝis lajaron 1054 kun la reciprokaekskomuniko de la papo LeonoIX kaj la patriarko Mikaelo la 1-aKerulario.

Kelkaj gravaj jaroj:1054: La Orienta Skismo kondukas al reciproka

ekskomuniko. La kristana eklezio partiĝisen Roma kaj Ortodoksa partoj.

1453: Konstantinopolo falas, konkerita de laOtomana Imperio.

1517: Lutero najlas siajn 95 tezojn en Wittenbergkiuj kritikas la Katolikan eklezian komerconen indulgoj.

1929: La Vatikano kreita post kompromiso(Laterana pakto) inter Pio XI kaj laReĝlando de Italio, reprezentita fare deBenito Mussolini.

2016: Historia kunveno en Kubo inter la papo kajla patriarko de Moskvo.

Page 12: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

12 DIA REGNO 1/2016

Ne facila estas la vivo de homojen afrika lando kiel Malagasio,des malpli tiu de la lokaj krist-

anoj, sed ni povas aserti ke Nia SinjoroKristo Jesuo aŭskultadas nian preĝonkaj respondas al niaj petoj en favoramomento.

Eble la nuna moderna mondo ne plubezonas aŭskulti la atestadon faritan dekristanoj, sed nia ĉiutaga vivo estasmiraklo. Laŭ statistiko, averaĝe duonode la loĝantaro (ĉ. 23 milionoj) estaskristanoj kaj problemo pri religio kajreligia kunvivado ne estas konata en nialando. Kristanoj povas diri, ke Dioprotektas nin kontraŭ triba kaj civilamilito malgraŭ tio, ke jam delongepotencaj landoj kaj grupoj de fihomoj

provis provoki tion, sed ĉiam mal­sukcesis.

Des pli, ke Dio donis al ni unikanlingvon ebligante al ni ĉiuj interkom­preniĝi unu kun la alia. Dio provizas alMalagasoj la eblecon postvivi malgraŭla profunda mizero en kiun nia landosinkas pli kaj pli. La Monda Banko ĵuskonfirmis ke la malriĉeco trafas 92% deMalagasoj. Mi bedaŭras nur ke ne sufiĉesolidariĝas la lokaj kristanoj pro dis­dividaj tendencoj inter sektoj/grandajeklezioj. Tion profitas islama religio, kiu“subvencias” islamajn virojn (precipeen la nordo de la lando), kiuj kvankamnelaborantaj, akiras monon de ekster-lando kaj ebligas al si allogi malagasajnvirinojn por edziniĝi al ili.

Indas ĉiam aserti

Henriel FIDILALAO, Madagaskaro

“Henriel FIDILALAO, la sola malagasa Esperanto-poeto,naskiĝis en Madagaskaro antaŭ 40 jaroj. Magistr‐

iĝis pri la instruado de la lingvo kaj literaturo franca.Instruis la francan lingvon en ŝtata gimnazio kaj liceo; nunmastrumas Esperanto-firmaon pri importado kaj eks-portado. Patro de kvar filoj. Esperantisto ekde 1986.Diplomita Cseh‐instruisto, prezidanto de la Unuiĝo deMalagasaj Esperantistoj. Verkas poemojn kaj prozon,tradukas el Esperanto malagasen, kaj el la malagasa kajfranca en Esperanton, partoprenas en kompilado de laEsperanta-malagasa kaj malagasa-Esperanta vortaroj.Antaŭnelonge estis eldonita lia koresponda kurso deEsperanto por malagasoj.”

Laŭ La Ondo de Esperanto Nr 8­9, 2006

Page 13: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 13

La islama viro rajtigas al la malagasajedzinoj resti kristaninoj sed malper-mesas tion al la naskitaj gefiloj, kiujdevas sekvi lin en lian moskeon.

Krom tio, stariĝas tie kaj ie islamajlernejoj kaj kuracejoj, kiuj akceptasmalriĉulojn. Moskeoj pliiĝas en grandajurboj kaj multaj junaj Malagasoj akirasstipendion por studi en islamaj univer-sitatoj en aliaj landoj.

Sed tio ne malkuraĝigas la mala­gasajn kristanojn. Ni daŭrigas preĝifavore al nia lando kaj ni fidas je lainterveno de Jesuo Kristo por kuraciĝian malsanon. Ĝi ja estas malsana de2009 ĝis nun, manko de sekureco iĝaspli grava, la nuna elektra kurento en latuta lando ne plu sufiĉas, nia monvalutoforfalas tagon post tago, koruptado regas

ĉie kaj niaj riĉaĵoj estas ŝtelitaj depotencaj landoj kaj kelkaj lokulojprivilegiitaj.

Ni ne malesperas, ĉar ni havasKriston Jesuon kun ni al kiu nia reĝinoRanavalona 2a oficiale “konfidis” sianregnon meze de la 19a jarcento. Miesperas ke Nia Sinjoro ne forgesas tiunpakton, kiun tiu reĝino nia faris kun Li.

Mi anticipe dankas tiujn, kiuj preĝasankaŭ por ni en tiu fora suda hemisfero!

Jesuo Kristo benu vin ĉiujn kaj liapaco estu ĉiam en via koro.

FIDILALAO HenrielAmbohidrapeto

Malagasio/Madagaskaro<[email protected]>

17. Krüger Siegfried, Germanio18. Puijenbroek Ruth, Svislando19. Bisset David, Britio20. Bisset Jean, Britio21. Parkanyine K. Erzsebet, Hungario22. Schaeffer Hedwig, Germanio23. Schaeffer Karl Heinz, Germanio24. Ojasild Joonatan, Estonio

25. Polnický Tomáš, Ĉeĥio26. Polnická Miloslava, Ĉeĥio27. Pospíšilová Ria, Ĉeĥio28. Panáčková Emílie, Ĉeĥio29. Chrdle Petr, Ĉeĥio30. Landfors Anna Svedio31. Landfors Mats Svedio32. Järlström Agneta Svedio

Daŭriga listo de aliĝantoj al 66­a KELI kongreso

66a Kristana Kongreso de KELIBratislava, Slovakio, 16. – 23. 7. 2016Temo: Ĉu vi komprenas kion vi legas? Kiel vi legas?

Page 14: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

14 DIA REGNO 1/2016

La apuda vitralo estas partode granda fenestro en laprotestanta ĉefpreĝejo Ki­

lianskirche en mia urbo Heilbronn.La artisto estis la germano

Charles Crodel ĉirkaŭ la jaro 1960.La vitralon mi nur atente rimarkispost la invado de fuĝintoj en nianurbon, en Eŭropon! Kiel aktuala!

La temo estas la fuĝo al Egiptio,priskribita en Mat 2,13-23.

Ege imponas min la anĝelo,kiun mi deziras al la fuĝintoj kajal la legantoj.

Tre kore salutasSiegfried KRÜGER, DE

Kilianskirche,Heilbronn

Page 15: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 15

Ne devas esti viroj kun flugiloj,la anĝeloj

Ne devas esti viroj kun flugiloj,la anĝeloj.

Ili iras mallaŭte, ili ne devas krii,ofte ili estas maljunaj kaj malbelaj kaj malgrandaj,

la anĝeloj.

Ili ne havas glavon, nek blankan vestaĵon,la anĝeloj.

Eble estas unu, kiu donas al vi la manon,aŭ li loĝas apud vi, muro ĉe muro,

la anĝelo.

Al malsatulo li alportis la panon,la anĝelo.

Al malsanulo li preparis la litonkaj li aŭdas, se vi vokas lin en la nokto,

la anĝelo.

Li staras survoje kaj li diras: Ne,la anĝelo,

granda kiel fosto kaj malmola kiel ŝtono –ne devas esti viroj kun flugiloj,

la anĝeloj.

Rudolf Otto Wiemer

Tradukita de Siegfried KrügerKun afabla permeso de la heredintoj

Page 16: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

16 DIA REGNO 1/2016

La mondfama statuo de Lutheren Wittenberg ricevis blindiganbendon, kiel signo pri la anti-

semitismo de la reformistoj. La flavanbendon metis la direktoro de la pro-testanta akademio de Sachsen-Anhalt.

La ago estas alvoko al malprok-simiĝo, for de la malamo de Lutherkontraŭ la judoj. Ni devas montri kiella reformisto estis blinda en tiu afero.Tamen, Luther estis klarmensa kajmalkovris multajn novajn aferojn. Labandaĝo estis forigita dum la 532anaskiĝtago de Luther, tamen.

La kovrado estas parto de kampanjode la konsilantaro de Evangelia Eklezioen Centra Germanio por la kristana judadialogo.

En 1821 oni dekovris wittenbergan

monumenton al Martin Luther (1483-1546). Ĝi estas konsiderata la plej mal­nova germana Luther­memoraĵo. Nurkelkajn metrojn apud la statuo deLuther, oni inaŭguris memoraĵon de liaamiko, la polihistoriisto Philipp Me-lanchthon (1497-1560).

Wittenberg: Luther-statuo ricevas blindigan bendon

Laŭ artikolo en retgazeto Jesuo.deIdeon donis Siegfried Krüger

Martin LUTHER (10-a de novembro 1483 – 18-a de februaro 1546). La 31-an de oktobro1517 li najlis siajn 95 tezojn al la pordego de la preĝejo de Wittenberg, lia protesto

kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo.Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraŭ estas laakceptita konfesio en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la akceptitaprotestantismo estas tiu de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj kaj en Hungario.

Kvankam Luther protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis herezalaŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sedkontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sedestis senlegitima en si mem.

La ĉefaj doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo:sola fide; sola scriptura; la pastrareco de la kredantaro.

El Vikipedio - kapvorto Marteno Lutero

Page 17: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 17

Pestoj – malsanoj de homoj kaj bestojPrelego por Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno,

Oldřich Arnošt FISCHER, CZ

Pesto de homojKaŭzanto estas bakterio Yersinia pestis.Sentemaj organismoj estas kelkaj speciojde ronĝuloj, kameloj kaj homoj. Rezerv­ujoj estas sovaĝaj ronĝuloj (ratoj, zizeloj,gerbiloj k.a.). Transmitanto estas la puloXenopsylla cheopis (kaj ankaŭ 50 aliajpulaj specioj, sed ne ĉiuj specioj trans­mitas la peston facile).

En naturo la malsano ekzistas interronĝuloj, kiuj estas rezervujoj de labakterio. La ronĝuloj aŭ malsaniĝas aŭne malsaniĝas. Puloj povas ataki kame­lojn aŭ homojn (vojaĝantojn, ĉasistojn,turistojn), kiuj proksimiĝas al terkavojde la ronĝuloj. Tio estas naturaj fokusojde la pesto.Mongolaj paŝtistoj (aratoj) jam en

mezopoko sciis, ke se mortas ronĝuloj,baldaŭ ekmortos kameloj kaj poste ankaŭhomoj. Tial ili ĉirkaŭbarilis la fokusojnper ŝtonoj, por averti aliajn homojn.Hindoj forlasis siajn hejmojn, se mort-intaj nigraj ratoj (Rattus rattus) estistrovataj.

La pulo X. cheopis suĉas sangon denigraj ratoj (R. rattus), kiuj en antikvaepoko kaj mezepoko ofte troviĝis engrenejoj, domoj kaj ŝipoj. La pulojtransmitis la peston al homoj precipe enurboj. Tiel ekestis urbanaj fokusoj de lapesto.

La bakterio Yersinia pestis multi-pliiĝas en stomako de pulo kaj amaso danovaj bakterioj obstrukcias kropon(antaŭstomakon) de la pulo. La pulo jamestas malsata, sed kaŭze de amaso dabakterioj en kropo ĝi ne povas suĉisangon de homo. Tial ĝi saltas el unugastiganto al la alia, pikas kaj infektigashomojn kiel vivanta saltanta injektilo.

La pesto havas du formojn: bubonanpeston kaj pulman peston. La bubonapesto estas transmitata de puloj (precipeX. cheopis). Plej ofte la bakterio multi-pliiĝas en limfonodoj, kie kaŭzas pusaninflamon. La limfonodoj, precipe eningvenoj, estas pligrandiĝitaj kaj fariĝasabscesoj (bubonoj), kiuj estas plenaj depuso kaj sango. Tiam la abscesoj sub

Pestoj estas infektaj malsanoj, kiuj rapide disvastiĝas kaj mortigas plimulton dasentema populacio. Kaŭzantoj de pestoj estas diversaj: fungoj, bakterioj kajvirusoj. Ankaŭ transmitantoj* kaj vojoj de transmitado* estas diversaj.

La sekva teksto estas ĉerpo el la plena prelego. /Redaktoro

* La aŭtoro uzas la ne­PIVan vorton “transmiti” plurloke en la artikolo. Transmiti estas uzata i.a. enVikipedio. La laŭ­PIVa ekvivalento povus esti “transmisii”. /red

Page 18: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

18 DIA REGNO 1/2016

haŭto aspektas kiel nigraj. Tial oni nomisla peston “nigra morto“.

La pulma pesto estas transmitata perguta infektado, kiam malsanulo eltusasla bakterion Y. pestis. Ĉefa simptomo depulma formo de pesto estas gravapneŭmonio kun alta febro.

Origine ekzistis nur lokaj fokusoj depesto inter ronĝuloj de Azio kaj Afriko.La malsano kun la ronĝuloj trapasisMarkolon Bering kaj disvastiĝis enAmeriko antaŭ alveno de la unuaj homoj(eskimoj kaj indianoj) el Azio.

Katastrofo ekestis, kiam homarofariĝis multenombra. Homoj kapablisrikolti multe da greno kaj plenaj grenejojallogis ronĝulojn, precipe ratojn. Ratajpuloj (X. cheopis) transmitis la peston alhomoj.

En sumera eposo pri Gilgameŝo estaspriskribita pesta epidemio en la urboUruk. Sumeroj timis la peston, kaj havisspecialan paganan dion de la pesto, kiesnomo estis Erra. Kiam la dio Erra vizitisla urbon Uruk, multe da mortintoj kuŝissur placoj kaj stratoj de la urbo aŭ flosisen la rivero Eŭfrato.

En la Biblio estas priskribita pestaepidemio inter filiŝtoj kiuj bataliskontraŭ judoj: “... la mano de la Eternulofaris en la urbo tre grandan tumulton,kaj li frapis la loĝantojn de la urbo, kiella malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn,kaj aperis sur ili tuberoj.” (1 Sam 5, 9)– La “tuberoj“ estis pestaj abscesoj.

Alia granda pesta epidemio savisloĝantojn de Jerusalem kontraŭ asiriajkonkerantoj. Asiria reĝo Sanĥerib voliskonkeri la urbon, sed lia armeo estispreskaŭ neniigita de la pesto: “En tiunokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj

frapis en la tendaro de la Asirianoj centokdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene,oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavrojsenvivaj. Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio,elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restisen Nineve.” (2 Reĝ 19, 35­36) – Subitamorto de 185 000 asiriaj soldatoj (ver-ŝajne de rapida, perakuta formo de lapesto) ŝanĝis historion.

En la jaro 542 post Kristo la pestoatakis Bizancon, kies imperiestro estisJustiniano. Dum tiel nomata Justinianapesto formortis duono da loĝantoj deorientromia imperio. La pesto furiozistiel forte, ke ĉiutage en Bizanco mortadis5-10 miloj da homoj. Terura epidemiodisvastiĝis en Egiptio, Palestino, Turkiokaj en la jaroj 544–570 en Francio kajAnglio.

Epidemion, kiu trafas multe da landojoni nomas “pandemio“.

La dua pandemio ekestis en la jaro1050 en Mezopotamio. La pesto dis-vastiĝis en Hindio, Mezazio kaj Ĉinio.En la jaroj 1100–1200 estis trafitajEgiptio kaj Sirio. Kruckavaliroj, kiujrevenis hejmen el Palestino, disvastigisla peston en Eŭropo.

En la 14-a jarcento la pesto atakisKrimeon. Komercistoj alportis ĝin enItalion sur siaj ŝipoj, en kiuj troviĝisinfektitaj nigraj ratoj (R. rattus). En lajaro 1346 la pesto aperis en Sicilio, enfino de la jaro 1347 en franca havenoMarseille kaj en la jaro 1348 ĝi atakisHispanion, Francion, Germanion, niajnlandojn (kie tiam reĝis Karolo IV) kajSkandinavion. Oni supozas, ke tiam enEŭropo mortis 25 milionoj da homoj kajen la tuta mondo 75 milionoj da homoj.

Homoj longtempe ne sciis kaŭzanton

Page 19: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 19

de la pesto. Kuracistoj kuracis nursimptomojn de la pesto. Ili bataliskontraŭ febro kaj tranĉis abscesojn.Malespere ili kredis, ke la pesto estaspuno de Dio. Procesioj de skurĝantojbatis sin, por savi homojn for de lamalsano, sed vane. Aliaj homoj akuzisjudojn, ke ili venenigis putojn, kaj aran-ĝis pogromojn kontraŭ judoj. Sed ankaŭpersekutitaj judoj suferadis de la pesto.

Multaj malsanuloj restis en siaj hej-moj sen helpo, ĉar la homoj timis lapeston. Kuracistoj ne ĉiam aŭdacis helpi.Se ili volis kuraci malsanulojn, ili prenisspecialajn “kontraŭpestajn“ vestaĵojn.Viktimoj estis ankaŭ inter pastroj kajgemonaĥoj, kiuj zorgis pri malsanuloj.

Sed kelkaj homoj kapablis pensi racie.En ĉeĥa literaturo konserviĝis kvinverkaĵoj pri la pesto, kiujnverkis Sigismundo Albíkel Uničov (1347­1360? –1427), kiu estis bona jur-isto, ĉefepiskopo kaj per­sona kuracisto de la reĝojVenceslao IV kaj Sigis-mundo Luksemburga.Albík verkis Compendiummedicinae [Medicina kom-pendio] kaj Regimen sani-tatis seu Vetularius [Regu-loj por la sano], sedbedaŭrinde tiuj homoj,kiuj plej multe bezonisliajn konsilojn, ne kom-prenis latinan lingvon aŭne sciis legi.

Dekano de KarolaUniversitato Křišťan elPrachatice (1366–1439),kiu estis amiko de Magi-

stro Johano Hus (1371? – 1415), verkisartikolojn pri la pesto latine, sed en siaj“Kuracistaj libroj“ li ĉeĥe rekomendis alhomoj observi higienon. Pro uzado deĉeĥa lingvo liaj libroj estis tre popularaj.Dum la jaroj 1496–1497 Jan Čern(1456?–1530) verkis la libron “Pri pestajmalsanoj kaj kiel homoj devas kondutiantaŭ kaj dum la pesto“, kiu estis dumla jaroj 1506–1623 multfoje publikigita.Čern rekomendis al homoj observihigienon kaj fuĝi el la loko, kie la pestoaperis. Riĉuloj kaj potenculoj havis pligrandan ŝancon fuĝi ol malriĉa popolo.

La unuan efikan mikroskopon, kiuestis taŭga por observado de bakterioj,konstruis Antony van Leeuwenhoek(1632-–1723) en la 17-a jarcento, seddaŭris multe da jaroj ĝis ekesto de nova

La mapo montras la disvastiĝon en Eŭropo dum la 14a jc.

Page 20: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

20 DIA REGNO 1/2016

scienca disciplino – bakteriologio. Scien-cistoj devis paŝon post paŝo ellerniizoladon de bakterioj el obdukcia*materialo, laboron kun bakteriaj kulturoj,koloradon kaj observadon de bakterioj,kaj pliperfektigi bakteriologiajn meto-dojn.

En la jaro 1894 priskribis kaŭzantonde la pesto du bonegaj sciencistoj, japanabakteriologo Ŝibasaburo Kitasato (1853–1931) kaj pli juna franca bakteriologoAlexandre Yersin (1863–1943). Ili am-baŭ laboris en Hongkongo, kie furiozisepidemio de la pesto. Ili obdukciismortintojn kaj serĉis bakterion, kiukaŭzas la peston, en obdukcia materialo.Pli aĝa Kitasato hastis publikigi siantrovaĵon. Tial li erare skribis, ke labakterio, kiun li trovis en obdukciamaterialo, estas movebla. Yersin publiki-gis pli precizan priskribon de la bakterio,kaj korekte skribis, ke la bakterio estasnemovebla. Tial la bakterio estisnomigita Yersinia pestis laŭ Yersin.

La unuan vakcinon kontraŭ la pestopreparis Waldemar Mordeĥai WolffHaffkine (1860–1930) en la jaro 1897.En la jaro 1898 franca esploristo P.L.Simond trovis la bakterion Y. pestis enintestoj de puloj. Li tiel atestis, ke la puloX. cheopis transmitas la peston.

Kiam homoj ĉesis loĝadon en lignajdomoj, kiuj estis taŭgaj por nigraj ratoj(R. rattus), la pesto jam ne havis grandanŝancon disvastiĝi, ĉar al nigraj ratojŝtonaj domoj ne plaĉis. Krom tio nigrajratoj estis baldaŭ anstataŭitaj de norvega(bruna) rato (Rattus norvegicus), kiuestas pli agresema, sed ne estas gasti-

ganto de la pulo X. cheopis, kiu trans-mitas peston.

Sed ekzistis homoj, kiuj uzis lamalsanon kontraŭ aliaj homoj. Jam enantikva kaj mezepoka epokoj soldatoj dekonkerantaj armeoj ĵetis korpojn demortintoj en fortikaĵojn, por ke defend­antoj de la fortikaĵoj mortu de la pesto.

Bedaŭrinde eĉ en la dudeka jarcentouzis sciencistoj la peston kontraŭ aliajhomoj. Dum la dua mondmilito japanaarmeo uzis la peston kiel batalilo kontraŭĉinoj, koreanoj, mongoloj kaj manĉuroj.Speciala taĉmento 731, maskita kiel“taĉmento de kuantunga armeo porprevento de epidemioj kaj purigado deakvo“, preparis en specialaj laboratoriojgrandan kvanton da vivantaj puloj, kiujestis intence infektigitaj de la bakterioY. pestis. La puloj estis disvastigitaj interloĝantoj de atakitaj landoj (japanajsoldatoj uzadis specialajn granatojn kajbombojn, kiuj estis plenigitaj de vivantajpuloj). Kelkaj militkaptitoj el la taĉ­mento 731 estis post la dua mondmilitojuĝitaj de sovetoj en Ĥabarovsk (1949).Usonanoj siajn militkaptitojn el la samataĉmento (731) ne juĝis, sed liberigis ilinkaj uzis iliajn sciojn kaj spertojn por

Sed ekzistis homoj,kiuj uzis la malsanonkontraŭ aliaj homoj.... eĉ en la dudeka

jarcento.

* La aŭtoro uzas la ne­PIVan vorton “obdukcii” plurloke en la artikolo. “Obdukcio” signifas postmortanekzamenon de kadavro. “Obdukcio” estas uzata i.a. en Vikipedio.

Page 21: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 21

evoluo de propraj bakteriologiaj armiloj.La pesto tiel multe influis vivon de

niaj antaŭuloj, ke en ĉeĥa lingvo oni ĝisnun uzadas frazojn, kiuj devenas elepoko de pestaj epidemioj. Oni ofteuzadas la vorton “kvaranteno“. Enmezepoko la ŝipo, kiu proksimiĝis alhaveno, devis resti sur la maro kvardektagojn kaj proksimiĝi nur se estis certa,ke neniu el ŝipanaro post kvardek tagojsuferas de pesto. “Kvardek“ oni italediras “quaranta“ kaj el tio devenas lavorto “kvaranteno“.

Se homo tusas aŭ ternas, oni oftediradas: “La Dio sanu vin!“ [PozdravPámbu!] En mezepoko ofte tusis kajternis homoj, kiuj estis atakitaj de pulmaformo de la pesto. Tial la malsanulofervore respondis: “La Dio faru tion!“[Dejž to Pámbu!]. En mezepoko mal-sanuloj atakitaj de pesto devis multe pagipor medikamentoj kaj kuracadon. Tialoni ĝis nun diradas: “Platil jako mouro-vat.“ Tio signifas: li pagis multe damono. Sed nur malmulte da nuntempajhomoj scias, ke la adjektivo “mourovat“[makula] origine sonis “morovat²“ [tra-fita de pesto].

Giovanni Bocaccio (1313–1375)verkis dum la jaroj 1348–1353 libronDekamerono. Dek junaj homoj (7 virinojkaj 3 viroj), kiuj fuĝis el Florenco, kiefuriozis la pesto, en ekzilo rakontis centrakontojn.

Inter aŭtoroj de nia urbo Brnoekzemple poeto Václav Renč (1911–1973) verkis en la jaro 1947 dramon“Nigra amanto“ [Čern milenec], kiutemas pri “nigra malsano“, la pesto. Lapesto ne malaperis el la mondo. Ĝis nunekzistas lokoj, naturaj fokusoj, kie homo

povas infektiĝi. En naturaj fokusojekzistas ronĝuloj kaj la pulo X. cheopis.Tial vojaĝantoj, kiuj volas viziti tiajnregionojn, devas esti vakcinitaj kontraŭla pesto.

Paĝo el Dekamerono /Vikipedio.

Entombigado de pestaj mortintoj en Tournai/Vikipedio.

Page 22: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

22 DIA REGNO 1/2016

informetoj

Karaj,eble vi jam scias, ke la PatroNia-tabulo enJerusalemo estas renovigenda. Bernhard Eich-korn transprenis la taskon, kolekti la necesajn 4500 €. Mankas ankoraŭ ĉ. 500 €.Kiu donacos?

Bernhard EichkornIBAN DE47 7509 0300 0006 4894 51BIC GENODEF1M05

[Germanoj povas ricevi kvitancon por laimpost­oficejo. Tiam post la ĝirado bv. skribivian poŝt­adreson al: eichkorn.b@t­online.de –same alilandanoj, se germanlingva dokumentoestas utila al ili.]

Kore salutasAlbrecht

La apuda bildo montras laPreĝejon Patro Nia (konataankaŭ per la nomo Eleona),konstruita fine de la kvarajarcento. Ĝi estas fama prola preĝo Patro Nia, kiuaperas sur ĝiaj internajmuroj en pli ol cent lingvoj,inter alie Esperanto.

El sveda Vikipedio

Page 23: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

DIA REGNO 1/2016 23

informetoj

Korektoj

1) Malbona retadresoEn n­ro 6 de Dia Regno, sur paĝo 141 ĉe Nederlando, estas skribita malĝustaretadreso de Gerda Dercks. La ĝusta retadreso estas [email protected]

2) Ne kompleta bankkonto al KUNELa bankkonto de la nederlanda KELI sekcio KUNE estas ne komplete menciitaen Dia Regno n-ro 6. Mankas la IBAN kodo. Devas esti:NL49INGB 000 1087575. Chr. Esperanto Verg. KUNE

3) Manko de antaŭsignojEn n­ro 6 de Dia Regno, sur la lasta paĝo estis prezentita la psalmo MIA PREĜO.Pro iu nekonata kaŭzo, la diesoj (antaŭsignoj) malaperis. Pro tio ni denovepublikigas la psalmon en tiu ĉi numero.

Ni bedaŭras la erarojn / Redakcio

Skanita kaj skanota materialo en Vieno

Estimataj, mi ŝatus informi vin, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperanto­muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko nuntempe skanas grandan parton de la

publikigaĵoj pri la unuaj 31 Universalaj Kongresoj de Esperanto. La publikigaĵojpri la unuaj 15 Universalaj Kongresoj jam estas legeblaj en la interreto, dum lavenontaj semajnoj ni iom post iom enretigos pluajn skanaĵojn.

Universalaj Kongresoj 1905-1939http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/23525.htmSkanitaj librojhttp://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htmSkanitaj periodaĵojhttp://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

Korajn salutojn,Bernhard Tuider

Page 24: O DIA REGNO - dli-daten.depri Lia leĝo, kaj kontraste pri nia naturo, pri nia sinteno. Tiaj komprenoj povus konduki al senespero por iu ajn klarvidanto, krom se tiu mem rifuzas agnoski

24 DIA REGNO 1/2016

Mia preĝoHERR, MEIN BETEN

Psa 141,2

HERR, MEIN BETEN • nGL 98 • M kaj aranĝo: © Matthias Kreuels (* 1952) • E­adapto:Albrecht Kronenberger 2015-07-21 • kun afabla permeso de la Komponisto

KRISTANAJ FONTOJ:http://dli-info.net/urban/static/kantoj/Mia_pregho_valoru.pdf