12
Osijeka Sonorilo paĝo 13 Suda Stelo” estus mortinta jam en la komenco de sia vivo. Eble tiuj faktoj povis provoki la malŝaton ankaŭ al la “ŝlosilo” de Bubalo kaj Maruzzi. Al konfirmo de tiu tezo parolas ankaŭ la fakto, ke la “ŝlosilo” el 1931 ne estis la unua eldono, kaj ke jam pli frue estis eldonitaj kaj la vortaroj simile ampleksaj kiel “4.000 vortoj” (Esperanto-kroata de Niko Bubalo en 1923, Kroatserba- Esperanta de Maruzzi kaj Ivo Rotkvić, Esperanta-serbokroata kaj kroatserba- Esperanta de Nikola Lisaca en 1934 kaj samjare Esperanto-serbokroata de Stevan Živanović) kaj lernolibroj (lernolibro de Maruzzi unuafoje en 1922, poste en 1923, 1927, 1928 ...). Wranka kiel Cseh- mmetoda instruisto verŝajne elektis alian solvon. Nu, temas nur pri supozoj surbaze de la kunteksto, en kiu okazadis la eventoj. Unu afero tamen estas vera. La aspekto de la unua eldono de “4000 vortoj” tre similas la “ŝlosilon” de Bubalo kaj Maruzzi laŭformate, kaj eĉ la kompostaĵo de la enkondukaj gramatikaj reguloj estas tute identa. La vortara parto estas ĉe la ŝlosilo trikolumna kaj ĉe “4000 vortoj” dukolumna. Sendiskute oni povas aserti, ke la plumba kompostaĵo por “4000 vortoj” estas prenita el la presejo de Vilim Buk, kvankam la unuan eldonon presis Eugen Sekler en Osijek. Nur esplorante pli profunde la aferon, oni povas kompreni la faktojn. Vilim Buk (antaŭe Wilhelm Buck, naskita en Ruma la 5-an de januaro 1891 - mortinta en Slavonski Brod la 24-an de marto 1962) laŭprofesie estis kompostisto, kaj eĉ speciale bona fakulo. De la 15-a de majo 1923 ĝis la 15-a de marto 1926 li estis afergvidanto en la presejo de Ljudevit Sekler. Ljudevit estis patro de Eugen, kaj Eugen heredis la familian presejon kaj daŭrigis la laboron. Post kiam Buk ĉesis labori ĉe Sekler (patro) en Osijek, li en 1926 fondis propran presejon en Brod na Savi (=Slavonski Brod), kaj lia presejo ekprogresis en 1930, kiam li grave pligrandigis ĝin, eluzinte la propran ŝparaĵon kaj preninte krediton. Ekde 1930 li havis bone ekipitan kompostejon kaj en kelkaj sekvaj jaroj lia presejo fariĝis unu el la plej konataj en la regiono de Slavonio. Jam sekvontjare li do presis la “ŝlosilon” kaj ekde 1932 la gazeton “La Suda Stelo”, evidente la plej gravan Esperanto-periodaĵon en la teritorio de iama Jugoslavio. Ĉar li estis certe unu el la plej spertaj tiutempaj kompostistoj, kaj ĉar lia kompostejo posedis maŝinkompostilojn (tiutempe ankoraŭ maloftajn) kaj kvar kompostlaboristojn, kio ja estis necesa pro la ampleksega preslaboro, certe li faris kompostaĵojn ankaŭ por aliaj presistoj. Supozeble unu el ili estis ankaŭ Eugen Sekler, por kiu havigo de specialaj Esperantaj litertipoj por nur unu Esperanta libro estus vana investo, dum por Buk tio ja estis “normala afero” pro pluraj kaj konstantaj esperantaj laboroj. Tial tute ne mirigas, ke la gramatikaj paĝoj en la “ŝlosilo” kaj en “4000 vortoj estas identaj. Komparinte la esperantajn litertipojn de la presaĵoj produktitaj en la presejo de Vilim Buk kun la kompostaĵo de “4000 vortoj” el 1935, oni facile konkludas, ke temas pri identaj litertipoj. Mi do asertas, preskaŭ centprocente, ke la kompostaĵon por la vortaro “4000 vortoj” faris la presejo de Vilim Buk, eble eĉ li mem. Tio kompreneblas ankaŭ pro la fakto, ke Buk estis sperta esperantisto kaj grafikisto, dum Eugen Sekler, laŭ la ĝisnuna scio, ne estis esperantisto. Kiu fakte estis Eugen Sekler? Eugen Sekler naskiĝis en Osijek la 6- an de februaro 1896 en juda familio (patro Ljudevit, patrino Roza n. Kohn). Lia edzino estis Olga Krajčić, kun kiu li geedziĝis en 1931, sed ili eksedziĝis en 1939, kaj en 1941, verŝajne pro la timo kaŭzita de juda situacio tiutempe, Eugen Sekler konvertiĝis al romkatolikismo. Kial ĝuste en lia presejo estis presita la unua eldono de “osijeka vortaro” estas klare, se oni konas la fakton, ke Sekler presis ankaŭ aliajn aferojn por Kraus. Do, el tio sekvas, ke la pli grava aŭtoro kaj organizanto de la vortaro estis Kraus, sed ne Wranka, al kiu oni tre ofte atribuas la ĉefan meriton por tiu vortaro. Tio sekvas el la fakto, ke Wranka uzis la vortaron en siaj kursoj, dum Kraus estis organizanto. La presisto Sekler ne estis bonŝanca. Mi ne scias, ĉu li sukcesis eviti morton dum la dua mondmilito, sed evidente post la milito li (same kiel Buk) restis sen sia presejo. Dum la presejo de Buk en Slavonski Brod post la milito estis naciigita kaj fariĝis presejo “Plamen”, la presejo de Sekler en Osijek ĝisvivis la saman sorton kaj fariĝis presejo “Štampa”. Ambaŭ ekzistas ankoraŭ nuntempe sub aliaj nomoj. Komparante la aspekton de la 2-a ĝis la 7-a eldonoj de la vortaro “4000 vortoj” oni facile konkludas, ke temis pri preskaŭ senŝanĝaj eldonoj, kaj ke la Lavoslav Kraus kompostaĵo grandparte identas al tiu de la unua eldono. Ankaŭ tiu fakto estas komprenebla, ĉar la postaj eldonoj de la 2-a ĝis la 5-a estis presitaj fakte en la sama naciigita presejo de Sekler, kiu tiam portis la nomon “Štampa”, kaj kiu heredis ankaŭ la malnovan plumban kompostaĵon de la vortaro. Kial la 6-a eldono estis presita en Beli Manastir, kaj kial ne estas klare, kie estis presita la 7-a eldono, ĝis nun mi ankoraŭ ne sukcesis ekscii. Evidentas, ke sian kulminon la preskvantoj atingis en la tempo de la pligrandigita intereso pri Esperanto en Jugoslavio, nome antaŭ, dum kaj post la Universala Kongreso en Zagrebo (1953). La kvina eldono estis malplikvanta ĉar kvin jarojn post la UK la intereso iomete stagnis, kaj en 1961 kaj 1965 en siaj 6-a kaj 7-a eldonoj ĝia kvanto denove kreskas, ĉar tiam en Osijek floris la movado ĉefe dankʼ al klopodoj de Esperanto-societo “Liberiga Stelo”, kies dokumentoj montras konsiderindan kreskon tiutempe. Maljuna profesoro el Bjelovar asertis al mi, ke dum la 1960-aj jaroj estis granda intereso pri Esperanto en Osijek, kie li tiutempe vizitis lernejon, kio limis eĉ al perforta instigo al lernejanoj lerni Esperanton. Tio klarigas la kreskon de vortarvendo tiutempe, sekve ankaŭ la pli grandajn preskvantojn. Post tio sekvis paŭzo de 15 jaroj, ĉar intertempe aperis multe pli kvalitaj kaj ampleksaj vortaroj en Jugoslavio: tiuj de Gjivoje (Rječnik hrvatskosrpsko esperantski, 1966) kaj Antonije Sekelj (Rečnik srpskohrvatsko-esperantski, 1967), kaj vortaroj slovenaj (de Mica Petrič, 1963 kaj Otmar Avsec, 1972) kaj makedona de Metodi Galeski kaj Gjorgji Pop-Atanasov (1977). Tamen, en Kroatio senteblis manko de malpli ampleksa vortaro, uzebla dum kursoj, ĉar la Esperanta-kroata vortaro de Zlatko Tišljar (kiu ekde la unua eldono en 1973 ĝisvivis plurajn reeldonojn) ne sufiĉis. Tial Esperanto societo “Liberiga Stelo” en Osijek, en la tempo de aktiva juna, sed frue kaj tragike mortinta prezidanto Ivan Flanjak, entreprenis reeldonon de la preskaŭ forgesita “4000 vortoj” (3000 ekzempleroj en 1980). Kiel kompilintoj estis menciitaj Ivan Flanjak kaj Aleksandar Kocian. Kiam la oka eldono elĉerpiĝis, dankʼ al la laboro de Aleksandar Kocian, tiama sekretario de ES “Liberiga Stelo” kaj al la novveninta osijeka profesoro Antun Šimunić, en 1989 realiĝis la 9- a kompletigita kaj ŝanĝita eldono. La kunaŭtoroj estis Franjo Gruić, Aleksandar Kocian kaj Antun Šimunić por la Esperanta-kroatserba parto, al kio aldoniĝis tute nova Kroatserba- Esperanta parto de Josip Pleadin, kaj la vortaro fariĝis dudirekta kaj pli ampleksa, pro kio ĝi ŝanĝis la nomon al “10.000 vortoj”. Dum Aleksandar Kocian ĉefe zorgis pri la financa flanko kaj sponsoroj, Franjo Gruić komplete

Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

  • Upload
    others

  • View
    8

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 13

Suda Stelo” estus mortinta jam en la komenco de sia vivo. Eble tiuj faktoj povis provoki la malŝaton ankaŭ al la “ŝlosilo” de Bubalo kaj Maruzzi. Al konfi rmo de tiu tezo parolas ankaŭ la fakto, ke la “ŝlosilo” el 1931 ne estis la unua eldono, kaj ke jam pli frue estis eldonitaj kaj la vortaroj simile ampleksaj kiel “4.000 vortoj” (Esperanto-kroata de Niko Bubalo en 1923, Kroatserba-Esperanta de Maruzzi kaj Ivo Rotkvić, Esperanta-serbokroata kaj kroatserba-Esperanta de Nikola Lisaca en 1934 kaj samjare Esperanto-serbokroata de Stevan Živanović) kaj lernolibroj (lernolibro de Maruzzi unuafoje en 1922, poste en 1923, 1927, 1928 ...). Wranka kiel Cseh-mmetoda instruisto verŝajne elektis alian solvon. Nu, temas nur pri supozoj surbaze de la kunteksto, en kiu okazadis la eventoj. Unu afero tamen estas vera. La aspekto de la unua eldono de “4000 vortoj” tre similas la “ŝlosilon” de Bubalo kaj Maruzzi laŭformate, kaj eĉ la kompostaĵo de la enkondukaj gramatikaj reguloj estas tute identa. La vortara parto estas ĉe la ŝlosilo trikolumna kaj ĉe “4000 vortoj” dukolumna. Sendiskute oni povas aserti, ke la plumba kompostaĵo por “4000 vortoj” estas prenita el la presejo de Vilim Buk, kvankam la unuan eldonon presis Eugen Sekler en Osijek. Nur esplorante pli profunde la aferon, oni povas kompreni la faktojn. Vilim Buk (antaŭe Wilhelm Buck, naskita en Ruma la 5-an de januaro 1891 - mortinta en Slavonski Brod la 24-an de marto 1962) laŭprofesie estis kompostisto, kaj eĉ speciale bona fakulo. De la 15-a de majo 1923 ĝis la 15-a de marto 1926 li estis afergvidanto en la presejo de Ljudevit Sekler. Ljudevit estis patro de Eugen, kaj Eugen heredis la familian presejon kaj daŭrigis la laboron. Post kiam Buk ĉesis labori ĉe Sekler (patro) en Osijek, li en 1926 fondis propran presejon en Brod na Savi (=Slavonski Brod), kaj lia presejo ekprogresis en 1930, kiam li grave pligrandigis ĝin, eluzinte la propran ŝparaĵon kaj preninte krediton. Ekde 1930 li havis bone ekipitan kompostejon kaj en kelkaj sekvaj jaroj lia presejo fariĝis unu el la plej konataj en la regiono de Slavonio. Jam sekvontjare li do presis la “ŝlosilon” kaj ekde 1932 la gazeton “La Suda Stelo”, evidente la plej gravan Esperanto-periodaĵon en la teritorio de iama Jugoslavio. Ĉar li estis certe unu el la plej spertaj tiutempaj kompostistoj, kaj ĉar lia kompostejo posedis maŝinkompostilojn (tiutempe ankoraŭ maloftajn) kaj kvar kompostlaboristojn, kio ja estis necesa pro la ampleksega preslaboro, certe li faris kompostaĵojn ankaŭ por aliaj presistoj. Supozeble unu el ili estis ankaŭ Eugen Sekler, por kiu havigo de specialaj Esperantaj litertipoj por nur unu Esperanta libro estus vana investo, dum por Buk tio ja estis “normala afero” pro pluraj kaj konstantaj esperantaj laboroj. Tial tute ne mirigas,

ke la gramatikaj paĝoj en la “ŝlosilo” kaj en “4000 vortoj estas identaj. Komparinte la esperantajn litertipojn de la presaĵoj produktitaj en la presejo de Vilim Buk kun la kompostaĵo de “4000 vortoj” el 1935, oni facile konkludas, ke temas pri identaj litertipoj. Mi do asertas, preskaŭ centprocente, ke la kompostaĵon por la vortaro “4000 vortoj” faris la presejo de Vilim Buk, eble eĉ li mem. Tio kompreneblas ankaŭ pro la fakto, ke Buk estis sperta esperantisto kaj grafi kisto, dum Eugen Sekler, laŭ la ĝisnuna scio, ne estis esperantisto. Kiu fakte estis Eugen Sekler? Eugen Sekler naskiĝis en Osijek la 6-an de februaro 1896 en juda familio (patro Ljudevit, patrino Roza n. Kohn). Lia edzino estis Olga Krajčić, kun kiu li geedziĝis en 1931, sed ili eksedziĝis en 1939, kaj en 1941, verŝajne pro la timo kaŭzita de juda situacio tiutempe, Eugen Sekler konvertiĝis al romkatolikismo.

Kial ĝuste en lia presejo estis presita la unua eldono de “osijeka vortaro” estas klare, se oni konas la fakton, ke Sekler presis ankaŭ aliajn aferojn por Kraus. Do, el tio sekvas, ke la pli grava aŭtoro kaj organizanto de la vortaro estis Kraus, sed ne Wranka, al kiu oni tre ofte atribuas la ĉefan meriton por tiu vortaro. Tio sekvas el la fakto, ke Wranka uzis la vortaron en siaj kursoj, dum Kraus estis organizanto. La presisto Sekler ne estis bonŝanca. Mi ne scias, ĉu li sukcesis eviti morton dum la dua mondmilito, sed evidente post la milito li (same kiel Buk) restis sen sia presejo. Dum la presejo de Buk en Slavonski Brod post la milito estis naciigita kaj fariĝis presejo “Plamen”, la presejo de Sekler en Osijek ĝisvivis la saman sorton kaj fariĝis presejo “Štampa”. Ambaŭ ekzistas ankoraŭ nuntempe sub aliaj nomoj. Komparante la aspekton de la 2-a ĝis la 7-a eldonoj de la vortaro “4000 vortoj” oni facile konkludas, ke temis pri preskaŭ senŝanĝaj eldonoj, kaj ke la

Lavoslav Kraus

kompostaĵo grandparte identas al tiu de la unua eldono. Ankaŭ tiu fakto estas komprenebla, ĉar la postaj eldonoj de la 2-a ĝis la 5-a estis presitaj fakte en la sama naciigita presejo de Sekler, kiu tiam portis la nomon “Štampa”, kaj kiu heredis ankaŭ la malnovan plumban kompostaĵon de la vortaro. Kial la 6-a eldono estis presita en Beli Manastir, kaj kial ne estas klare, kie estis presita la 7-a eldono, ĝis nun mi ankoraŭ ne sukcesis ekscii. Evidentas, ke sian kulminon la preskvantoj atingis en la tempo de la pligrandigita intereso pri Esperanto en Jugoslavio, nome antaŭ, dum kaj post la Universala Kongreso en Zagrebo (1953). La kvina eldono estis malplikvanta ĉar kvin jarojn post la UK la intereso iomete stagnis, kaj en 1961 kaj 1965 en siaj 6-a kaj 7-a eldonoj ĝia kvanto denove kreskas, ĉar tiam en Osijek fl oris la movado ĉefe dank ̓ al klopodoj de Esperanto-societo “Liberiga Stelo”, kies dokumentoj montras konsiderindan kreskon tiutempe. Maljuna profesoro el Bjelovar asertis al mi, ke dum la 1960-aj jaroj estis granda intereso pri Esperanto en Osijek, kie li tiutempe vizitis lernejon, kio limis eĉ al perforta instigo al lernejanoj lerni Esperanton. Tio klarigas la kreskon de vortarvendo tiutempe, sekve ankaŭ la pli grandajn preskvantojn. Post tio sekvis paŭzo de 15 jaroj, ĉar intertempe aperis multe pli kvalitaj kaj ampleksaj vortaroj en Jugoslavio: tiuj de Gjivoje (Rječnik hrvatskosrpsko esperantski, 1966) kaj Antonije Sekelj (Rečnik srpskohrvatsko-esperantski, 1967), kaj vortaroj slovenaj (de Mica Petrič, 1963 kaj Otmar Avsec, 1972) kaj makedona de Metodi Galeski kaj Gjorgji Pop-Atanasov (1977). Tamen, en Kroatio senteblis manko de malpli ampleksa vortaro, uzebla dum kursoj, ĉar la Esperanta-kroata vortaro de Zlatko Tišljar (kiu ekde la unua eldono en 1973 ĝisvivis plurajn reeldonojn) ne sufi ĉis. Tial Esperanto societo “Liberiga Stelo” en Osijek, en la tempo de aktiva juna, sed frue kaj tragike mortinta prezidanto Ivan Flanjak, entreprenis reeldonon de la preskaŭ forgesita “4000 vortoj” (3000 ekzempleroj en 1980). Kiel kompilintoj estis menciitaj Ivan Flanjak kaj Aleksandar Kocian. Kiam la oka eldono elĉerpiĝis, dank ̓al la laboro de Aleksandar Kocian, tiama sekretario de ES “Liberiga Stelo” kaj al la novveninta osijeka profesoro Antun Šimunić, en 1989 realiĝis la 9-a kompletigita kaj ŝanĝita eldono. La kunaŭtoroj estis Franjo Gruić, Aleksandar Kocian kaj Antun Šimunić por la Esperanta-kroatserba parto, al kio aldoniĝis tute nova Kroatserba-Esperanta parto de Josip Pleadin, kaj la vortaro fariĝis dudirekta kaj pli ampleksa, pro kio ĝi ŝanĝis la nomon al “10.000 vortoj”. Dum Aleksandar Kocian ĉefe zorgis pri la fi nanca fl anko kaj sponsoroj, Franjo Gruić komplete

Page 2: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 14

KIO ESTAS “OSIEK”? Ĉu al vi iam diris esperantistoj el foraj landoj, ke ili aŭdis pri Osijek? Nu, eble. Sed pli multaj fakte aŭdis pri OSIEK. Kio estas tio? La nomo diras: Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj. Ofi ciale OSIEK estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo. (Vidu la paĝojn http://osiek.org)

LIBERIGA STELO. De kie venas tiu nomo de nia societo, nomo iom stranga hodiaŭ? En 1906 fondiĝis la unua tutmonda laborista esperanta organizo, Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. La celoj: batali kontraŭ militismo, kapitalismo ktp, disvastigi Esperenton ĉe internaciistoj, liberecanoj, socialistoj ktp. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio. Estis ideo kunligi ĝin kaj aliajn laboristajn esperantajn organizojn en laborista esperanta kongreso en 1914. Pro la 1-a mondomilito tio ne okazis. En 1919 ĝi fariĝis tre aktiva, kaj la ofi ciala organo estis “Esperantista Laboristo”. En aŭgusto 1921 en Prago okazis ĝia unua kongreso kun 80 partoprenantoj el 15 nacioj. Laŭ decido de tiu kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocia Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo “Sennacieca Revuo”. (laŭ Enciklopedio de Esperanto)

DUFOJE FONDITA: 1950 kaj 1969. La fondkunveno de “Liberiga Stelo” okazis 17-an de septembro 1950 (dimanĉo, la 10-a horo) en unu deponejo de fervoja stacidomo en Osijek, ĉar “aliaj ĉambroj en tiu tago ne estis liberaj”. La aŭspicianto (kroate: pokrovitelj) de la fondkunveno estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić, Franjo Špehar, Ivan Špoljarić, Georg Tomljenović kaj Drago Žufa. Franjo Špehar estis la unua prezidanto. La nomon proponis Vjekoslav Premuž, tiam landa peranto de SAT por Jugoslavio. Li emfazis, ke la societo estas sekvanto de la iama “Nova Espero”. Sed, la 12-an de majo 1969 “Liberiga Stelo”, vivanta societo, estis denove fondita!

Kiel tio povis okazi? Simple: en unu momento Liberiga Stelo fariĝis, laŭleĝe, fi lio de Kroatia Esperanto-ligo. En 1969 la leĝo ŝanĝiĝis, kaj la societo denove memstariĝis, per nova fondkunveno! Dufoje fondita - ĉu do pli fi rma?

NIA MONTROFENESTRO. Estas io, kion aliaj esperantaj societoj en nia lando ne havas, kaj osijekanoj havas: en publika loko en la urbocentro staras esperanta tabulo, kiu informas urbanojn pri Esperanto! La tabulo estas protektita per vitro kaj ŝlosita. Nia klubo havas la ŝlosilojn, kaj mem decidas, kian enhavon meti, kaj kiam. Tion permesis la urbo Osijek, samkiel al dekkelko da aliaj lokaj kluboj kaj unuiĝoj, en la sama loko. La tabulon ni populare nomas “ormarić” (ŝranketo), ĉar jam ekde 1950 nia klubo havis sian lignan ŝranketon, kiun ni faris mem. Ĝi staris sur pluraj lokoj en la centro. En la arkivo de nia klubo troviĝas decido de la komunuma tribunalo en Osijek de 1-a de marto 1989, ke estas prava nia akuzo kontraŭ iu najbaro. Tiu sinjoro demetis nian tabulon de sur la muro en Županijska 1, same tiun de montgrimpanta societo, kaj metis sian privatan tabulon. La tribunalo citas la akuzanton, ke la “anonca ŝranketo”, kun aprobo de la domestraro, estis tie ekde 1950...

ŜTATA ARKIVO EN OSIJEK. Komence de 2008 Liberiga Stelo Osijek havis grandan arkivon el dokumentoj kaj kajeroj, kiu troviĝis en la hejmo de la sekretario Kocian. Temis pri la dokumentoj la lastaj 35 jaroj, sed ankaŭ kelkaj malnovaj troveblis. Por savi tion, la prezidanto Davor Klobučar faris en ĉ. 2 semajnoj grandan laboron. Li ĉiun paperon kontrolis, forĵetis la vere senutilajn, kaj la reston dividis laŭ temo en 30 grupoj, kaj en ĉiu grupo ordigis ilin kronologie. Post tio ĉiun dokumenton li fotis per tre kvalita fotilo, kaj pli ol 900 fotoj estas nun en DVD-disko, kies kopiojn li disdonis (al KEL, Rijeka, Pleadin, Kocian kaj Malkoč). Post tio la paperojn li donacis al la Štata arkivo en Osijek. Li verkis mallongan priskribon de la materialoj kaj de la osijeka esperanta historio, por ke la arkivo povu pli frue meti la dokumentojn je la publika dispono.

MALSUKCESA ESPERANTO-PAR-KO 1985. “Liberiga Stelo” provis,

DIVERSAJOJ›korektis la vortaron, Antun Šimunić

redaktis ĝin, kaj presis Josip Pleadin en sia presejo “Prijepis i umnožavaje” en Đurđevac. Kiel kuneldonantoj estas notitaj ES “Liberiga Stelo” Osijek kaj Esperanto-klubo “Koko” Đurđevac, kies aktivulo estis Josip Pleadin. La plej granda novaĵo en la Esperanta-kroatserba parto estis socipolitika (socialisma) vortprovizo, kiun aldonis Antun Šimunić. Kial estis elektita ĝuste la presejo de Josip Pleadin, estas klare, ĉar tiutempe ĝia posedanto estis la sola esperanta presisto, multjara aktivulo, kaj bona amiko al Antun Šimunić, kiu ja devenis el Đurđevac. La kunlaboro inter Esperanto-societo “Liberiga Stelo” kaj Esperanto-klubo “Koko” tiutempe havis sian kulminon ankaŭ en aliaj kampoj. La deka eldono aperis en la milita jaro 1991 kiel eldonaĵo de Esperanto-klubo “Koko” Đurđevac, kaj la sola ŝanĝo estis, ke la vortaro titoliĝis Esperanta-kroata kaj Kroata-Esperanta, ĉar ĝi aperis en la tempo de disfalo de komuna sudslava ŝtato Jugoslavio, kiam ankaŭ la titola aldonaĵo “serba” ne plu estis populara. La eldono el 1989 aperis en 1000, kaj la eldono el 1991 en 500 ekzempleroj. Tio neniel sufi ĉis por longa periodo, kaj kiam post la Patrolanda milito Esperanto denove komencis kreski, montriĝis tre baldaŭ bezono pri nova vortaro, des pli ĉar la vortaroj de Gjivoje, represitaj de Internacia Kultura Servo (Zagrebo) kaj Edistudio (Pisa) kun aldono de suplementoj, ne plu haveblis. La nova eldono de “10.000 vortoj” aperis tamen apenaŭ en 2004 kiel eldono de “Grafokom” (presejo de Josip Pleadin en Đurđevac, intertempe ŝanĝinta la nomon) subtenita de Kroata Esperanto-Ligo, Esperanto-societo “Liberiga Stelo” Osijek kaj Esperanto-societo Rijeka, kiuj antaŭpage aĉetis parton de la produktita kvanto. La eldonkvanto estis 1000 ekzempleroj. Tiu nova eldono estis kunaŭtorita de Franjo Gruić, Davor Klobučar, Aleksandar Kocian kaj Josip Pleadin. Grandaj ŝanĝoj okazis en la Esperanto-kroata vortaro dank ̓ al kunlaboro de Josip Pleadin kaj Davor Klobučar, dum malgrandaj aperis en la inversa parto. En la enkonduko de la lasta eldono estis anoncitaj la grandaj vortaroj de Lucija Borčić, el kiuj la Esperanta-kroata parto jen en 2008 estas preparata kaj planata por eldono. Resume, la “osijeka vortaro” havis interesan kaj longan historion. Eble la tempofl uo forigos ĝin el la scenejo, sed eble post pluraj jaroj iu denove eltiros ĝin kaj faros novan adapton.

Josip Pleadin ❑

Page 3: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 15

komence de la 1980-aj jaroj, realigi la ideon, ke en la urboparto Sjenjak, kie inter multaj ĉielskrapantoj estas vastaj herbejoj, oni en iu loko plantu multajn arbojn, kaj la novkreitan parkon nomu Esperanto-parko. La loka komunumo (mjesna zajednica) Sjenjak konsentis, kaj nur la urba konsilantaro devis tion konfi rmi. Oni certigis, ke la respondo estos pozitiva, sed necesos atendi. Intertempe en Osijek, en 1985, okazis la 2-a Internacia memorkunveno “Ivan Flanjak”, al kiu venis multaj esperantistoj. Osijekanoj urĝis por krei la parkon kaj venigi la gastojn. Zlatko Lončarić sukcesis, ke la arbarista estraro donacu la arbojn, kaj ĝiaj laboristoj plantis ilin. Iom plantis ankaŭ iuj lokaj esperantistoj, kaj en la memorkunveno la ĉefa delegito de UEA por Jugoslavio, s-rino Emilija Lapenna ankaŭ plantis unu arbon. Tiel estiĝis la parko, kiu eĉ eniris la liston de ZEO-j, sed ofi ciale neniam estis rekonita. Pasis 4-5 jaroj, la urba estraro redonis la aferon al la loka komunumo. Esperantistoj iom protestis, sed nenio okazis. La klubanoj rezignis pri la parko, iuj infanoj aŭ friponoj difektis la arbojn, venis la milito kaj la afero dronis en forgeson. En 2008 Kocian kaj Malkoč, kiuj iam ĉeestis tie, apenaŭ rekonis la lokon, kie la parko devis esti...

MALSUKCESA ZAMENHOF-MO-NUMENTO 1990. El niaj historiaj dokumentoj videblas, ke la 5-an de januaro 1990 nia sekretario Kocian verkis peton al “Zajednica kulturnih vrijednosti” (Sekcio por kulturaj valoroj) de la komunumo Osijek, por ke oni starigu monumenton pri la aŭtoro de Esperanto en la promenejo de Sjenjak. La proponita skulptisto estis Gračan Zvonimir el Zagreb, kaj la skulpturo estus en la staranta pozo, en la natura grandeco, laŭeble sen postamento. La kostoj devis esti 600.000 dinaroj, el kio ĉi tie oni petas pri 100.000. La reston “ni trovus per publika peto al esperantaj unuiĝoj en la mondo, al societoj kaj al unuopaj esperantistoj.” Unu el la argumentoj estis: “Ni opinias, ke d-ro Zamenhof meritas tiun agon, ĉar la unua lernado de Esperanto en nia lando okazis ĝuste en Osijek.” La burokrata respondo venis post 5 monatoj. La sekcio respondis, ke ne estas por tio “per la fi nanca plano garantiitaj rimedoj”, kaj en la osijeka komunuma konsilantaro “ne estas konsentita programo por memorigo pri historiaj eventoj kaj personoj”, sen kio ne eblas starigi monumentojn.

ESPERANTA STRATO EN OSIJEK 2009? Nun ekzistas en Kroatio Zamenhof-strato nur en Zagreb, kaj eble

la unua Esperanto-strato estos en Osijek! Por la jaroj 1990-1998 saviĝis almenaŭ 7 (sensukcesaj) petoj, por la nomo Zamenhof-strato. Nome de la klubo ilin kreis kaj subskribis la sekretario Aleksandar Kocian. Ankaŭ nun daŭras unu tia agado, fare de Davor Klobučar. En 2007 li devis elekti unu straton kaj ofi ciale proponi ĝuste tiun. Sed en Osijek oni malofte konstruas stratojn. Alinomi iun malnovan straton estus malfacile. Kion do? Li trovis en Malsupra Urbo (Donji grad) unu 50-metran strateton sen nomo, kiu tre konvene proksimas al la lokoj, kie loĝis la unuaj esperantistoj en Kroatio. Eble la sorto gardis ĝin por ni esperantistoj? La loka komunumo (mjesna zajednica) Malsupra Urbo konsentis, kaj la propono pluiris al la urba komisiono por stratonomoj, kiu ankaŭ konsentis. Somere 2007 la lasta instanco, t.e. la (tut)urba konsilantaro, diskutis pri kelkaj stratnomigoj, sed aliaj proponoj tro rilatis al la taga politiko. La konsilantaro, dirinte ke unue estu publika diskuto pri la stratoj, prokrastis ankaŭ nian peton. Sed ĝuste tiam venis politika krizo, en kiu disfalis la urba estraro, kaj nur post novaj elektoj (kaj post unu jaro) ekfunkciis nova estraro, kaj tute nova komisiono pri la nomoj. La urba administracio volis interpreti, ke la esperanta peto estas rifuzita, sed Klobučar insistis, ke ĝi reiru al la nova komisiono. Tiu pridiskutos la aferon verŝajne en la oktobro 2008. Eĉ “publikan diskuton” ni havas: ni prezentis al la urbo artikolon el “Glas Slavonije”, kie loĝantoj de la strateto pozitive parolas pri la esperanta nomo! Do, ni atendas.

TRI SOCIETOJ SAMTEMPE. Du fojojn en la historio okazis, ke en Osijek estis samtempe eĉ 3 esperantaj societoj! Inter 1933 kaj 1934 funkciis “Obstine antaŭen”, “Verda stelo” kaj “Laborista Esperanto-societo” (LES). Poste LES havis problemojn faritajn de la ŝtato, kiu fi nfi ne en 1938 malpermesis ĝin pro komunista infl uo. Inter la jaroj 1979 kaj 1980 funkciis, apud “Liberiga Stelo” ankaŭ la societo “Osijek” kaj Klubo de osijekaj studentoj esperantistoj “Ivan Flanjak”. “Osijek” pasiviĝis ĝis 1980, sen grandaj rezultoj. Post kiam unu generacio de studentoj “eniris en la vivon”, la promesplena agado de “Ivan Flanjak” ankaŭ ĉesis, meze de la 1980-aj jaroj.

INFANLIBRO DE LA JARO 2004. Familia projekto el Osijek! Osijeka profesorino Antoaneta Klobučar (kiu ne parolas Esperanton) verkis kroatlingve en 2003 kolekton da infanrakontoj “Priče ispod kreveta”. La fi lino Ana,

tiam 12-jara, ilustris la rakontojn. En 2004 la edzo Davor Klobučar tradukis tion al Esperanto, kaj la libron presis Grafi ka d.d. el Osijek. Eldonisto estis la societo “Liberiga Stelo” Osijek. En Belartaj Konkursoj de UEA ĝi ricevis la mondnivelan premion Infanlibro de la jaro 2004, kio estis proklamita 2005 en UK en Vilnius. La libro mendeblas ĉe UEA. Antaŭe, en 1998, ankoraŭ unu kroata infanlibro ricevis tian premion: “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ” (Čudnovate zgode šegrta Hlapića) de Ivana Brlić-Mažuranić, en la traduko de Maja Tišljar.

ALIAJ LIBROJ EL OSIJEK En Osijek (1984) aperis ampoezio “Elprovado de lʼamo” de nia membro Antun Šimunić, en esperanta traduko de la zagrebanino Lucija Borčić. Šimunić pri la historio de Esperanto en Osijek verkis “Obstine antaŭen” (1983) kaj “Novaj perspektivoj” (1984). En 1993 Julija Rusić el Višnjevac (apud Osijek) tradukis al Esperanto la libron “Rakontoj el Vukovar” de Siniša Glavašević (eldonis Kroata esperantista unuiĝo). Davor Klobučar tradukis la novelon “Slavonia arbaro” (Slavonska šuma) de Josip Kozarac (eldono dulingva de Kroata Esperanto-ligo, 1999, presis Grafokom el Đurđevac). Grafokom ankaŭ eldonis kaj presis en 2008 liajn vojaĝimpresojn “Sayonara, Japanio”. “Haltigitaj memoroj”, rakontoj de la osijeka profesoro Zvonimir Tucak, aperis esperante en 2004 en aŭtora eldono (la tradukon de Marko Petrović reviziis Davor Klobučar).

ESPERANTSKI MOZAIK. La ĉefa verko de Davor Klobučar, kroatlingva, por informi pri Esperanto. La unua eldono el 2000 estas malgranda. La dua eldono el 2003 estas grandega kaj aspektas kiel vera esperanta enciklopedio. Ĝi prezentas per multaj sendependaj artikoloj Esperanton kiel lingvon, ideon, organizon, kulturon kaj vivon. En ĝi vi povas trovi bonege dokumentitan Universalan Kongreson 2001 en Zagreb. Multaj artikoloj estas citaĵoj el aliaj fontoj, multajn verkis aliaj homoj laŭ peto de la aŭtoro. Ambaŭ librojn eldonis “Liberiga Stelo” Osijek. La dua eldono estis tre multekosta projekto, kiun fi nancis Liberiga Stelo kaj la aŭtoro, per 8.000 kunaoj ĉiu. Poste la aŭtoro aldonis 4.000, por ke la libro estu malmole bindita. Vendante la libron mem tre obstine, la aŭtoro post longa tempo sukcesis tute kovri la elspezojn (profi to ne estas). La aŭtoro ankaŭ multe donacis la libron. Ekzemple, pli ol 30 librojn en 2007 al la urba biblioteko de Zagreb, po unu por ĉiu fi lio.

Page 4: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 16

renkontiĝoj.” Pariza detalo: “Unu monaton pli frue mi skribis al la delegito de UEA en Parizo, kaj tiu sinjorino rezervis por mi hotelon kaj skribis, kiun metroon mi uzu ĝis ĝi. Mi tre agrable surpriziĝis, kiam la ĉambristino diris al mi, ke la sinjorino lasis en la ĉambro parizan gvidlibron en Esperanto, kaj mi uzis ĝin kaj tradukadis al mia edzino.” Dudek kisoj: “Lucija Borčić havis tre bonan instrumetodon, kun ludoj, ŝercoj ktp. Kaj tiel ŝi elpensis unu ludon: kiu el la lernantoj skribos la plej longan esperantan vorton? Tio estis mi. La vorton mi ne plu memoras. La premio estis kiso. Ŝi demandis: Kiom da? Mi respondis: Dudek. Ŝi: Jes, vi estas al mi kara, sed tio estas tro! Tamen mi ricevis ĉiujn

dudek, sed en tre granda rapideco!” Medaloj: “Mi estis 2 fojojon distingita per medalo de JEL, Jugoslavia Esperanto-Ligo: en Osijek en 1976, okaze de 50-jara jubileo de Esperanto en Osijek. (Rimarko: tiam oni ne sciis, ke Esperanto estis pli aĝa ĉi tie!) kaj en Škofja Loka (en jugoslavia esperanta kongreso en 1983) por mia 30-jara agado por Esperanto. Tiam ankaŭ aliaj osijekanoj ricevis ĝin: Lavoslav Kraus, Stjepan Feher, Antun Šebetić, Vojislav Borovac, Božo Sabljić, Juraj Medved, Zlatko Lončarić, Marija Vukmanović kaj Marijan Kekez.” Naturismo kaj delegito: “En 1987 mi fariĝis membro de UEA kaj samtempe ankaŭ la delegito por Osijek kaj 3 jarojn ankaŭ fakdelegito por naturismo. Ĝis nun mi havis nur dekon da

Aleksandar Kocian, konata kiel Saŝa, la plej aĝa kaj longtempa esperantisto en Osijek, ĉi jare en oktobro festis la 78an naskiĝtagon. Dum pli ol tri jardekoj li estis sekretario de nia esperanto-klubo “Liberiga Stelo” kaj delegito de UEA. Li ĉiam estis preta helpi, sen hezito, se estis laboro por Esperanto. En pluraj krizaj jaroj,

kiam la loka membraro ŝrumpis, li savis la kontinuecon de nia klubo. Lian fervoron ni premias per tiu ĉi artikolo!

La teksto estas kompilita kaj tradukita el intervjuo (2008) kaj el lia artikolo en “Esperantski mozaik” (2003).

sperantistiĝo: “En la jaro 1950 mi legis en iu libro kelkajn vortojn

pri Esperanto. Poste mi legis, ke ankaŭ en la urbo estas esperanta kurso. Post tio mi iris al Zagreb por lerni arbaristan statistikon. Tie mi (en la klubo en Amruševa-strato) frekventis esperantan kurson. La instruistino estis la sinjorino Lucija Borčić. En 1953 mi la unuan fojon partoprenis en Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb. Tiam mi entuziasmiĝis pri Esperanto, ĉar tie estis partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj: blankaj, fl avaj, nigraj ktp.” Korespondado: “Ankoraŭ dum mi iris al la kurso, mi komencis korespondi kun multaj esperantistoj tra la tuta mondo (10-20 korespondantoj samtempe). Multaj esperantistoj venis al mi kiel gastoj (rumano, du japanoj, unu ĉinino, multaj hungaroj, unu skoto, meksikiano, malto, iranano, nederlandano, franco). Kun la nederlandano (s-ro Veen) mi korespondis dum 30 jaroj. Ĉe li mi estis dufoje, ni estis kune en London kaj Augsburg, kaj li estis kun sia edzino ĉe mi en Osijek. Fine ni iris kune al la kongreso en Beograd, kaj poste al Biograd). “ 13 Universalaj Kongresoj: “Mi vizitis 13 universalajn kongresojn: Zagrebo, Budapeŝto, Vieno, Londono (tiam mi vizitis ankaŭ Parizon kaj Amsterdamon), Belgrado, Hamburgo, Ateno, Varna, Luzern, Ŝtokholmo, Antverpeno, Aŭgsburgo kaj Varsovio. Krom tio, mi estis en sennombraj aliaj esperantaj

SAŠA - NIA VETERANO - 58 JAROJ EN LA

ESPERANTO-MONDO

Aleksandar Kocian (Saša) kaj la edzino Marija (septembro 2008)

E

Page 5: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 17

delegitaj petoj, nur rilate al turismaj informoj pri Osijek. Du homojn mi eĉ akompanis en urborigardado. Iomete mi iris al naturismaj plaĝoj. Naturismo ne estas kiel nudismo, ĉar estas severaj reguloj: oni ne fumas, ne trinkas alkoholon, ne seksumas en la renkontiĝoj ktp. Iam mi skribis al iu esperantistino, ke mi ŝatus ŝin pli bone koni, kaj, je mia surprizo, ŝi sendis al mi foton, en kiu ŝi estis nuda!” Hobioj: “Mi multe korespondis, foje estis eĉ 5 leteroj monate. Havante kontakton kun preskaŭ ĉiuj mondopartoj, mi faris kolekton de bildkartoj. Mi ludis goon koresponde kun kelkaj esperantistoj dum 2-3 jaroj. En mia loka komunumo mi longe estis sekretario de emeritula asocio kaj organizis festojn kaj busajn ekskursojn. Hungaran romanon “Sklavoj de Dio” mi tradukis el Esperanto al la kroata, antaŭ 10 jaroj. Mi bezonis ĉ. duonjaron, sed mi vane serĉis eldonistojn, kiuj volus je sia kosto eldoni mian tradukon, kaj mi ankaŭ diris, ke al ili iru ĉiu profi to. Al tiu tradukado min instigis s-ro Gruić, la pastro. Kroatan lektoradon faris Domagoj Vidović.” Insignoj: En la (por osijekanoj bone konata) laborĉambreto de Saša, sur muro pendas skatolo kun lia kolekto de pli ol cent esperantaj insignoj. Verdaj steloj svarmas! Estas tie kelkaj raraj insignoj, ekz. kun jenaj tekstoj: “La Espero - Kutina”, “SEK 25 Zagreb”, “PIF”, “1910-1980 70 let Esperanto Maribor”, “Esperanto Kumanovo 1897-1997”, “Rijeka 1981 Jugoslavio 15-a Trilanda esperanto konferenco”, “Renkontiĝo 82 Vinkovci - Nova Epoko”, “53. Kongreso de S.A.T Rijeka Jugoslavio”... Esperanto kaj la edzino: “La edzino lernis ĉ. 100 vortojn, ŝi lernis sola en 2-3 monatoj el mia lernolibro, nur ie-tie demandis min pri iu vorto. Sed poste ŝi perdis la intereson. Ŝi komprenis niajn gastojn, sed ne povis mem paroli. Kaj poste ne plu. Ŝi vojaĝis kun mi al pluraj kongresoj.” Redaktora komento: la edzino tre bone toleris lian esperantan agadon kaj ofte kun ĝojo parolis pri iliaj vojaĝoj kaj pri multaj homoj, kiujn ŝi ekkonis dank ̓al Esperanto. Hodiaŭ estas kompreneble, ke en lia aĝo ŝi zorgas pri lia sano, kaj tre malagrable ŝi fartas, se li iom malfrue revenas el la klubejo. De post kiam Saša havas poŝtelefonon, plurfoje tiu sonoris dum societaj kunvenoj! Li fariĝis tre lerta pri SMS-mesaĝoj, kio estas tre bonŝanca, ĉar lia aŭdkapablo fariĝis en lastaj jaroj malbona... “Ni ne rajtas malfondi la societon!” “Ni havis ejojn en la adreso Županijska 1. Poste en Studenta Centro en Istarska. En 1992 ni restis sen tiu, ĉar oni postulis de ni pagi la luadon. Antaŭ la milito estis senpage. Ni foriris. La meblojn, kiujn antaŭlonge faris s-ano Premuž (ĉarpentisto), ni devis disdonaci, ĉar ne estis loko. (rimarko: Kaj multaj libroj estas donacitaj al la urba biblioteko, por ke ili saviĝu, sed nun estas nia tasko ilin repreni, ĉar publike ili ankoraŭ ne disponeblas). En 1998 ni estis en la strato Firingerova en Tvrđa kaj nun (de 2007) en Vijenac I.Meštrovića 26F. Inter 1992 kaj 1998 malmultaj fi delaj membroj foje renkontiĝis en la kafejo Casino ĉe “Supermarket”. En nia agado ni havis kreskojn kaj malkreskojn. Estis tempo, kiam ni havis eĉ 100 membrojn, kaj foje preska� ne estis membroj. Ekzemple post 1971, kiam mortis la tre fervora s-ano Franjo Smerdel, la societo malkreskis, kaj pinte de la krizo, en 1975, estis nur 3 membroj: Feher, Šebetić kaj mi. Mia edzino demandis: Kial vi ne malfondas la societon? kaj Feher respondis: Ni ne fondis ĝin, sekve ni ne havas la rajton ĝin malfondi! Tiam helpis al ni s-ano Marinko Gjivoje el Zagreb, Ni faris kunvenon en mia kuirejo, kaj tiam naskiĝis la ideo pri festado de 50-jara jubileo de Esperanto en Osijek. Tiu festo (en 1976) estis sukcesplena. Tiam pri la movado ekinteresiĝis Ivan Flanjak. Li multon faris por revivigo de la movado en Osijek. Sed Flanjak mortis en 1982 (32-jara!). Li havis tre elstaran vejnon en la gambo, kaj iris pro tio al operacio. Mi diris, ke li ne iru, estis pura ʻkosmetika ̓operacio, sed lia edzino insistis. En la hospitalo iu fl egistino eraris, ŝi forgesis doni injekton kontraŭ sango-densiĝo. Kaj post 3-4 tagoj li mortis! De la jaro 1983 ni organizis kelkajn internaciajn memorkunvenojn ʻIvan Flanjak ̓en Osijek kaj la ĉefa temo estis gazetaro kaj literaturo en Esperanto.”

GUZLO EN ESPERANTO! Guzlo (“gusle”) estas ĉe kroatoj kaj kelkaj aliaj slavaj popoloj tradicia muzikilo. Kiu ne konas ĝin, tiu imagu tre primitivan violonon kun nur unu kordo, kiun oni tenas vertikale en sia sino kaj ludas per kurba arĉo. Guzlistoj ĉiam samtempe kantas. Melodioj estas simplaj, fakte improvizaj kaj negravaj, gravas la teksto. Kaj la tekstoj kutime estas longaj, en deksilabaj versoj, kaj ofte parolantaj pri historiaj eventoj, sed ne nur. Dum multaj jarcentoj la guzlon adoris simpla kaj neklera popolo, la guzlo estis ofte ilia sola literaturo kaj historia memoro! Tiun tradicion, jam preskaŭ forgesitan, daŭre tenas en la vivo la osijeka poeto kaj guzlisto Mile Krajina. Li naskiĝis en 1923, sed ankoraŭ nun li estas aktiva! Multajn guzlajn poemojn li verkis mem, pri plej diversaj temoj. Publikiĝis kvin libroj kun lia poezio Li subtenis la ideon de Esperanto kaj amikis al iuj esperantistoj, kvankam ne parolis la lingvon. En la libro “Guslarske pjesme i zapisi” (Osijek, 1987) estas unu poemo en Esperanto, kiun, laŭ la komento, “esperante konsilis mag. Antun Šimunić”. La poemo tre verŝajne estis farita por la osijeka esperanta renkontiĝo “Internacia Memorkunveno Ivan Flanjak” en 1983, en kiu li prezentis sian arton. Jen la teksto, kvankam ne senriproĉa: “AL VI, MIA AMIKO” Ivan Flanjak, la unua memorʼ, / kamarado, honora kaj glorʼ./ Vivu nia “Liberiga stelo”, / Esperanto, granda citadelo!/ Bela lingvo, Zamenhofa faro,/ nov ̓espero, nuna idearo./ Al ĉiu homo kaj lando libera,/ Esperanto vi estas fi era./ Kresku, fl oru, nia lingvo kara,/ tradicio inda jam centjara!/ Venis tempo por labori kune,/ ni ne rajtas ŝanceliĝi nune./ Esperanto estas perspektivo,/ lukto arda nia vera vivo!

INTERNACIAJ MEMORKUNVENOJ “IVAN FLANJAK” EN OSIJEK. En la jaro 1982 mortis juna osijeka esperantisto Ivan Flanjak, kiu donis multe al la osijeka esperanta movado, kaj verŝajne estus doninta eĉ multe pli, se li estus vivinta pli longe. Osijekaj esperantistoj decidis en ĉiu dua jaro en printempo organizi tritagan esperantan renkontiĝon, kiu nomiĝos “Internacia Memorkunveno Ivan Flanjak”. Okazis 4 memorkunvenoj: en 1983, 1985, 1987 kaj 1989. Komence de 1991 estis planata la kvina (por la novembro 1991), sed pro la milito tio ne okazis. Laŭdire, la dua “Flanjak” estis la plej bona, kaj poste la kvalito malkreskis. El niaj “polvaj arkivoj” oni povas informiĝi. Ekzemple, la 3-a renkontiĝo okazis inter 31a marto kaj 2a aprilo 1989. La unuan tagon estis en la komunuma konsilejo (“općinska skupština”) akcepto por la partoprenantoj. En la unua (“Interkona”) vespero s-rino Terezija Kapista el Beograd prelegis kun diapozitivoj pri la UK en Pekino, kaj poste s-rino Erzsebet Szekely montris diapozitivojn pri vojaĝoj de ŝia forpasinta edzo Tibor Szekely. La renkontiĝon partoprenis 60-70 esperantistoj el Hungario, Aŭstrio, Japanio kaj Jugoslavio (Osijek, Zagreb, Beograd, Subotica, Sarajevo, Skopje ktp. La duan tagon la partoprenantoj metis fl orkronon sur la tombon de Ivan Flanjak. En la laborparto speciala gasto estis Flora Szabo-Felsö el Hungario, tiam ĝenerala sekretario de UEA. Esperantan himnon (kaj plurajn aliajn kantojn) kantis infana koruso el Županja, la estro estis Zlatko Ćurić. La temo de la scienca simpozio estis “Tibor Sekelj - ĵurnalisto kaj verkisto”. Estis 6 prelegoj. Vespere estis solena koncerto de Kroata Kanto-Societo “Lipa” (Tilio) el Osijek. Sekvis festo en la ejoj de blindula asocio, kie junaj esperantistoj el Suboitica faris 15-minutan teatraĵon. La trian tagon estis ekskurso al Pecs kaj Harkany (ambaŭ en Hungario). Esperantistoj el Pecs atendis la gastojn kaj donacis al ĉiu bukedon de narcisoj. Post rigardado de Pecs sekvis banado en Harkany.

DIVERSAJOJ›

Page 6: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 18

Svisio, Veliko Tarnovo kaj Varna en Bulgario). Kun nostalgio mi rememoras tiun tempon kaj ankoraŭ nun mi kredas je la ideo de internacia lingvo.

DAMIR MALKOČ. Esperan-ton mi eklernis fi ne de la jaro 1982, dum la universitata studado. Antaŭ tio mi mem ellernis la gramatikon (la libron mi prunteprenis de kolegino, kiu jam estis lerninta la lingvon). Post tio mi bezonis iun, kun kiu mi povus aŭdi, kiel tiu scio funkcias en la vivo. Leginte la informtabulon en la fakultato mi vidis etan anoncon pri esperanta kurso. Kaj tiel la afero komenciĝis... En la baza lernejo mi entuziasmis pri lernado de la angla lingvo. Sed poste mi konkludis, ke tre malfacile mi atingos la nivelon de spontana komunikado kaj pensado en tiu lingvo. Mia kono sufi ĉis por orientiĝo dum vojaĝoj en fremdaj landoj. En la fakultato mi lernis multajn fakajn terminojn; nun mi laboras per komputiloj kaj facile uzas fakan literaturon en la angla. Por iu tio eble sufi ĉus, sed kiu volas fari pli bonan kontakton kun eksterlandanoj, komuniki kun ili egalnivele, sen rekta tradukado el sia propra gepatra lingvo, kaj paroli pri aferoj ne nur fakaj, tiu homo bezonas ion plian. Por tio mi elektis Esperanton.

NIKOLA VIDIĆ. Pri la internacia lingvo Esperanto mi la unuan fojon eksciis lerninte en iu porlernanta magazino kiam mi frekventis la kvinan klason de la elementa lernejo. Post kiam mi en 1980 ĉesis labori en la fi rmao “Elektro-Osijek”, mi havis sufi ĉan liberan tempon, kaj tial mi la saman jaron komencis iri al la kurso. Prezidanto de la societo “Liberiga Stelo” estis tiam Ivan Flanjak, kaj Želimir Pehar organizis vojaĝon al Pollando. En Pollando mi estis unu semajnon (ni vizitis ankaŭ la urbon Krakow). En la jaro 1989 mi en la gazeto “El Popola Ĉinio” trovis adreson de Ladislava Tlachova el Ĉeĥoslovakio. Ni interŝanĝis 10 leterojn...

VLADO STIPANOVIĆ. Mi naskiĝis en Osijek en 1952. Kun Esperanto mi konatiĝis en la baza lernejo en 1967. Informis min la profesorino pri

MARIJA FRANZ. Mi estas Marija Franz (naskita Stipandić). Mi havas 50 jarojn kaj multe da belaj memoroj rilate al Esperanto. Esperanton mi eklernis pere de magazino por junulinoj, kiu enhavis korespondan kurson. Tiam mi estis mezlernejano vivanta en Virovitica, en kiu ne ekzistis esperanta societo. Kiam mi vojaĝis al Zagreb, ofte mi vizitis tie la tiam tre aktivan esperantan societon, havigis al mi literaturon kaj iom post iom la ideo kaj spirito de Esperanto min kaptis. Mi komencis korespondi kun esperantistoj el Japanio kaj Belgio. Estis mirinde malkovri tiamaniere novajn landojn. Sed ĉio ĉi restis iel neplena sen vivaj vortoj. Kiam mi venis por studi al Osijek, kaj eksciis, ke tie ekzistas esperanta societo, tiam mia feliĉo estis senfi na. Mi membriĝis kaj baldaŭ gvidis kursojn por komencantoj. Ili okazadis dufoje semajne en vesperaj horoj. Estis multaj lernantoj, ili venadis kaj foriradis, sed en ĉiu kurso aperis unu nova enamiĝinto al Esperanto. Eble tio ne ŝajnas tre multa, sed tiaj idealistoj poste, oferinte sian tutan koron al la ideo de la internacia lingvo, faris miraklojn. Kun fi ero mi povas diri, ke miaj lernantoj estis Višnja Branković, kiu nun profesie okupiĝas pri Esperanto, kaj Ivan Flanjak kaj Antun Šimunić, kiuj multon faris por Esperanto, kaj estus farantaj eĉ pli, se ili ne estus tro frue mortintaj. Inter la mezo de la 1970-aj jaroj kaj la komenco de la 1980-aj, la societo estis tre aktiva. Organizitaj estis multnombraj renkontoj kun esperantistoj el aliaj landoj, vizitis nin esperantistoj el Japanio, Arizono (Usono) kaj prelegis en grandaj salonoj por niaj samurbanoj. Prelegojn pri siaj vojaĝoj faris ankaŭ nia fama esperantisto Tibor Sekelj. Ofte ni iris al esperantaj renkontiĝoj al Hungario (neforgeseblaj estis esperantaj novjaraj festoj en Budapeŝto!), kaj ankaŭ hungaroj vizitadis nin. Estis multaj okazoj por interparolo, ne estis lingvaj baroj; mia plej bona tiama amikino estis el Hungario, kun ŝi mi longe en noktoj parolis pri ĉio, kvankam eĉ unu hungaran vorton mi ne konas. Mi partoprenis plurajn kongresojn (Austerliz en Nederlando, Luzern en

OSIJEKANOJ RAKONTAS(DIVERSAJ ESPERANTISTOJ EL OSIJEK PAROLOS KONCIZE PRI SIA

ESPERANTISTIĜO KAJ PRI LA ROLO DE ESPERANTO EN ILIAJ VIVOJ. LA TEKSTOJ TRADUKITAJ EL LA KROATA.)

geografi o kaj historio Marija Sabljić. Ĉar mi ne emis al la esperanta kurso iri sola (miaj amikoj preferis lerni la anglan lingvon), longe mi, rilate al Esperanto, faris nenion. Poste min mia laboro kaj komputiloj igis lerni plu la anglan lingvon. Tiam mi ekkomprenis, ke tio ne estas en ordo. En 2003 mi iris al esperanta kurso en Osijek, kiun gvidis bonega instruisto (laŭ mia opinio) Hrvoje Sandukčić. La kurso fi niĝis kaj mi membriĝis en la societo. Kiel la membro mi fartas tre bone, mi legas eperantan gazetaron kaj unufoje semajne ni renkontiĝas en la societejo. Tie ni interŝanĝas informojn el esperanta gazetaro, kaj ankaŭ interparolas pri aktualaj kulturaj, politikaj kaj sportaj eventoj.

DAVOR KLOBUČAR. Mi naskiĝis en 1961. Ne tre rapide kaj simple mi fariĝis esperantisto. Necesis pluraj instigoj. Unue, estante 13-jara, mi en la lerneja magazino “Blua hirundo” iom legis etan kurson de Esperanto. Due, kiel 18-jara knabo mi legis popularan astronomian magazinon “Homo kaj kosmo”, kiu plurfoje laŭdis la ideon de Esperanto. Trie, kiel 19-jara soldato mi havis liberan tempon kaj iel havigis al mi la osijekan esperantan vortaron “4.000 vortoj” kun iom da gramatiko. Tion mi iomete studis. Kvare, kiel 21-jara studento en Zagreb mi vidis, ke miaj koleginoj kunportas esperantajn lernolibrojn. Tiam mi pro scivolo lernis la unuan lecionon, kaj post kelkaj tagoj eĉ venis kun ili al la klubejo en Amruševa 5, por vidi, kiel ili ekzameniĝas pri Esperanto. Sed eĉ tio ne sufi ĉis por min varbi. Kvine, baldaŭ la esperanta fi rmao IKS en Zagreb faris publikan senpagan eksperimentan kurson pri Esperanto en du semajnfi noj. Mi hazarde legis tion en taga gazeto, kaj havinte liberan tempon, mi aliĝis. Poste certan tempon mi venadis al la societo, sed estis baldaŭ preta por rezigni. Tiam okazis IJK en Debrecen (Hungario) kaj la Studenta Esperanto-klubo el Zagreb organizis grupan vojaĝon tien. Mi ankaŭ kongresis, la kongreso kaj la vojaĝo forte impresis min - kaj tio estis la fi na, sesa instigo, kiu sukcesis.

Page 7: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 19

1 9 8 2LISTO DE AGOJ:

1. Niaj membroj I.Flanjak, N.Šaponja, B.Fijačko, N.Novaković, Z.Malezija kaj P.Pazaver partoprenis en Semajno de Internacia Amikeco en Pecs fi ne de la februaro. 2. Inter la oktobro 1981 kaj la januaro 1982 daŭris porkomencanta kurso en Studenta Centro, kiun gvidis Nikola Knežević. La kurson sukcese fi nis 8 lernantoj. 3. En la marto 1982 komenciĝis printempa esperanta kurso, kiu daŭris 2 monatojn. La kurso estis en la Pedagogia fakultato, kaj gvidis ĝin Aleksandar Kocian. Ĉeestis 3 lernantinoj. 4. Samtempe Ankica Kraljik gvidis kurson en Našice. La kurson sukcese fi nis 4 mezlernejanoj. 5. Inter la 26a kaj 28a de marto en Studentaj Esperantaj Renkontiĝoj en Ohrid partoprenis Višnja Branković. 6. La 17an de aprilo relative granda nombro da niaj membroj partoprenis en la 3-a Renkontiĝo de Esperantistoj de Slavonio kaj Baranio, kiu okazis en Vinkovci. Tiuokaze kelkaj niaj membroj, samkiel nia societo mem, ricevis diplomojn (pro laboraj rezultoj) de la esperanta societo el Vikovci. 7. La 25an de aprilo nia delegitaro (N.Knežević, S.Berdalović kaj S.Marić) partoprenis en la jara konferenco de Esperanto-ligo de Kroatio en Zagreb. 8. Kelkaj niaj membroj (N.Knežević, S.Berdalović, S.Marić kaj V.Branković) partoprenis la unua-majan renkontiĝon de esperanta junularo en Mostar. 9. En la kvizo en Đurđevac sub la titolo “Vojaĝoj de Tito por la paco” okazinta la 9an de majo partoprenis Trbojević, N.Novaković, B.Fijačko, kaj ili estis sukcesaj. 10. La 15an de majo 1982 en Kumrovec en la renkontiĝo “La junularo de Kroatio prezentas sin”, okaze de la Tago de la Juneco, partoprenis B.Fijačko, A.Kraljik kaj Z.Malezija. 11. Niaj membroj ĉeestis ankaŭ en la Internacia Junulara Kongreso en Leuwen (Belgio), Internacia Renkontiĝo de naturamikoj en Abaliget (Hungario), en Pupteatra Internacia Festivalo en Zagreb kaj en esperanta festivalo en Poreč (N.Šaponja kaj P.Pazaver). 12. Nia sekretario Aleksandar Kocian partoprenis en la Universala Kongreso en Antwerper (Belgio), kie li aktive partoprenis en kelkaj kunsidoj. 13. En la somero en ĉiuj tri partoj de la Junulara Volontula Labortendaro SORA “Osijek 82” estis organizitaj kursoj pri Esperanto. Entute 43 brigado-laborantaj gejunuloj

Malnovajn dokumentojn de “Liberiga Stelo” ni transdonis al la Ŝtata arkivo en Osijek, sed sur komputila disko, neniel polva, oni povas vidi bonkvalitajn fotojn de preskaŭ mil dokumentoj. DVD-kopion ni sendas post peto al ĉiuj esploremuloj...

Por ekzemplo, ĉi tie estas Raporto pri la laboro en 1982 (“Izvještaj o radu u godini 1982”). La originalo estas en la kroata, subskribita de la sekretario A.Kocian. Jen parto de la raporto, kiun D.Klobučar tradukis al Esperanto. Oni povas pri tiu nia

historio agrable rideti, sed ankaŭ el ĝi multon lerni. Bonan lernadon!

TREZOROJ EL POLVA ARKIVO...

ricevis diplomojn pro la sukcese fi nita esperanta kurso. La kursojn gvidis Marijan Kekez. 14. La 28an de septembro komenciĝis instruado de Esperanto en la baza lernejo “Jovan kaj Milena Radivojević” en Osijek, kiun, kiel liberelektan krom-agadon, gvidas Božena Fijačko por lernantoj de la 4a klaso. 15. En la Pedagogia fakultato la 16an de novembro okazis tradicia renkonto de osijekaj kaj hungariaj esperantistoj “Tagoj de Pecs en Osijek”. Tiam okazis ankaŭ esperanta ekspozicio kaj prelego, kaj interkonsento pri la plua kunlaboro en 1983. Antaŭ tio okazis lanĉo de nova libro (rakontokolekto) de la profesoro Antun Šimunić (nia membro). 16. En la novembro komenciĝis en la Pedagogia fakultato kurso por komencantoj, kiun gvidas la profesoro Antun Šimunić, kaj partoprenas 9 lernantoj. 17. Pro jubileo de naskiĝo de d-ro L.L.Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, la 15an de decembro estis en la Pedagogia fakultato speciala programo, en kiu partoprenis infana kantkoruso el Županja, gvidata de la instruisto Zlatko Ćurić. 18. En la pasinta jaro publikiĝis 2 numeroj de informbulteno de osijekaj esperantistoj “OS-Informilo”, en kiuj estis notitaj ĉiuj gravaj eventoj por la societo. 19. Dum la pasinta jaro 1982 oni pliriĉigis nian kluban bibliotekon per novaj libroj, kiuj bedaŭrinde troviĝas en pluraj lokoj en la urbo, en la loĝejoj de niaj membroj.

Page 8: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 20

ost longa necerteco pri la gastiga lando, oni decidis ke IJK okazos en Hungario, en urbo Szombathely, la urbo sufi ĉe proksima al Osijek, mia loĝurbo. Tial mi decidis partopreni la kongreson. Mi veturis per trajno al Pécs esperante ke mi havos 17 minutojn por aĉeti la bileton al Szombathely,

sed atendinte longe ĉe la landlimo, la trajno malfruis kaj mi devis sen bileto tuj kuri al la sekva trajno kiu veturis al Szombathely. En la trajno mi volis klarigi al la konduktoro, kial mi ne havas la bileton, sed mi alfrontis la lingvan problemon. Bonŝance iu junulo helpis al mi kaj tradukis miajn vortojn. Mi tamen devis krompagi 2000 forintojn, ĉar mi ne havis bileton. Nu, pli bone krompagi ol longe atendi la sekvan buson aŭ trajnon kaj eble eĉ ŝanĝi la trajnon. Mia veturado entute daŭris nur 6 horojn kaj mi venis al la kongreso tute freŝa. Aliaj, kiuj venis de malproksime, ne estis tiom bonŝancaj. Mi manĝis gulaŝon, kiu atendis nin, kiuj maltrafi s la vespermanĝon. La organizantoj antaŭe promesis, ke oni povos vespermanĝi dum la tuta nokto, ĉar la kaldrono kun gulaŝo atendis. Bedaŭrinde, aliaj kiuj venis malfrue, povis manĝi nur panon kaj eventuale salaton – la organizantoj subtaksis la malsaton de la kongresanoj! La programo de la kongreso estis varia. Ĝi okazis en la universitato kaj en la teatro. Tradicie en IJK oni povas vidi prezentaĵon. La zagreba teatra grupo prezentis teatraĵon de Vanja Radovanović “Ĉu la vivo havas sencon?” aŭ “Teatro rebatas”. Kiel kutime, ne mankis ankaŭ danckursoj. Tiaj kursoj estas ŝatataj en la renkontiĝoj. Ofte dum la semajno oni vidis dancantojn ekzercantajn diversajn dancojn. Okazis ankaŭ diversaj prelegoj. Interesa estis la kurso pri mondvojaĝado. Ĉiu Esperantisto revas pri vojaĝado tra la mondo dum pluraj monatoj. Sed kiel havi monon kaj tempon? Kiel konduti eksterlande? Kiel ne elspezi tro da mono? Pri tio oni povis lerni en la prelego. Multaj okupiĝis pri diversaj manlaboroj. Mi ŝerce demandis ilin: “Ĉu vi ne havas monon por pagi la kotizon kaj devas labori?” Okazis ankaŭ sporta tago. Oni organizis sportumadon en urba naĝejo, kie la partoprenantoj povis ĝui plurajn amuzajn konkursojn. Interalie, oni organizis konkurson en rapida manĝado de akvomelono, kio estis unu el plej ridigaj konkursoj.

Vespere oni povis spekti prezentadon de luktobataloj. Prezentis sian lertecon pluraj junaj kaj pli aĝaj batalantoj en diversaj luktaj sportoj. Pluraj el ili estas veraj ĉampionoj. Enkadre de vespera programo oni povis spekti (iuj eĉ partopreni!) kvizon “Malforta ĉenero” (tiun kvizon oni povas spekti ankaŭ en la programo de Kroatia Televido). Dum la kvizo bone amuziĝis partoprenantoj kaj spektantoj. Okazis, kompreneble, ankaŭ la tradicia lingva festivalo, en kiu oni povis ekkoni diversajn landojn kaj kulturojn. Oni ankaŭ povis gustumi manĝaĵojn el diversaj landoj. Koncerto de Jomo, kiel ĉiam, estis spektaklo kiu dancigis multajn. Akvobatalo kontraŭ lokaj fajrobrigadistoj estas tradicio de IJS (Internacia junulara semajno), sed ĝi, kompreneble, okazis ankaŭ dum IJK. Vetero estis varma kaj la batalantoj, kiel ĉiam, ĝuis la batalon. Venkintoj, kompreneble, ne ekzistis – gravas la amuzo! Filmaj vesperoj en lastaj kelkaj jaroj fariĝis parto de la

programo de IJK. Pluraj fi lmoj kun Esperanta traduko estis prezentitaj al la publiko. Al mi plaĉis la fi lmo el Ĉeĥio “Ĉeĥa sonĝo”, dokumenta fi lmo pri manipulado de homamaso. Temas pri vera okazaĵo: du studentoj faras reklamkampanjon pri nova granda vendejo, kiun oni kvazaŭ planas baldaŭ malfermi. Kvankam nenion oni konstruis, amaso da homoj venas al la malfermo de la vendejo, kiu tute ne ekzistas! La evento okazis nelongan tempon antaŭ la

referendumo en Ĉeĥio pri aliĝo al Eŭropa Unio. Dum la kongreso oni festis la 70-an naskiĝtagon de TEJO. Kompreneble, same kiel 10 jarojn antaŭe, oni manĝis ankaŭ grandajn tortojn. Unu tago estis rezervita por la ekskursoj. Anstataŭ viziti Balatonon, kiun mi vizitis plurfoje, mi elektis viziton al la regiono Őrség. Ni vizitis etnan vilaĝon, ekzercis arkpafadon, manĝis, naĝis en lago... Dum la kongreso oni povis ankaŭ viziti muzeon pri fera kurteno. Szombathely estas proksime de la limo kun Aŭstrio kaj tie dum jardekoj estis “fera kurteno” inter Okcidenta kaj Orienta Eŭropo. La semajno rapide pasis kaj la kongresa fl ago estis transdonita al ĉeĥoj. Iuj vojaĝis al MIRO (Magiverda internacia renkontiĝo) en Kroatio, iuj restis en Hungario, iuj revenis hejmen... Sekvontjare multaj el la partoprenintoj renkontiĝos denove en IJK. Ĝis la revido sekvontjare en Liberec!

Damir Malkoč ❑

JUNULARA KONGRESO EN HUNGARIO

(SZOMBATHELY, 2008)

P

Page 9: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 21

el la kroata esperanto-movado la rajtigito povas ankaŭ intertrakti kun kroataj altlernejoj pri kunlaborkontraktoj inter ili kaj AIS.Interesitoj pri membriĝo en la kroata AIS-sekcio aŭ alimaniera kunlaboro aŭ helpo por ĝia fondiĝo kontaktu s-inon Višnja Branković.

OSIEK TAMEN LAŬ OSIJEK: La simileco de mallongigo OSIEK kun la nomo de nia urbo ne estas hazarda, diris al mi Eugene de Zilah, unu el la fondintoj de tiu prikultura asocio, kiam mi unuan fojon (en la jaro 2000) organizis ties Internacian Esperanto-Konferencon (IEK) en Motovun (Istrio). Li parolis pri internacie rimarkeblaj kaj popularaj muzikelsendoj de Radio Osijek en 60/70-aj jaroj de la lasta jarcento kiuj inspiris al elekto de la nomo OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj), kalkulante pri ĝia facila memoreblo. Nia kuna motovuna sperto estis ambaŭfl anke tre agrabla kaj aprezata, tiel ke mi estis organizanto ankaŭ de IEK 2004 (en nia ĝemelurbo Pecs, Hungario) kaj de la ĉi-somera Konferenco en Šempeter pri Gorici ( apud Nova Gorica, Slovenio). Postkonferencanoj de la hungara konferenco faris ankaŭ kelkhoran urbotrarigardon en Osijek, kuneste kun grupeto de niaj klubanoj. La posttagmezon ili pasigis en vilaĝa etoso en Poganovci, ankaŭ ĝuante slavoniajn gastronomiajn specialaĵojn. La venontjara IEK kies ĉeftemo estos “Humura literaturo en Esperanto” okazos komence de julio en Kondoros (sudorienta Hungario), do relative proksime al Osijek. Ĝi povus esti bona okazo por pli bona interkonatiĝo kun tiu altnivela asocio (kaj preskaŭa samnomulo).

OSIJEKA MONTROFENESTRO. La informa montrofenestro de nia klubo estas parto de la urba montrofenestrara areo instalita en tre frekventata urbocentra trapasejo, antaŭ unu el la unuaj osijekaj varmagazenoj (Supermarket). Mi ĵus volonte ekprizorgas ĝin, provante tiel komuniki kaj kun la klubanoj kaj kun la urbanoj. Purigante ankaŭ ĝian vitron mi ĉiam rememoras pri Ivan Flanjak, kiu, apud la stresa laboro de radio-ĵurnalisto, ĉiam sukcesis fari ĉion, do, ankaŭ eĉ prizorgi kaj purigi la esperantan montrofenestron. Ridete mi pensas ankaŭ pri liaj ĉiam disponeblaj spungeto, kiun li lerte kaŝtenis en la malantaŭo de la montrofenestro (tiam antaŭ la urba biblioteko), kaj la akvoboteleto kiun li elprenadis el sia ĵurnalisma sako, por doni klaran vidon al verda lingvo en verda kaj pura urbo. Ni esperu kaj klopodu en la ĵusa reatribuado de montrofenestroj esti ne elĵetitaj el tiu privilegia komunikloko.

Višnja Branković ❑

PROJEKTO “ETA FORMIKO”: Proksime al Osijek, en sia naskiĝvilaĝo Poganovci (komunumo Podgorač) Višnja Branković preparas (por februaro 2009) fondiĝon de internacia kaj multfunkcia asocio, en kiu ankaŭ Esperanto kaj esperantaj programoj havos gravan rolon. Tial ĝi, la Vilaĝa laborejo “Eta formiko”, estos ankaŭ internacia injekto por vivigo de Esperanto-movado en Osijek kaj la tuta regiono Slavonija kaj Baranja, inkluzive ankaŭ la najbaran ĝemelurbon Pecs en la hungara parto de Baranya. La asocio estos orientigita al la sociala entreprenado kaj al la projektoj de Eŭropa Komunumo. Pensita kiel vigla laboratorio / ateliero / produktejo, ĝi estos ankaŭ pensejo / ludejo / lernejo ... fonto de ideoj kaj iniciatoj por plibonigo de socia kaj ekonomia statuso, la mensa sano kaj, ĝenerale, restarigo de la vivo en tiu neevoluita komunumo de postmilita Slavonio. Al tio kontribuos ankaŭ “Esperanto-terapio” kaj programoj “solidareca turismo” kaj “Esperanto en vilaĝoj”. En Poganovci jam okazis internaciaj provrenkontiĝ(et)oj kaj individuaj vizitoj ankaŭ de neesperantaj amikoj. Ĉiuj gastoj ŝatis la kunestadon, trankvilon, simplecon kaj aŭtentikecon de tiu malgranda slavonia vilaĝo (ĉ. 300 loĝantoj) samkiel la ekskurseblecojn (al termalbanejo Bizovac, urb(et)oj Belišće, Đakovo, Našice, Osijek, Valpovo... kiuj distancas je 16-26 km kaj facile atingeblas ankaŭ bicikle, tra ebena teritorio. Ĉiuj kiuj iel ajn interesiĝas pri la projekto aŭ volas helpi ĝin, kontaktu la iniciatinton: Višnja Branković - Slavka Kolara 8, Poganovci 31 432 Budimci tel: + / 385 / 31 694 124 kaj 99 50 11 912 (HR) tel/fax: + / 39 / 040 767 875 (IT) [email protected] - [email protected]

AIS - KROATIO: Prestiĝa esperanta kleriga institucio Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kun jura sidejo en Respubliko San Marino decidis fondi sian landan asocion ankaŭ en Kroatio. La Akademio jam prifestis sian kvaronjarcentan agadon, kiun ĝi kontinue plivastigas ankaŭ al mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj (propraj domoj en Komarno (SK), forta kunlaboro kun la Universitato en Sibiu (RO), pluraj sesioj en Bulgario, ĵusa tre aprezata provsesio en Banja Luka (BIH...). Dum la ĉi-somera 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo por fondo de la kroatia sekcio estas rajtigita osijekanino Višnja Branković, kiu jam diverslande partoprenis plurajn SUS-ojn (studsesioj) kaj ekzameniĝis ĉe kelkaj ties kursoj. Samtempe kun la varbado de la akademianoj

(“Ĉerizo” estas kromnomo de Višnja Branković, nun vivanta en Trieste, Italio, kaj en la vilaĝo Poganovci apud Osijek. Ŝi profesie laboras en Esperanto-mondo,

en sia fi rmao Orbis Pictus.)

CERIZA PAGO››

Page 10: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 22

Esperantska abeceda ima 28 slova:a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z Čita se onako kako je napisano: “ĵ” se izgovara kao “ž”, “ĉ” kao “č”, “ĝ” kao “đ”, “ŝ” kao “š”. Slovo ŭ izgovara se kao vrlo kratko “u”, u dvoglasima aŭ,eŭ – smatra se jednim slogom. Tvrdo nepčano “ĥ” se rijetko koristi. Naglasak je uvijek na predzadnjem slogu riječi.

Osobne zamjenice (personaj pronomoj):MI = ja, VI = ti, LI, ŜI, ĜI = on, ona, ono, NI = mi, VI = vi, ILI = oni, one, ona

Kad im se doda sufi ks „-A“ dobijemo posvojne zamjenice. Odgovore napišite vi: Moj (moja,moje) _ _ _ Tvoj (tvoja, tvoje); Vaš (vaša, vaše) _ _ _ Njegov (njegova, njegovo) _ _ _ Njen (njena, njeno) _ _ _ Naš (naša, naše) _ _ _ Njihov (njihova, njihovo) _ _ _ _ (odgovori: mia, via, lia, ŝia, nia, ilia)

Glagoli završavaju na I (ESTI- biti, HAVI-imati).Nastavci za glagole su: IS (prošlost), AS (sadašnjost) , OS (budućnost). U svim licima isto:Ja sam – mi estas; Ja sam bio/bila – mi estis; Ja ću biti-- mi estos,Ti si -- vi estas; On je -- Li estas; Oni su -- Ili estas

Neki gramatički oblici završavaju uvijek na isti nastavak: I – glagoli u infi nitivu (AS-sadašnje vrijeme, IS-prošlo, OS-buduće, U-imperativ)O – imeniceA – pridjeviJ – množina (imenice i pridjevi)N – akuzativ (imenice, pridjevi i zamjenice)E – prilozi

(U esperantu postoje dva padeža, nominativ i akuzativ; nominativ nema posebnih nastavaka, a akuzativ se tvori nastavkom –N i odgovara na pitanje: koga? ili što?)Vi estas bona persono. Ti si dobra osoba. Mi ŝatas bonajn personojn. Volim dobre osobe.

Neki od interesantnih prefi ksa i sufi ksa:MAL – osnovnoj riječi daje suprotno značenje (alta – visok/a/o malalta – nizak/niska/nisko)PRA- ima značenje kao u hrvatskom jeziku – davni, staripraavo – pradjed (avo=djed), praarbaro – prašuma (arbaro – šuma)-IN- ženska osoba (patro=otac, patrino=majka; frato=brat, fratino=sestra)

Prefi ksa i sufi ksa ima oko 50 i pomoću njih možete sami tvoriti nove riječi, ako su one logične, makar ih ranije nikad niste čuli! Ova sloboda ne postoji u drugim stranim jezicima!

Član – u esperantu postoji određeni član LA. Označava da su osoba, predmet, pojava o kojima se govori već spomenuti: Mi havas pilkon. (imam loptu) La pilko estas bruna kaj verda. (ona/ta lopta je smeđa i zelena)

SALUTON (pozdrav!) SALUTON EL OSIJEK (pozdrav iz Osijeka) BONAN TAGON (dobar dan) DANKON (hvala) MI AMAS VIN (volim te)

ĈU VI PAROLAS ESPERANTON (govorite li esperanto?) JES (da)

LERNU AMUZE -NAUČITE MALO ESPERANTA!

Page 11: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

paĝo 23

MALI KONVERZACIJSKI TEČAJ (MALGRANDA KONVERSACIA KURSO):

RIJEČI (VORTOJ): bona- dobar/dobra/dobro, tago-dan, ŝati- voljeti, sviđati, fl oro-cvijet, ami-voljeti,ljubiti, homo-čovjek, bati-tući, frato-brat, hieraŭ – jučer, pluvi – kiši, nokto – noć, plena – pun/a/o, stelo – zvijezda, vidi-vidjeti, vidinda – vrijedno pogledati, tiu-taj/ta/to, urbo-grad, kio?-što?, kie?-gdje?, povi – moći, aĉeti – kupiti, lakto – mlijeko, frukto – plod (voćka), diversa – razni/e/o, bone- dobro, odori – mirisati, vonjati; kiom?-koliko? proksima – bliz(ak), trajno- vlak, stacidomo – kolodvor, ĉu? – da li?, pasporto – putovnica, ĝis- kratki pozdrav, revido – ponovno viđenje.

Bonan tagon. Dobar dan.Mi ŝatas fl orojn. Volim cvijeće. Mi amas homojn. Volim ljude.Kial vi batas vian fraton? Zašto tučeš svog brata. Hieraŭ pluvis. Jučer je kišilo. (Jučer je padala kiša.)La nokto estas plena de steloj. Noć je puna zvijezda.Kio estas vidinda en tiu urbo? Što se može vidjeti u tom gradu?Kie mi povas aĉeti lakton? Gdje mogu kupiti mlijeko?Fruktoj estas diverskoloraj kaj bone odoras. Voće je raznobojno i lijepo(dobro) miriše. Kiom malproksime estas trajna stacidomo? Koliko je udaljen željeznički kolodvor?Ĉu vi havas vian pasporton? Da li imaš svoju putovnicu?Ĝis la revido. Do viđenja.

ZADACI ZA VAS: Volim voće. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ .Gdje mogu kupiti voće? _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ ?Koliko je udaljen taj grad? _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ ?Da li vidiš svoju zvijezdu? _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ ?Kiša lijepo (dobro) miriše. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ .Cvijeće je raznobojno. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ .Imaš li mlijeka? _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ ?Grad je pun ljudi. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ .Zašto (ja) imam (moju) putovnicu? _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ ?Jučer su raznobojni ljudi bili u gradu. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ .

ESPERANTO JE JEZIK-MOST IZMEĐU MNOGIH KULTURA. ESPERANTO ESTAS PONTO-LINGVO INTER MULTAJ KULTUROJ.

OSAMLJENIK (G. Vitez)

Toliko dalekih modrinaZelenih rijekaNemirnih vjetrovaI tamnih šumaIzmeđu nas imaA ipak si uza me.

IZOLULO(prijevod na esperanto)

Tiom da foraj lazuroj,Verdaj riveroj,Malkvietaj ventoj,Kaj obsukuraj arbarojInter ni staras,Kaj tamen vi cheestas.

EL SOLITARIO (španjolski, preko esperanta)

Hay entre nosotros dostanto azul lejano,tantos verdes ríos,vientos inquietos,hay tantos bosques oscuros.Y sin embargo te quedas conmigo.

RJEŠENJA ZADATAKA: (Hieraŭ multkoloraj homoj estis en la urbo. Kial mi havas mian pasporton? La urbo estas plena de/je homoj. Ĉu vi havas lakton? Floroj estas multkoloraj. La pluvo bone odoras. Ĉu vi vidas vian stelon? Kiom malproksime estas tiu urbo?, Kie mi povas aĉeti fruktojn? Mi ŝatas fruktojn.)

Danijela Drakula ❑

Page 12: Osijeka sonorilo prijelom - esperanto · estis D. Ostojić, staciestro. Ĉeestis: Ivan Fridrih, Anka Galamboš, Oto Kajba, Mirko Klajn, Ivan Mikš, Vjekoslav Premuž, Antun Šebetić,

Osijeka Sonorilo

MIA OSIJEK

Mia Osijek sunoplena, trankvila sur Drava jen ĝi, la kanto kaj verso plej bela restos eterne al mi.

Ho, urbo, mia juno ʻstas plene en via sinʼ, en ĉiu via ŝtonero kuŝas la amo sen fi nʼ

Dum lumoj ĉesas, eliras la lun ̓en vesperʼ,ripozas por morgaŭ la urbo sur Drava-riverʼ...

Mia Osijek sunoplena, trankvila sur Drava jen ĝi, la kanto kaj verso plej bela restos eterne al ni.Urbo kaj kanto bela la plej, jen vi al ni!

(traduko/prijevod : Davor Klobučar)

MOJ OSIJEK

Moj Osijek pun je sunca, uz Dravu miran i tih,za mene ostat ̓će uvijek najljepša pjesma i stih.

Moj grade pored Drave, tu mladost moja je sva,u svakom kamenu tvome krije se ljubav bez dna.

Kad svjetla gasnu i mjesec se pojavi mlad,na obali Drave umoran odmara grad.

Moj Osijek pun je sunca uz Dravu miran i tih,za sve nas ostat ̓će uvijek najljepša pjesma i stih.Najljepša pjesma, najljepši stih, najdraži

“Mia Osijek” (Moj Osijek) aperis ĉ. 1960. La muziko kaj teksto: Branko Mihaljević (1931-2005). Famaj kantistoj: Olgica Miler kaj Zdenko Dobek. De 1994 ofi ciala himno de la urbo Osijek. Se vi telefonas al la urba ofi cejo, vi aŭskultos la kanton, dum vi atendos la respondon.

“...aparte mi estas fi era pri la sukceso de la kanto “Mia Osijek”, per kiu mi simple volis diri, kiel ni ĉiuj devus vidi kaj ami nian urbon...”

“...posebice sam ponosan na uspjeh skladbe “Moj Osijek” kojom sam na jednostavan način želio reći kako bismo svi morali vidjeti i voljeti svoj grad...” (“Tragovi osječke zabavne glazbe”, 2002)

Bran

ko M

ihal

jevi

ć