24

Poezie kaj kante

Embed Size (px)

DESCRIPTION

Poemoj kaj kanzonoj tradukitaj far kolombianoj. Renovigita kaj elektronika eldono de broŝuro kies unua paperpresita eldono aperis en la jaro 1986.

Citation preview

Page 1: Poezie kaj kante
Page 2: Poezie kaj kante

POEZIE KAJ KANTE

ENKONDUKO (*)

La precipa celo de ĉi tiu libreto estas la KONSERVADO de

poemoj kaj kanzonoj verkitaj en La Internacia Lingvo,

originale kaj traduke, far kolombiaj homoj.

La plimulto el la poemoj kaj kanzonoj ĉi tie prezentitaj

estis iam antaŭe aperigitaj en buletnoj, revuoj, kanzonaroj aŭ

eĉ lernolibroj, sed, malgraŭ tio, kelkaj el ili ne estas vaste

diskonigitaj inter la esperanto-parolantoj de nia lando.

Tamen, kelkaj verkoj ne estis publikigitaj antaŭe, kaj dum

iom da tempo ili dormadis ĉe iu amiko.

La planita aprigo de ĉi tiu eta antologio, ankaŭ funkciis

kiel instigilo por puŝi kelkajn el ni al plua tradukado de

poemoj kaj kanzonoj; do, vi certe trovos ankaŭ ion novan ĉi

tie.

Mi esperas ke ĉi tiu libreto estu ricevita ĝoje far la

esperanto-parolantoj, iomete pro la novaj verkoj kaj precipe

pro ĝia konservada celo.

Mi dankas la kunlaboron de pluraj amikoj, kiuj sindone

alportis verkojn aŭ tradukaĵojn persone faritajn, aŭ kiu

diligente helpis trovante verkojn dise trovitajn. Speciale mi

dankas al jenaj personoj: Guillermo Taborda, Fanny de

Taborda, Santiago Álvarez, Jorge Velásquez, Luis Felipe

Saldarriaga kaj Héctor Muñoz, kaj ankaŭ mi devas mencii la

utilon de notpaperoj kaj ĵurnalaj etranĉaĵoj kolektitaj vivlonge

far tiu neforgesebla amiko Anton Tomić.

Luis Guillermo Restrepo Rivas

Kompilinto kaj eldoninto

Medeĝino (Kolombio), (*)1986

Ĉi tiu estas elektronika kaj iom ŝanĝita reeldono de la jaro 2014.

Page 3: Poezie kaj kante

MALAJA PANTUNO

El bela urbo Surabajainter la altaj palmaroj,malrapida kanto malajairas super vento de maroj.

Inter altaj, altaj palmaroj,sub suno, sub suno brilega,iras, super vento de maroj,vento de arbaro varmega.

Sub suno, sub suno brilega,kun vento de l' maro saleca,vento de arbaro varmegabruliĝas sub suno kupreca.

Kun vento de l' maro saleca,

inter malhelaj jungloj* diaj,bruliĝas sub suno kupreca,la floroj de vandoj liliaj.

Inter malhelaj jungloj* diajkun cinamarbeto odorala floroj de vandoj liliaj.ŝprucas el suno, sun' ora.

Kun cinamarbeto odoramalrapida kanto malajaŝprucas el suno, sun' orael bela urbo Surabaja.

* sicFolklora poemo de la Malaja popolo.Tradukinto: Otto de Greiff

Page 4: Poezie kaj kante

KOMPATINDA MALJUNULINETO

Estis maljunulinetosen aĵeto por la buŝ'.Por frandado ŝi dependisnur de ovoj, viando, kuk'.

Ja, ŝi trinkis ĉokoladon,lakton, vinon, kafo, sedkompreneble: ŝi ne trovision indan por nobel'.

Eĉ kabanon ŝi ne havispor azili sin en ĝi.Ŝi vivetis en palacokun ĝardeno, regna mir'.

Flegis ŝin, ho ve, neniu,nur Alfons', Filip', Johan',servantaro ja multopakun livre', galon', kravat'.

Sidiĝeblon ŝi ne ĝuis:sofojn kaj kanapojn nur,piedbenketojn kaj kusenojnremburitajn per lanug'.

Nek ŝi propran liton haviskrom la grandan de orbril':komfortega la matraco,ene lino, supre silk'.

Tiu maljunulinetoĉiujare ĝis la fin'aĝiĝante unu jaronperdis samon de la viv'.

Page 5: Poezie kaj kante

La spegulon rigardadivere teruradis ŝin,vidalvida oldulino,perukhava aĉvirin'.

Nia malriĉulinetohavis nur, por kovri sinla diversfasonajn vestojnde nuancoj, ŝtofoj, mil.

Sen l´amas' de siaj botoj(velureca ŝua liks' ),nudpiede sur la sabloŝi vagadus sub la sun'.

Ŝi ne havis apetitonĵus satinta per manĝeg',ŝi ne ĝuis plenan sanonse ŝin trafis malsanet'

Sulktromulto ŝin mortigisarkiĝintan kiel "3".Jam finiĝis ŝia plendopri malsato kaj soif '.

Kaj la malriĉulinetoeksvivinte lasis formultan oron. Bedaŭrindekat' orfiĝis kaj kolomb'.

Ŝi ripozu. Kaj Di' volubeni nin per la mizer'postlasita de la ino ...same preni nil de l' ter'.

Aŭtoro: Rafael PomboTradukinto: Anton Tomić

Page 6: Poezie kaj kante

ANIMO SAVANARA

Mi naskiĝis ĉe la bordode l’ Araŭko, vibra flu’mi estas frato de la ŝaŭmode l’ ardeoj, de la rozojkaj de l’ sun’, kaj de l’ sun’.

Lulis min la viva himnode la brizo de l’ plamardo mi havas la animonde animon fajne ĉarmande l’ kristal’, de l’ kristal’.

Amo, ploro, kanto, sonĝo,Kun diantoj de pasi’Kun diantoj de pasi’Amo, ploro, konto, sonĝoPor ornami blondaj krinojnAl ĉeval’ de l’ amantin’.

Mi naskiĝis ĉe la bordode l’ Araŭko, vibra flu’mi estas frato de la ŝaŭmode l’ ardeoj, de la rozojkaj de l’ sun’.

Aŭtoro: Pedro Elías GutiérrezTradukinto: Anton Tomić

Page 7: Poezie kaj kante

DUELO DE LA AGROLABORESTRO

Ke -kiel?, Sinjorino?Kiel estas l' aferoj tiaj de l' animo:Ŝi estis tre bela kaj li tre vireca.Kaj mi ŝin amadis kaj ŝi min adoris;sed li, kiel ombro por mi, intermetiĝis,kaj do, ĉiutage, apud ŝia fenestrobukedoj de rozoj odoraj aperis,kaj ruĝaj diantoj, perlamotaj dalioj ...kaj kiam la ombroj jam surkovris ĉionkaj en granda ĉielo briladis la Luno,el inter la palmoj eliris kantaĵokaj ĝi kiel sago ŝian domon trafis.

Kiel ŝin li amis!Kiel li kantadis sopiron de amo,kaj kiel vibradis kun li lia gitaro!

Kaj mi, ĉe la ombroj, kolere aŭskultadis,kaj kanton-post-kanto fluis unu larmo.Ja, larmoj de viro, ne mispensu Vi ...Ĉar ni viroj ploras kiel la virinojpro ke ĉiuj havas malfortajn animojn.

Tio devis okazi: Envio estas nigra,kaj doloro, pro amo, malbonas!Kaj kiam la sango koleras en vejnojneniu povas ĝin trankviligi.

En malluma nokto —kion faras ĵaluzo!—mi atendis tie, apud la valeto.Bruegis la tondro, pluvadis,la rivero, kiel miaj vejnoj, ŝvele iradis.

Page 8: Poezie kaj kante

Fine, mi vidis lin malproksiman ĉe la ombroj.Li venis kantante frenezan esperon,ĉe lia zono pendis hakglavo.

Li venis al mi trankvile, serene.Trafis miajn okulojn malvarma rigardo.

Li diris: -Ĉu vi min atendis ?Mi diris: -Vi pravas!Ni ne plu parolis, eĉ nek unu vorton:Li estis kuraĝa!kaj kuraĝaj viroj kverelas,ili ne parolas.

Kiel ŝin li amis!Lia hakglavo diris tian amon kaj lian sopiron;brilis liaj okuloj, lia brusto raŭkis.Li metis la animon je frapo post frapo.Batalo de taŭroj, ĝi ne estis de viroj;tion bone scias la antikva valeto.

Nu, pli ol la amo kaj la revo,povis la envio kaj la kolero.Kaj fine mia glavolasis lin kuŝantan apud lia gitaro!

—Sus!

Ne timu, Sinjorino, aferoj pasintaj.

Ankoraŭ sur la planko li diris:—Amu ŝin!, ŝi estas bona, ŝi estas sankta—Amu ŝin kiel mi faras, kiu eĉ mortante ŝin portas anime!

Page 9: Poezie kaj kante

Kaj, Sinjorino, mi havis ĵaluzon,ĵaluzon pro kiu tiel parolis,pro tiu kiu ekmortis,kiu eĉ mortante ŝin amis.La sango blindigis pupilojn,la hakglavo tremis en miaj manoj;mi kolere, furioze, enmetis ĝin en lian brustonserĉante l' animon,Ĉar en sia animo li portis mian inon,kaj ja mi ne volis ke li portu ŝin.

Aŭtoro: Manuel Mur OtiTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas

Page 10: Poezie kaj kante

EKFLAMEGO

Devas forgesi mi,por ke daŭre vivi jam,ne volas pensi mike perdiĝis la am'.

Estiĝis ekflamegobruliginta niajn vivojn,restinte nur la cindrojde tiu granda am'.

Ne venos mia plorad'nek ridos nune mi,pli bone mi silentasĉar alvenis la fin'.

Ĉar tio nia jamĉesis pro fin' de l' am'kiel vesper' forirasdum la suna mortad'.

Ĉiam memoros mitiujn pupilojn verdajnkun la sama kolor'kiel la tritikaroj.

Kelkfoje mi deziruselmontri ridegadon,kiel en maskerado,ĉar tia estas nia am'.

Sed mi foriras jam,jen kanton ja por Vi;Ho am', vi lasas min,mi tuj forlasas vin,finiĝis nia afer'.Vi sentos eble mank',mi revos eble priviaj okuloj verdaj kiel maroj.

Aŭtoro: Jorge Villamil CordovezTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas

Page 11: Poezie kaj kante

73a POEMO EL "RIMOJ"

Iu fermis ŝian apertan rigardonkaj per blanka tuko kovris la vizaĝon;kaj, silente kelkaj, aliaj ĝemante,el malgaja ĉambro ĉiuj eliradis.

Eta flama lumo el glaso surplanka,ĵetadis sur muron, la litan malblankon;ankaŭ intermite, en la sama ombro,aperis hardita la formo de l' korpo.

Vekiĝis la tago, kaj dum la lumŝanĝokun multa bruado vekis sin vilaĝo.Antaŭ la kontrasto de:vivo, mistero, de lumo kaj ombro;momente mi pensis:Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !

Ŝin portante ŝultre, irantaro pasiskaj la ĉerkon ŝian en kapelo lasis.Poste ŝtofoj nigraj kaj kandeloj flavajĉirkaŭis funebre la restaĵon palan.

Dum la sonorado nome de l' animo,finis la preĝadon maljuna virino;ŝi trairis navon, la pordoj ĝemetis,kaj la sankta ejo dezerta sin metis.

Aŭdeblis bontakta horloĝa pendolokaj la grinca sono de la vakskandeloj.Kaj tiel timige, rigide, mallume,ĉio ripozadis,ke mi pensis dume:Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !

Page 12: Poezie kaj kante

El turo plej alta aŭdeblis sonoro:De la lango kupra adiaŭa priploro.Amikoj, parencoj, kun nigraj vestaĵoj,viciĝis formante la funebrantaron.

Pioĉo malfermis, komence de flanke,azilejon lastan, etan kaj malblankan.Oni ŝin enmetis, fermis per fajenco,kaj gravemiene foriris parencoj.

Pioĉo surŝultre, la entombigisto,zumante kanteton fore malaperis.

Alvenis krepusko,estiĝis silento.Perdita mi ombre meditis momenton:Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !

Dum la longaj noktoj de la frosta vintro,kiam la lignaĵoj krakas pro la vento,kaj vipas fenestron gutoj de pluvego,pri la junulino pensas mi solece.

Tie pluvo falas kun eterna zumo,kaj ŝin atakadas la blovo de Bizo.Kuŝanta en truo de malseka muro,eble pro malvarmo frostiĝas femuro.

Ĉu sablo revenas al sablo ?Ĉu l' anim' al ĉiela ripoz' ?Ĉu materio malnobla putra ĉio ?

Ekzistas afero tre nekomprenebla,donanta suferon kaj naŭzon samtempan,lasinte mortintojn malgaje solecaj.

Aŭtoro: Gustavo Adolfo BecquerTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas

Page 13: Poezie kaj kante

PREĜO POR LA PACO

Sinjoro, faru el mi ilon de via paco.Kie estas malamo, semu mi amon;kie estas ofendo, pardonon;kie estas dubo, fidon;kie estas malespero, esperon;kie estas mallumo, lumon;kie estas maĝojo, ĝojon.

Ho ! Dia Mastro !Faru ke mi ne serĉu esti konsolata sed konsoli;ke mi ne serĉu esti komprenata sed kompreni;ke mi ne serĉu esti amata sed ami.

Ĉar doninte estas kiel mi ricevas,pardoninte estas kiel Vi pardonas min,kaj mortinte en Vi,mi estos naskiĝonta por eterna vivo.

Aŭtoro: Sankta Francisko el AsizoTradukinto: José Ismael López Jiménez

Page 14: Poezie kaj kante

VI ESTAS INSTRUISTO

Se via koro bata spli rapidevidante viajn lernantojn.

Se ĉiu vizaĝo estas por vi animokiun oni devas kulturi.

Se ĉiu horo de klaso forkuris rapide.

Se ĉiun jaron kiu pasasvi des pli amas vian laboron.

Se la neeviteblaj malfacilaĵojtrovas vin ridetantan.

Se gepatroj kaj infanoj diraske vi estas afabla.

Se via juesteco scias vesti sin per amo.

Se vi kontraŭbatalas malbonon sed ne pekulon.

Se sciante tiom da temojvi ne taksas vin scienculo.

Se vi emas restudi kion vi kredis scii.

Se antataŭ demandiprecipe vi scias respondi.

Se vi kapablas esti infanorestante instruisto.

Se antaŭ la belaĵovi kapablas surpriziĝi.

Se via vivo estas lecionokaj via vorto silento.

Se viaj lernantoj deziras simili al vi.

Tiam vi estas vera instruisto.

Aŭtoro: Carlos Abarzúa ZapataTradukinto: Jorge Velásquez G.

Page 15: Poezie kaj kante

20-a POEMO

(El "Dudek amaj poemoj kaj unu malespera kanto")

Mi povas verki versojn plej malgajajn ĉi-nokte.Skribus mi, ekzemple, pri la nokto stelplena,ke frostotremas bluaj la astroj malproksime.Turniĝas nokta vento kantante en la ĉielo.

Mi povas verki versojn plej malgajajn ĉi-nokte.Mi ŝin amis, kelkfoje ankaŭ ŝi min amis.Dum noktoj kiel ĉi tiu mi ĉikaŭbrakis ŝin.Tiel ofte mi ŝin kisis sub senfina ĉielo.

Ŝi min amis, kelkfoje ankaŭ mi ŝin amis:kiel ne ami ŝiajn grandajn okulojn fiksajn ?

Mi povas verki versojn plej malgajajn ĉi-nokte.Pensi: Mi ne ŝin havas, senti ke mi ŝin perdis.Aŭdi la longan nokton, des pli longa sen ŝi.Falas verso en animon kiel sur herbon roso.

Ne gravas ke mia amo ne povis ŝin reteni.Stelplenas la nokto kaj ŝi ne estas kun mi.Tio estas ĉio. Fore iu kantas, fore.Perdinte ŝin, mia animo ne kontentas.

Kvazaŭ por ŝin altiri mia rigardo ŝin serĉas,mia koro ŝin serĉas sed ŝi ne estas kun mi.La sama nokto kiu blankigas samajn arbojn;Ni, la tiamaj ne plu estas la samaj.

Mi ne plu amas ŝin, certe, sed kiom ŝin mi amis.Mia voĉo serĉis venton por ŝian orelon tuŝi.

Page 16: Poezie kaj kante

De aliulo. Eble ŝi estas de alia,kiel antaŭe ŝi estis de kisoj miaj.

Ŝia voĉo, ŝia hela korpo kaj senfinaj okuloj.

Mi ne plu amas ŝin, certe, sed ebele mi ŝin amas.Tiom efemeras amo kaj tiom longas forgeso.

Ĉar dum similaj noktoj mi ĉirkaŭbrakis ŝin,Mi animo ne kontentas post kiam mi ŝin perdis.Malgraŭ ke tiu ĉi estu la lasta doloro kiun ŝi kaŭzu,kaj ĉi tiuj la lastaj versoj celantaj ŝin.

Aŭtoro: Pablo NerudaTradukinto: Luis Felipe Saldarriaga

Page 17: Poezie kaj kante

LAMPETO

Plaĉa estas plor'se afliktita animone trovas finonpor sufero profunda.

Estas larmoj jamistera suko taŭga ĝipor la mildigode doloroj ĉi-mondaj

Per la abundaoleo de miaj larmoj,moligos mila severon de fatalo.

Ho lampeto brulanta de mia vivosur la vojo mia ne svenu palasur la vojo mia ne svenu pala.

Aŭtoro: Luz Elisa Borja MartínezTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas

Page 18: Poezie kaj kante

REĜINO

Mi nomis vin reĝino.

Aliaj estas pli altaj ol vi, pli altaj.Aliaj estas pli ĉastaj olvi, pli ĉastaj.Aliaj estas pli belaj ol vi, estas pli belaj.

Sed vi estas la reĝino

Kiam vi iras tra la startojneniu rekonas vin.Neniu rugardas vian kristalan kronon,neniu rigardas la ororuĝan tapiŝonkiun vi piedpremas kie ajn vi paŝas,la neekzistantan tapiŝon.

Kaj kiam vi ekaperas,sonas ĉiuj riveroj,en mia korpo,skuas la ĉielon la sonoriloj,kaj himnon la mondon plenigas.

Nur vi kaj mi,nur vi kaj mi, amo miaaŭdas ĝin.

Aŭtoro: Pablo NerudaTradukinto: Luis Felipe Saldarriaga

Page 19: Poezie kaj kante

VIAJ PIEDOJ

Kiam mi ne povas rigardi vian vizaĝonmi rigardas viajn piedojn.

Viajn piedojn el fleksa osto,viajn malmolajn piedetojn.

Ili subtenas vin,kaj via milda pezosur ili staras

Vian talion kaj sinon,la duplikitan purpuron de viaj mampintoj,la kavaĵon de viaj ĵus forflugintaj okuloj,vian larĝan buŝon el frukto,vian ruĝan hararon,malgranda turo mia.

Sed mi amas viajn piedojnnur ĉar ili iradissur la grundokaj sur la ventokaj sur la akvo,ĝis trovi min.

Aŭtoro: Pablo NerudaTradukinto: Luis Felipe Saldarriaga

Page 20: Poezie kaj kante

LA VOJO DE L' VIVO

Rapide kiel vento,daŭre pasas la tagoj kaj la noktoj de infanaĝo;Anĝelo la prizorgon donacadasdum siaj manoj kudras la distancon.

Kaj poste venas jaroj de juneco:la ludoj, geamikoj, la lernejo ...l' animo jam difinas personecon,komenciĝas en kor' subite la vartad' de revo.

Ekfluas kiel granda font'mieloj de l' unua am'.Tuj flugi deziras l' anim'kaj flugas al la fantazi'.Kaj ni lernas ke doloro kaj gajecoapartenas ja konstante al la vivo.

Kaj poste kiam ni jam duserĉante saman ideal'ekformas neston de la am',ŝirmejon nomata la hejm',Ni komencas novan fazon de la iro:paro viro-virin' ligitaj per la fid' kaj per la espero.

Page 21: Poezie kaj kante

La fruktoj de l' kuniĝ' benata Diegajigas hejmon nun per sia ĉeesto.Kiun ni amus pli ol la gefilojn?Ili estas plilongiĝo de la ekzisto.

Poste kiom da penoj kaj sendormojpor ke al gefiloj manku ja nenion.Por ke kiam kreskitaj iru alten,kaj ili gajnu plu tiun feliĉon ja tre deziratan.

Kaj poste ĉe ilia forir',-eĉ kelkaj ne adiaŭas nin!-malvarmo de tia solec'frapadas nian koron tuj.

Estas tialamatinoke mi petasripete kaj ripet':Se al mi venas oldec' Vi restu apude.

Aŭtoro: Héctor Ochoa CárdenasTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas

Page 22: Poezie kaj kante

LA NOKTO

Dumnokte venis via am',for helan tagon iris ĝi,Pro fia Sun' perdiĝis jamvia promes' kaj mia fid'.

Malamas tagon mi pro am',Dumnokte velkiĝas rankor',Nenias mi sen via am'jen ĉiunokta rememor'.

La nokto !Ĝia reven'estas frenez'.

Dumnokte mildiĝas angor',Mi vin atendas kun la fid',Vi min turmentas sen bonkor'Por mi ja ĉio estas vi.

Pasintajn tagojn mi en sonĝ'memoras nokte ĝis vekiĝ',Malbenas mi vin eĉ sen vol'ĉar mi vin amas eĉ spit'.

La nokto !Ĝia reven'estas frenez'.

Atendas tagon por malam',Nutriĝas vane la rankor',Nenias mi sen via am'jen ĉiunokta rememor'.

La nokto !Ĝia reven'estas frenez'.

Aŭtoro: Salvatore AdamoTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas

Page 23: Poezie kaj kante

LA SOLULO

(Parto el "Libro de la Signoj" )

Amas mi la solecon, la silenton,ŝatas mi duonombron: mildan lumon,absurdon, ekzotaĵon, kun respekto.

Blindigas netolere luma multo—la via, Sun' !— Sed lumo de Dianadonaco kaj dorlot' sur la mia kulto.

Mi ne ĝemas en acidaj strofojkiel la ploristinoj pro moneroj.Ŝatas mi plenklerecon de l' grapolode Omar Jaiyám. Malŝatas mi koleron,vervajn agojn, rankoron. Ne vin petasmi por matĉoj senfruktaj kun fiero.

Mi muta, blinda, senmova, vegetas ...malmulton havas mi da emocio.ĉar en mi malestimo tre kompletasen la tuta medi' mi sola vivas.Sola en mi, nemovebla. Sola, apartede la homamasiĝo kolektiva !

Estas neeble ke mi prenu partonen bazarojn kiel la Magiisto(angla poet' kaj sinjoro de l' arto).

Mi sekvas "mian vojon" mute, vagas-ĉu blonda Lohéngrin- Mi ne eksplikasidentecon, devenon, kion agas ...

Page 24: Poezie kaj kante

Nek de homo nek aĵo mi amikaskaj nenio gravas krom mia Harditeco,al mi nek gracon nek punon aplikas ...

Amas, kun amo ebria, mi Beleconsed neniam en aĵo tro konita ...Kaj gravas nek gajeco nek tristeco ...

Nur ion deziregas mi venkita,senpacience urĝe, avida, obstina:la fundon de l' Ĥaos' antaŭsentitan,ripozi tuj en la Vaku' Senfina.

Aŭtoro: León de GreiffTradukinto: Luis Guillermo Restrepo Rivas